Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La duobla perfido de Philips
de Fidel CASTRO RUZ  
4a decembro 2009

Jen kiel la fama firmao Philips fleksiĝas antaŭ la premo de la usona blokado kontraŭ Kubo ...

Usono estas la plej granda posedanto de patentoj en la mondo. Ĝi ŝtelis intelektulojn el ĉiuj landoj, evoluintaj aŭ evoluantaj, kiuj faras esplorojn pri diversaj kampoj, de la produktado de amasekstermaj armiloj ĝis tiu de medikamentoj kaj medicinaj ekipaĵoj. Pro tio la ekonomia kaj teknologia blokado ne estas io, kio taŭgas nur kiel preteksto por kulpigi la usonan imperion pri niaj propraj malfacilaĵoj. La publika sano estas unu el la kampoj en kiuj nia lando plu evoluis, malgraŭ ke Usono ŝtelis preskaŭ 50 elcentojn de niaj diplomitaj kuracistoj en la ununura universitato de Kubo, kiuj sumis 50.000, multaj el kiuj ne havis laborlokon.

Rilate al tiu kampo oni skribis unu el la plej belaj paĝoj de internacia kunlaborado de la Kuba Revolucio, komencita de la grupo de kuracistoj, kiujn oni sendis al la ĵus sendependiĝinta Alĝerio, antaŭ preskaŭ duonjarcento. Tiu politiko ne ĉesis, kaj en tiu kampo tiom humana nia lando havas universalan prestiĝon.

Neniu supozu, ke tio estis facila tasko. Usono intencis malebligi ĝin. Longatempe ĝi faris plej grandan penadon por saboti ĝin. Usono aplikis kontraŭ Kubo ĉiujn eblajn variantojn de sia krima ekonomia blokado, kiu poste, pro la Helms-Burton-leĝo, akiris eksterteritorian karakteron dum la registaro de Bill Clinton.

Kiam la socialisma kampo kolapsis, kaj monatoj poste ĝia ĉefa bastiono, Sovetunio, disiĝis, Kubo decidis daŭri la luktadon. Jam tiam nia lando akiris altan nivelon de politikaj konscio kaj kulturo.

En 1992, Hugo Chávez gvidas la armean ribelon kontraŭ la burĝa oligarĥia registaro de Fiksa Punkto pakto, kiu dum pli ol tridek jaroj prirabadis la patrujon de Bolivar. Li estis malliberigita same kiel ni. Li vizitis Kubon en 1994 kaj jarojn poste, kun plena apogo de sia popolo, li atingas la prezidantecon kaj komencas la Bolivaran Revolucion. La popolo de Venezuelo, same kiel tiu de Kubo, devis alfronti baldaŭ la kontraŭecon de Usono, kiu planis la faŝisman ŝtatrenverson de 2002, venkita de la popolo kaj de la revoluciaj militistoj. Monatojn poste aperis la petrola komploto, kiu estis la plej malfacila momento, en kiu elstaris denove la gvidanto, la popolo kaj la venezuelaj militistoj. Chávez kaj Venezuelo donis al ni ĉian solidarecon dum la plena Speciala Periodo, kaj ni donis al ili la nian.

Jam tiam nia lando havis ne malpli ol 60 mil specialiĝintajn kuracistojn, pli ol 150 mil spertajn instruistojn kaj popolon, kiu skribis brilajn internaciismajn paĝojn. Depost la petrola komploto komencis la amaso da kunlaborantoj por la programo pri sano kaj edukado, kaj ili kunlaboris kun la Bolivara Revolucio en unu el la plej profundaj kaj rapidaj sociaj programoj, kiuj iam realiĝis en iu lando el la Tria Mondo.

Mi mencias tiujn antaŭaĵojn ĉar ili estas nepraj por juĝi la perfidon de la usona imperiismo kaj kompreni la temon, kiun mi traktos hodiaŭ : la rezignon kaj la perfidon al Kubo kaj Venezuelo flanke de tiu, kiu estis konata kaj relative prestiĝa eŭropa multnacieca entrepreno : la nederlanda transnacia Philips, specialiĝinta en la fabrikado de medicinaj ekipaĵoj.

Pri la temo mi skribis en unu el miaj Pensoj antaŭ du jaroj, la 14-an de julio 2002, sed mi ne volis mencii ĝian nomon. Mi ankoraŭ havis esperon, ke ĝi korektiĝos.

Ni kunlaboris kun la popolo de Venezuelo por krei unu el la plej bonaj sansistemoj. Tie jam servis dekmiloj da specialiĝintaj kuracistoj kaj aliaj kubaj sanprofesiuloj. Prezidanto Hugo Chávez, kontenta pro la laboro de la unuaj kontingentoj, kiuj vojaĝis al Venezuelo por kunlabori kun Barrio Adentro –programo celanta alporti sanservojn al la plej malriĉaj urbaj kaj agrokulturaj zonoj de la lando –, dum unu el siaj vizitoj al Kubo petis al ni la kreadon de programo, kiu kapablos profitigi ĉiujn sektorojn de la venezuela popolo apartenantaj al la malriĉa, mezriĉa kaj al la riĉa klasoj. Tiamaniere ni aperigis la Altteknologiajn Diagnozajn Centrojn ; tiuj ĉi ebligos kompletigi la taskon de la 600 Centroj de Kompleta Diagnozo, kiuj, kiel poliklinikoj por diversaj servoj, kun siaj laboratorioj kaj ekipaĵoj, apogos la konsultejojn de Barrio Adentro. Granda nombro da centroj de resaniĝo alprenos la humanan taskon trakti kiun ajn tipon de nekapableco korpa aŭ mova. Pro tiu peto, ni akiris la ekipaĵojn necesajn por 27 Altteknologiaj Diagnozaj Centroj, distribuitaj en la 24 venezuelaj ŝtatoj, tri el ili, pro la granda kvanto da loĝantoj, bezonas du el ili.

Estas nia kutimo negoci ĉiam la medicinan ekipaĵon kun la firmaoj plej prestiĝaj kaj evoluintaj mondskale. Ni eĉ klopodas, ke en la provizado de la pli kompleksaj ekipaĵoj partoprenu almenaŭ du el la firmaoj plej specialiĝintaj.

Tiamaniere, la ekipaĵoj pli modernaj kaj multekostaj pri imagonologio, kiel la Multsekca KomputilaTomografo, la Atoma Magneta Rezonanco, la Diagnoza Ultrasono kaj aliaj similaj estis aĉetitaj ĉe la germana firmao Siemens kaj ĉe la nederlanda Philips. Neniu el la du fabrikas, kompreneble, ĉiujn ekipaĵojn, sed fakte kelkajn el la plej kompleksaj kaj modernaj. Ambaŭ entreprenoj devis konkurenci rilate al kvalito kaj prezo. Ni aĉetis diagnozajn ekipaĵojn ĉe la du firmaoj por Venezuelo kaj por Kubo, kie ni disvolvis similan planon por medicinaj servoj, kiuj dum la jaroj de plena Speciala Periodo ricevis tre malmultajn rimedojn.

Por pli ol dek diversaj medicinkampoj ni aĉetis ekipaĵojn el ambaŭ firmaoj cele al la servoj de la du landoj. Mi ne mencios tiujn de la germana firmao Siemens, kiu plenumis siajn kontraktojn. Mi limiĝos al Philips ; ĝi provizis ekipaĵojn por 12 medicinkampoj en kiuj ĝi kundividis kun la alia firmao la plej gravajn kaj multekostajn : 15 kvardeksekciajn Tomografojn, 28 de Atoma Magneta Rezonanco de 0.23 teslo, 8 Telekomandajn Tablojn por urologio, 37 Diagnozajn Ultrasonojn 3D, 2 Angiografojn pri Neŭrologio, 2 Angiografojn pri Kardiologio (trovaĵo), 2 Poligrafojn, 1 Duoblakapan Kameraon Gammon, 3 Unukapajn Kameraojn Gammojn, 250 porteblajn Iksoradiojn, 1.200 ekranojn sen malutila radiado kaj 2000 Fibrosenigajn Ekranojn.

Entute, 3553 ekipaĵojn por valoro de 72 milionoj 762 mil 694 dolaroj.

Persone, mi partoprenis la negocadojn pri tiuj ĉi aĉetoj kun la du firmaoj.

La diskutitaj prezoj, unu ekipaĵo post la alia, implikis gravajn deduktadojn de prezo, ĉar oni aĉetos ilin kontante kaj en grandaj kvantoj, kunigante tiujn destinatajn al Kubo kaj al Venezuelo. Alimaniere oni ne povos aĉeti ilin kun la urĝo, kiun oni bezonis ilin, precipe en tiu lando, pro la amasigitaj bezonoj en la plej malriĉaj sektoroj de ĝia tuta loĝantaro, kiu jam atingis 27 milionojn da homoj.

La plej kompleksajn oni destinis al la Altteknologiaj Centroj, la malplej kompleksajn kaj abundajn al la Diagnozaj Centroj de Barrio Adentro, kvankam ili ne estis la ununuraj uzotaj en tiuj centroj. Preskaŭ ĉiujn oni aĉetis komence de la jaro 2006.

Mi grave malsaniĝis fine de julio de tiu jaro. Philips liveris pecojn ĝis fine de 2006. En 2007 ĝi tute haltis : eĉ ne unu ili liveris. Dum marto de tiu jaro oni sendis kuban reprezentanton al Brazilo, kie situis la sidejo de la ĉefa oficejo de la firmao Philips por Latinameriko, kiu faris la negocon kun Kubo. Ili komencis klarigi siajn malfacilaĵojn. La Bush-a registaro postulis detalan informadon pri la ekipaĵoj provizitaj al Kubo pere de la firmao, argumentante, ke kelkaj el ili enhavas programojn kaj kelkfoje erojn el usona patento, kaj Philips liveris la demanditan informadon pri la ekipaĵoj aĉetitaj ĉe tiu firmao por Kubo kaj Venezuelo. Neniam aperis eĉ la malplej granda problemo.

La respodeculo de Philips en Brazilo laŭtekste diris al la kuba reprezentanto : „Estas brutala netoleremo de la usona registaro rilate la regularojn pri ekipaĵoj kaj la petojn pri permesoj rilate Kubon.”

„Mi scias, ke la problemo tuŝas la planon de la Komandanto. Nia organizaĵo estas tuŝata kaj minacata. Ĉiuj niaj organizaĵoj multe timas”. Subite, li ripetas : “Ili multe timas”.

Ili aldonis fine, ke ili volas kunlabori kaj ke ili serĉos formulojn.

Meze de julio 2007, dum la tiel nomata Konferenco de la Blanka Domo pri Ameriko, Bush, la ŝtatsekretariino kaj aliaj estroj de la usona registaro „parolis eĉ per la kubutoj”, laŭ anonco de AP, pri edukado kaj sano. Ŝajnas nerealaĵo. Ili promesis disdoni sanon tra Latinameriko.

Ili emfazis pri komforto, malnova aviadilŝipo farita, laŭ ili, „la plej granda hospitalŝipo de la mondo”, kiu vizitos po 10 tagojn ĉiun landon de tiu ĉi hemisfero sude de Usono. Tiu estas ilia sanprogramo. Sed tio, kion ili ne diris, estas, ke ili sabotadis en Venezuelo la plej seriozan sanprogramon neniam proponitan en lando de la Tria Mondo.

Malgraŭ la data koincido, mi ne volis trakti rekte la problemon pri Philips en tiu momento. Ĝi promesis en marto solvi la problemon. Mi ankoraŭ esperis, ke ĝi mem korektos sian konduton.

Mi limiĝis skribi en tiu Penso mem : „La problemo estas, ke Usono ne kapablas fari tion, kion Kubo faras. Male, ĝi premas brutale firmaojn produktantajn tre bonajn medicinajn ekipaĵojn liveritaj al nia lando, por malebligi, ke ili anstataŭu difinitan komputilan programon aŭ iun pecon, kiu entenas usonan patenton. Mi povas mencii konkretajn kazojn kaj la nomon de la firmaoj. Estas abomene…”

Malgraŭ la solena promeso de Philips al Kubo, pasis la cetero de la jaro 2007, la 12 monatoj de 2008 kaj preskaŭ duono de 2009 kaj eĉ ne unu peco alvenis el tiu firmao.

En junio 2009, post punpago de centmilo da eŭroj al la registaro de Barack Obama, ne malproksima de la normoj de sia fama antaŭanto, Philips decidis komuniki, ke baldaŭ ĝi liveros la pecojn de siaj ekipaĵoj al Kubo.

Neniu, male, kompensis la kubanojn nek la venezuelajn pacientojn de niaj kuracistoj de Barrio Adentro kaj de tiuj, kiuj vizitas la Altteknonologiajn Diagnozajn Centrojn pro la kaŭzitaj homaj malutiloj.

Logike, ni aĉetis eĉ ne unu ekipaĵon plu el Philips depost la lasta aĉeto komence de 2006.

Aliflanke, ni kunlaboris kun Venezuelo en la aĉeto de medicinaj ekipaĵoj po centoj de milionoj da dolaroj por ĝia nacia sanreto, per diversa provizo de modernaj altteknologiaj ekipaĵoj devenantaj el aliaj prestiĝaj eŭropaj kaj japanaj firmaoj. Mi deziris, ke tiu firmao penos por plenumi sian kontrakton.

Venezuelo posedas tiel en sia ŝtata hospitala reto tre modernajn ekipaĵojn ; la plej riĉaj privataj klinikoj nur kapablas akiri kelkajn el ili. La tuta cetero dependos de la efikeco, kiun la lando kapablos atingi en siaj servoj. La prezidanto de Venezuelo estas serioze interesata por atingi tiun celon. Mi pensas, ke li faros tre bone se li mildigos la venezuelan kutimon akiri usonajn medicinajn ekipaĵojn, ne pro ilia kvalito, kiu estas bona, kvankam kun malpli grandaj postuloj ol tiuj el Eŭropo, sed pro la esenco de la politiko de tiu lando, kapabla bloki la provizadon de pecoj same kiel ĝi faris al Kubo.

Kompreneble, al la Diagnozaj Centroj de Venezuelo, tiuj de alta teknologio, kaj aliaj zorgataj de niaj kuracistoj, ni sendis ekipaĵojn el elstaraj markoj en la tuta mondo kiel la plej bonaj en ĝia specialeco kiel Siemens, Carl Zeiss, Drager, SMS, Schwind, Topcon, Nihon Kohden, Olympus kaj aliaj el Eŭropo kaj Japanio, kelkaj el ili fondiĝis antaŭ pli ol 100 jaroj.

Nun, kiam la patrujo de Bolivaro, tiun, kiun Martí petis servi, estas pli minacata ol iam de la imperiismo, la organizado, la laboro kaj la efikeco de nia penado devas esti pli grandaj ol iam, kaj ne nur ene de la sansektoro, sed ankaŭ ene de ĉiuj kampoj de nia kunlaborado.

Fidel CASTRO RUZ

La sesan de septembro 2009

Elhispanigita de Amparado Cisnero Rovira