Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu Montaner kaj Posada konfesos sian komplicecon ?
de Jean-Guy ALLARD  
22a novembro 2009

Dokumentoj konfirmas : la CIA sciis ke oni mortigos la jesuiton Ellacuría

La ŝtatdepartemento de Usono, la CIA kaj la hispanaj informservoj, la eksa CESID, sciis ke la jesuita pastro Ignacio Ellacuría, rektoro de la Centramerika Universitato (UCA), kaj kvin liaj kolegoj estis murdotaj de morto-skadro de la salvadora armeo.

La hispana taggazeto El Mundo konfirmas tiujn faktojn en sia lasta dimanĉa eldono, citante serion da dokumentoj de la informservoj de Usono „ĵus malsekretigitaj” kiuj estos transdonotaj al la hispana jursistemo.

Tiu rivelo fortigas ankoraŭ pli la informojn kiuj indikas kiel la CIA-agento loĝanta en Madrido Carlos Alberto Montaner sciis pri la konspiro, kiam li persone minacis Ellacuría-n kelkajn tagojn antaŭ la masakro.

La taĉmento de murdo-militistoj enrompiĝis en la UCA frumatene la 16-an de novembro 1989, kaj surprizis la ses jesuitojn dormantajn. Oni ordonis al ili leviĝi kaj poste kondukis ilin en la korton kie oni ekzekutis ilin, kun la vizaĝo kontraŭ la tero, per eksplodaĵoj.

La patroj Ellacuría, Armando López, Juan Ramón Moreno, Ignacio Martín-Baró, Segundo Montes kaj Joaquín López, ĉiuj profesoroj de la institucioj kaj defendantoj de la Teologio de Liberigo, estis viktimoj de konstantaj atakoj de la faŝista ekstremdekstro de la partio ARENA kies reprezentantoj restas hodiaŭ aktivaj sur la salvadora politika scenejo. Elba Julia Ramos, dungitino de la loĝejo de la religiuloj kaj ŝia filino Celina, 15-jara, estis ankaŭ viktimoj de la operacio.

En Salvadoro oni atentigis la ĉi-jaran 16-an de novembro kiel la 20-an datrevenon de tiu krimo, dum en la najbara lando, Honduro, tiuj samaj individuoj kiuj, antaŭ du jardekoj, semis ankaŭ la teroron, uzurpas nun la potencon.

Farintaj de la masakroj, akuzitaj, estis kondamnitaj en januaro 1992 ĝis 30 jaroj da malliberejo kaj post 14 monatoj skandale amnistiitaj, en aprilo 1993.

La hispana taggazeto El Mundo sciigas ke serio da dokumentoj de la usonaj informservoj estis malskretigitaj kaj estas prezentotaj al la Nacia Aŭdienco de Madrido, kie akceptiĝis postulo denuncanta „la respondeculojn de tiu mortigado”.

„Inter la paperoj prezentotaj al la Nacia Aŭdienco troviĝas informoj kiuj rekte dokumentas ke la armea ĉefo de la ambasadejo de Usono en Salvadoro, la kolonelo Milton Menjívar, kaj alta respondeculo de la ŝtatdepartemento de Usono sciis tion kion la salvadora ĉefstabo preparis kontraŭ la rektoro de la UCA”, raportas El Mundo. „Oni konkludas el la ekzamenado de tiuj malsekretigitaj dokumentoj, laŭ la analizistoj konsultitaj de tiu ĉi gazeto, ke la CESID ankaŭ sciis tion aŭ disponis pri la sama informo kiel la usonanoj”, precizigas la taggazeto.

Pura hazardo

Hazarde, la riveloj de El Mundo okazas dum la kubdevena pseŭda intelektulo Carlos Alberto Montaner troviĝas en Tegucigalpo, festante la faŝisman reĝimon de la entreprenisto Micheletti, akompanata de la filo de la peruano Mario Vargas Llosa. Dum kolerega interveno antaŭ asembleo de puĉistaj komercistoj, Montaner denuncis, kun sia kutima dekstra retoriko, la „kastro-ĉavismon” kiu, laŭ li, fiaskis en Honduro, kvankam „ĝi baldaŭ provos denove malstabiligi la landon”.

Necesas memorigi kiel, apenaŭ kelkajn tagojn antaŭ la murdo de la ses jesuitoj, la sama Montaner minacis la rektoron en la elsendaĵo, de la speco „vizaĝ-al-vizaĝe”, de la hispana televido animata de la falangistino Mercedes Milá.

Jarojn poste, la madrida skribaĉisto, fuĝinto de la kuba jursistemo pro siaj teroristaj agadoj en Havano en 1960, kvalifikis kiel „labirinton de konfuzitaj jesuitoj kaj mariknoluloj” la ĉeeston en Latinameriko de religiuloj kiuj defendas la Liberigan Teologion.

La Ordo de Mariknol de Usono estis ankaŭ viktimo de la mort-taĉmentoj en 1980, la jaro en kiu oni mortigis Monsinjoron Arnulfo Romero, kvar usonajn religiulinoj estis perfortitaj kaj murditaj de la policanoj de la Nacia Gvardio dum la operacio Centaŭro, mastrumata de kub-usonaj agentoj de la CIA kaj la ambasadoro de Venezuelo en Salvadoro, Leopoldo Castillo.

La novfaŝisto Leopoldo Castillo estas hodiaŭ animanto de programo de la venezuela televido de la puĉisma dekstro Globovisión.

En la epoko de la krimo kontraŭ la jesuitoj, [?Luis Posada Carriles estis la persona konsilisto pri subpremado de la prezidanto José Napoleón Duarte, kiu tiam regis la landon, sub orientado de la ŝtatdepartemento, ekde 1984.

Post la fino de la operacio de kontraŭleĝa armilkomerco kontraŭ fidrogo, kiun li gvidis en Ilopango kun la skandalo Iran-Contra, la CIA metis Posada-n inter la eks-torturistojn de la sekreta polico de Venezuelo kiuj tiam gvidis la salvadoran Nacian Policon, apud la la mortigistoj Mauricio Sandoval kaj Víctor „Zacarías” Rivera.

Posada konvertiĝis en konsiliston de Duarte kiu, diras li, „venigis lin eĉ en sian hejmon” por solvi „apartajn kazojn”. Li dediĉis sin tiam al orientado de la morttaĉmentoj kiuj semis la teroron tra la lando.

Post forlasi Salvadoron pro la ŝanĝo de ties prezidanto, li revenis kelkajn jarojn poste, al siaj amikoj de ARENA kaj starigis operacian bazon por la Kub-Usona Nacia Fondaĵo, la kontraŭkuba fasado de la usonaj informservoj. Valoras la penon emfazi ke la UCA kaj la Instituto de Homrajtoj de Salvadoro prezentis en novembro 2003 postulon de enketo kontraŭ la prezidanto de Salvadoro Alfredo Cristiani (hodiaŭ senkondiĉa subtenanto de la hondura reĝimo Micheletti) kaj la salvadoraj militistoj ĉe la Interamerika Komisiono pri Homrajtoj, filio de la OAŜ (Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj), kiu, ses jarojn poste, daŭre ne konfirmis la ricevon de tiu postulo.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano