Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La lastaj maskoj falas ‒ Adiaŭ „sociala merkatekonomio”
de Jürgen KLUTE   Sabine LÖSING  
29a novembro 2009

Komuna gazetara deklaro de Sabine Lösing kaj Jürgen Klute (deputitoj de la Eŭropa Parlamento por la germana partio Die Linke) pri la ekstra pintkunveno de la Eŭropa Unio kaj la ekvalido de la Lisbona Traktato

2009-11-19

„Eĉ se oni ankoraŭ disputas pri la personoj, regas interkonsento pri la novliberala kaj militisma orientiĝo de la estonta EU, kiu kontribuas al tio ke la foso inter riĉuloj kaj malriĉuloj en kaj ekster Eŭropo fariĝos ankoraŭ pli granda”, tiel komentas Jürgen Klute, MdEP, la hodiaŭ okazantan ekstran pintkunvenon kaj la ekvalidon de la Lisbona Traktato.

Klute daŭrigas : „La traktato fiksas antaŭrangon de kapitallibereco, de libera vartrafiko kaj de la libera servtrafiko. Tio okazas malfavore al socialaj rajtoj kaj en la intereso de daŭre ne bremsate aganta kapitalismo. La partio Die Linke agas por ke tiu kalkulo ne sukcesu.”

„Kun la nomumo de la « Alta Reprezentanto por Ekstera kaj Sekureca Politiko », kiu respondecos estonte ankaŭ pri planado kaj plenumado de EU-misioj, fariĝis kroma paŝo en direkto de konstruado de la Eŭropa Unio kiel mondvaste aganta milita aganto”, diras la Eŭropa deputitino Sabine Lösing.

„La nomumo okazas sampaŝe kun la ‒ per la ekvalido de la traktato ‒ unuaranga jura fiksado de eŭropa arme-buĝeto, la tiel nomata ekŝov-fonduso kaj de la enkonduko de la „Konstanta strukturita kunlaborado” kaj kompletigas la ekipadon de la militpotenco EU.

Ankaŭ la okupado de la ofico per virino ŝanĝus neniom ĉe tiu evoluo”, tiel Sabine Lösing.

"Kun la starigo de la „Eŭropa Eksterlanda Servo (EES)”, la estonta ofico de la Alta Reprezentanto, oni krome fiksas buĝetajn rimedojn por jaroj kaj pro tio malaltigas rimedojn de la struktursubteno, ekzemple por la „Celo 2 subteno”. Samtempe la devigo de la membrolandoj „konstante plibonigi siajn armeajn kapablojn”, do armi, fine kondukos ankaŭ al malaltigoj en la socialaj buĝetoj de la naciaj ŝtatoj.

Multaj gecivitanoj ne konas la enhavojn de la Lisbona Traktato kaj havas neniajn ideojn pri ĝiaj efikoj sur la estonta politiko de la EU. Pro tio, Die Linke pluigos kaj intensigos la diskutojn pri la Lisbona Traktato kaj pri ties konkretaj efikoj."

Bruselo, la 19-an de novembro 2009

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano