Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MOK : DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO (I)
de Raoul Marc JENNAR  
10a septembro 2005

La 20-an de julio 2005

MOK : DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO (I)

1. La programo de Doho (2001)

Dum la kvara ministrokonferenco de la MOK, en Doho novembre de 2001, la industrilandoj, kaj aparte la EU kaj Usono, sukcesis trudi la komencon de intertraktado-ciklo pri internaciaj komercaj aferoj kiun ili nomis « Agendo de Doho por la disvolvado ». Jen programo de intertraktadoj kiu, kvankam elvokante plurripete la demandojn de disvolvado, favoras ĉefe la atendojn de la riĉaj landoj.

Tiu sukceso, post la fiasko de Seatlo, estas ligita kun la cirkonstancoj : la konferenco okazis kelkajn semajnojn post la 11-a de septembro 2001, en la momento de la invado de Afganio. S-ro Robert B. Zoellick, usona ministro pri komerco, kaj lia eŭropa kolego, la franca socialisto Pascal Lamy, eŭropa komisaro pri komerco, ne ĉesis ripeti ke akordo en Doho « kontribuus al la lukto kontraŭ la terorismo ». Tio signifas ke bloki akordon estas subteni terorismon ! Nenia delegacio de la Sudo volis surpreni la riskon de tia akuzo, mi povas atesti tion.

Poste, la intertraktadoj komencitaj kadre de la programo de Doho atingis rezulton de neniu dosiero, krom akordo pri medikamentoj de la 30-a de aŭgusto 2003 kiu montriĝas, ĉe la uzado, nepraktikebla.

2. La sakstrato de Kankuno (2003)

La kvina ministrokonferenco en septembro, en Kankuno, spertis ke la landoj de la Sudo organiziĝis en grupoj laŭ dosieroj por esprimi sian malkonsenton al la uson-eŭropaj proponoj. La konferenco atingis nenian akordon.

3. La « kadro de julio » (2004)

Sekve al intensaj premoj dum la tuta unua jarduono de 2004 sur la plej rezistemaj Sudaj landoj, sekve ankaŭ al la akordo de Brazilo kaj Hindio partopreni kun Aŭstralio, Usono kaj la Eŭropa Unio en la laboroj de neformala intertraktad-grupo (FIPS – Five Interested Parties [Kvin Interesitaj Partioj], kie ili defendis nur siajn proprajn interesojn, akordo okazis fine de julio (nomata la « July framenwork » [julia kadro], okaze de kunveno de la Ĝenerala Konsilio de la MOK, pri la streĉita kadro de intertraktadoj (Dokumento MOK WT/I/579 – 2-a de aŭgusto 2004). Fakte, eĉ se la dokumento elvokas preskaŭ ĉiujn punktojn de la Doha programo, la volo intertraktadi montriĝis ĉefe en la tri sekvaj temoj :

- agrokulturo

Distingeblas kvar grupoj de landoj esprimantaj proprajn vidpunktojn :

a) Eŭropa Unio kaj Usono : kvankam akceptante formulojn kiuj neniel trudas al ili la malmuntadon de la eksport-subvencioj kaj de la produktado-helpoj, ili postulas la totalan malfermon de la merkatoj ĉe la aliaj ;

b) la landoj de la Kernsa grupo, do la tre liberkomercismaj landoj eksportantaj agrikulturajn produktojn : ili postulas la malfermon de ĉiuj merkatoj kaj malmuntadon de ĉia subten-politiko ;

c)la Sudaj landoj kiuj ne havas eksportkapablojn, kiuj importas nutraĵojn kaj kies lokaj produktadoj (ekz-e kotono) estas rekte konkurencataj de la agrikulturaj produktoj de la EU kaj Usono : ili postulas la malfermon de la eŭropaj kaj usonaj merkatoj, la finon de la subtenpolitikoj de EU kaj Usono kaj efikan gradon de protektado de iliaj propraj produktadoj ;

ĉ) kelkaj landoj kies eksportkapabloj kreskas (Hindio, Brazilo) : ili havas eklektajn sintenojn cele al subteni naskiĝantan komercon de agrikulturaj produktoj.

La intertraktado temas pri tri « pilieroj » :

merkataliro, t.e. la nivelo de doganaĵoj kaj importkvotoj,

eksportsubvencioj

rektaj helpoj por agrokulturistoj.

- merkataliro por ne-agrikulturaj produktoj – NAMA :

Temas pri forigo de doganaĵoj, reduktado aŭ eliminado de pintaj tarifoj, de altaj kaj laŭgradaj doganaĵoj kiel ankaŭ de la netarifaj obstakloj por neagrikulturaj produktoj, t.e. fabrikitaj produktoj, sed ankaŭ naturresursoj. Oni volas procedi laŭ formulo nomata « unika kaj nelineara ». Estas forta demando de ĉiuj industrilandoj al kiu rezistas ĉefe la landoj kiuj tiras siajn resursojn el doganaĵoj, el siaj naturaj riĉaĵoj kaj kiuj timas konkurencon kiu neniigos iliajn proprajn industri-kapacitojn.

La debato temas ĉefe pri la adoptota formulo por reduktado de la dogantarifoj. Formulo nomata « svisa formulo » havos la efikon celi la landojn kies mezuma dogantarifaro estas alta sen konsideri la doganajn apartaĵojn de ĉiu lando, kio celas ĉefe la evolulandojn. Tiu formulo estas defendata de la industrilandoj kiuj tamen praktikis la malon en la tempo de sia propra industriiĝo : ili uzis dogantarifojn kelkfoje altajn por protekti iujn hejmajn produktojn, kelkfoje malaltajn kiam ili volis faciligi la envenon de produktoj kiujn ili bezonis. Tiun fleksiĝemon, kiun ili daŭre praktikas, ili rifuzas hodiaŭ al la Suda landoj.

servoj :

La celo estas atingi ke ĉiu lando faru « kiom eble plej rapide » ofertojn de liberaligo, dum antaŭe nur kvardeko (el 148) prezentis ilin. Oni fiksis limdaton por taksado de la ofertoj : majo 2005. Oni anoncis ankaŭ la volon fini, en la fino de 2005, la intertraktadojn pri la fakoj (leĝaroj kaj regularoj kiuj jam ne povos esti pli rigoraj ol necese kaj subvencioj kiuj kaŭzas malekvilibrojn en la komerca konkurenco).

Kompreneble, la intertraktadoj estas daŭrigataj pri la aliaj punktoj de la Doha programo. Sed ili estas rekte dependaj de la progresoj aŭ blokiĝoj en la tri ĉefaj dosieroj.

4. Survoje al la Ĝenerala Konsilio de julio 2005

La intertraktadoj okazas en Ĝenevo sine de tiuj laborgrupoj. La laboroj estas farataj sub la duobla impulsado de la ĝenerala direktoro de la MOK, (s-ro Supachai Panichpakdi ĝis la 31-a de aŭgusto, Pascal Lamy ekde la 1-a de septembro) kaj de la prezidanto de la Ĝenerala Konsilio (asembleo de la ambasadoroj ĉe la MOK), s-rino Amina (Kenjo).

Multaj neoficialaj kunvenoj, grupigantaj certan nombron da landoj laŭ la fakoj, akompanas la regulajn kunvenojn de la laborgrupoj.

Krome okazis punktaj kunvenoj inter limigita nombro da ministroj (25 ĝis 30), selektitaj de Usono kaj la EU) :

marĝene de la Davosa kunveno, la 29-an de januaro

en Mombaso (Kenjo), la 2-an ĝis 4-an de marto marĝene de kunveno de la OEKD [1] en Parizo, la 5-an de majo

- en Daliano (Ĉinio), la 12-an kaj 13-an de julio.

Notindas ke tiuj mini-ministrokonferencoj havas nenian oficialecon ; ili ne estas laŭ la statutoj de la MOK, kaj la ŝtatoj kiuj ne estas invititaj ne havas la rajton partopreni en ili. Sed la uzado trudita de la industrilandoj donas al ili statuson de decidaj kunvenoj.

La komentoj post la kunveno en Dailin montras ke malaltiĝis la esperoj alveni al konkretaj interkonsentoj submetotaj al la Ĝenerala Konsilio de la 27-a ĝis 29-a de julio, eĉ se intertraktadoj pri la agrikulturo kaj NAMA (merkataliro por ne-agrokulturaj produktoj) okazos ankoraŭ antaŭ la kunveno de la Ĝenerala Konsilio.

Ŝajnas ke la ministroj kunvenintaj en Dailin preparas la terenon por prezentado de la 6-a ministrokonferenco kiel meza etapo en la intertraktado de la Doha programo. Tiu indikis (punkto 45) ke « la intertraktadoj devas esti farataj laŭ la teksto de tiu ĉi deklaro kaj estos finitaj plej malfrue la 1-an de januaro 2005 ». Post la malsukceso de Kankuno, oni konsideris prokraston ĝis fine de 2005, do ĝis la 6-a ministrokonferenco, neevitebla. En Dailin, la ministroj konfirmis la decidon prokrasti ĝis fine de 2006 la interkonsentojn de la intertraktadoj de la Doha programo.

Nun antaŭ kunveno de la Ĝenerala Konsilio destinita bilanci kaj, eventuale, noti akordojn, supervido montras la jenon pri la tri ĉefaj dosieroj :

AGROKULTURO (la prezidanto de la laborgrupo estas Tim Groser, ambasadoro de Nov-Zelando) :

Akordo okazis dum la mini-ministrokonferenco de Parizo pri tre teĥnika demando : kiel konverti specifajn dogantarifojn (laŭ importitaj tunoj) al tarifoj laŭ elcentaĵo (elcentaĵo de prezo po importita tuno), konverto nomata ad valorem equivalents aŭ AVE. Tiu demando estas en la koro de la unua piliero, ĉar temis pri praktikebligi formulon de reduktado de dogantarifoj (ankoraŭ intertraktotaj) konsiderante diversajn kategoriojn de produktoj. La akordo relanĉis intertraktadon de sep monatoj totale blokitan.

La kerno de la intertraktado estas la grupo FIPS al kiu aliĝas aliaj landoj laŭ invito de la prezidanto Groser. La traktataj demandoj estas :

- la redukt-formulo por la dogantarifoj pri agrikulturaj produktoj : Usono kaj la landoj de la Kernsa grupo volas formulon kiu forte forigu la dogantarifojn : la EU, Hindio kaj grupo de dek landoj preferas formulon bazitan sur mezaj elcentaĵoj kiuj reduktas milde la dogantarifojn : Kanado kaj Ĉinio proponas kompromisan formulon. Nenia akordo ĝis nun ;

- la delikataj produktoj kaj la specialaj konservmeĥanismoj : temas pri determini la liston de produktoj submetotaj al specifa formulo de tarifreduktado kun konsidero al la kategorio al kiu la lando apartenas. Nenia akordo.

Ankaŭ pri la enhavo de la « verda skatolo », pri la nutraĵ-helpo, la naciaj helpoj, ne estas akordo. Oni revenos al tiuj dosieroj.

NAMA (Merkataliro de ne-agrokulutraj produktoj) prezidanto : Stefan Johannesson, Islando) :

Tio estas, kun la servoj, la dosiero pri kiu Usono kaj la EU postulas, kompense de siaj svagaj promesoj en la agrikultura dosiero, konkretajn kaj tujajn koncedojn de la Sudaj landoj.

La intertraktadoj temas pri la svisa formulo kies kompletan aplikadon volas la riĉaj landoj kondukataj de Usono kaj kiun oponas landoj kiel Argentino, Brazilo kaj Hindio kiuj proponas alian linearan formulon – nomatan ABI. Tiu integras en la ekvacion la mezajn tarifojn en la landoj en kiuj ili estas altaj (evolulandoj). Ĝi konsideras la apartajn bezonojn de ĉiu lando kaj pli bone respondas al la serĉata celo : iom post iom forigi la tarifajn pintojn. Ĝi trafas sur la oficiala maltrankvilego pri speciala kaj diferenciga traktado por la evolulandoj.

La formulo ABI estis forte kontraŭbatalata de Usono, la EU, Kanado, Koreio, Japanio kaj Nov-Zelando. La ceteraj landoj estas dividitaj inter la du proponoj. Nome de la Afrika Grupo, Kenjo rifuzis la svisan formulon.

La EU deponis proponon celantan redukti, poste nuligi la impostojn aplikatajn en granda nombro da landoj pri eksportitaj varoj.

La prezidanto Johannesson decidis ke estas interkonsento pri la svisa formulo !

SERVOJ (prezidanto Alexandro Jara, Ĉilio) :

Necesas memori ke, el ĉiuj intertraktadoj ĉe la MOK, tiuj pri la servoj okazas en malplej travideblaj, malplej demokratiaj kondiĉoj kaj en plej rekte influataj de la premgrupoj. Tri temoj aperas el tiuj traktadoj : la demando pri ofertoj, tiu de la branĉoj kaj la moduso 4.

a) Pri la ofertoj. La kunveno de Dailin decidintus prokraston ĝis 2006 de la limdato por depono de plibonigitaj ofertoj, sed la Eŭropa Komisiono kontestis certajn indikojn de la fina komunikaĵo pri la kalendaro. La 27-an de junio, 68 ŝtatoj (se konsideri la EU-n kiel unusolan dogan-enton, kio estas la difino de ŝtato ĉe la MOK) prezentis komencajn ofertojn. Reviziitaj ofertoj (ampleksigitaj) estis prezentitaj de 25 ŝtatoj el kiuj 11 evolulandoj.

La premo de la EU estas intensa. Ĝi estas apogata de Usono, Kanado kaj Svislando. Post esti, en la plej granda sekreto, reviziintaj siajn proprajn postulojn kaj ofertojn al pli alta nivelo, la duan fojon ekde la komenco de la intertraktadoj, la Eu proponis modifi la metodon de tiuj intertraktadoj.

En novembro 2001 ĝi proponis la meĥanismon de ofertoj kaj postuloj. Sed tiu meĥanismo ne alportis la esperitajn rezultojn. Nur la ofertoj de la industrilandoj estas gravaj. La aliaj ŝtatoj de la MOK sindetenis aŭ prezentis ofertojn de liberaligo kies nivelo en malalta nombro kaj intenso.

En junio 2005, la EU proponas sistemon nomatan de « benchmarks » : trudi al ĉiu ŝtato minimuman nivelon de kvalitaj (grado de liberaligo) kaj kvantaj (nombro da engaĝitaj subsektoroj) engaĝiĝoj.

Unuflanke, la Eŭropa Komisiono, en « non paper » deponita en Ĝenevo la 24-an de junio, ĵus ŝanĝis la terminon « benchmarks » al « common baseline », t.e. « komuna bazlinio » por la intertraktadoj. Ĝi donis difinon kiu ampleksigas la akordon donitan de la Eŭropa Minsitro-Konsilio de la 15-a de junio. Temas ekde nun pri duobla devigo por ĉiu ŝtato :

fari minimume unu specifan engaĝiĝon en nombro da sektoroj difinitaj en listo,

por ĉiu engaĝita sektoro aŭ subsektoro, indiki minimuman gradon de liberaligo en ĉiu de la kvar modusoj de servo-liverado, ĉe kio tiu minimuma grado estas eksplicita laŭ la sektoroj.

Notindas ke se tiu propono de la Eŭropa Komisiono estos adoptita de la MOK, sektoroj aŭ subsektoroj kiuj troviĝos en la minimuma listo decidita de la MOK sed kiuj ne troviĝas aktuale en la listo de la eŭropaj ofertoj (mi pensas pri la sektoro de kulturo aŭ de la aŭdvida sektoro, pri kiuj estus naive kredi ke Usono ne inkluzivigos ĝin en la minimuma listo) aŭ kiuj troviĝas en ĝi, sed kun escept-reguloj (pri la moduso 3, ekzemple, kiu permesas limojn en la eksterlanda partopreno en la kapitalo de societoj), la Komisiono estus en forta pozicio por poste postuli de la membroŝtatoj de la EU novan ampleksigon de la ofertoj por adaptiĝi al la novaj decidoj de la MOK kiujn ĝi mem estos inspirinta !

Fakte, kion la Eŭropa Komisiono celas, estas la nuligo de ĉiuj adaptebloj enskribitaj en la ĜAKS (rajto de la ŝtatoj ne apliki la ĜAKS en iuj sektoroj aŭ apliki ĝin nur parte ; apartaj adapteblecoj por la evolulandoj). Tio estas la forigo de la koncepto de « pozitiva listo ». Interparenteze, tio estas ankaŭ, por la eŭropa spaco, unu el la celoj de la Bolkestejn-propono.

b) en la kampo de la branĉoj, oni intertraktas pri la praktikoj en la kampoj de la publikaj merkatoj, pri la naciaj leĝaroj kaj reglamentaroj (kondiĉoj de kvalito, proceduro, atribuado de licencoj, de teĥnikaj normoj), pri subvencioj kaj pri naciaj disponoj de konservado (meĥanismo de la GATT, kiu permesas fermi merkaton kiam la volumeno de importaĵoj havas negativajn konsekvencojn). La intertraktadoj progresis ĉefe en la kampoj de la naciaj leĝaroj kaj reglamentaroj (domestic regulation), ĉar la industrilandoj provas redukti la devigojn truditajn al iliaj investantoj. La ALENA servis kiel modelo. Oni scias ke tiu liberkomercisma akordo ebligis asimili al « decidoj kun ekspropriga valoro » leĝarojn kiuj protektas la loĝantarojn aŭ la medion adoptitajn post ekvalido de la ALENA. Usono cetere proponis ke ŝtato povu bloki la ekvalidon de nacia leĝo argumentante per la fakto ke ĝi prezentas netarifan obstaklon kaj ke ĝi povu submeti la kazon al la Organo pri Regulado de Malkonsentoj de la MOK. Pluraj evolulandoj proponis, male, ke estu konfirmota la rajto de ĉiu ŝtato reguli kaj determini la devigojn de universala servo kiujn ĝi deziras trudi.

c) pri la moduso 4 (moviĝo de fizikaj personoj), la evolulandoj konsideras ke la problemo ne estas la malfortaj ofertoj de la evolulandoj, sed ja la malfortaj eŭropaj ofertoj pri la moduso 4. Ili estas tre nete pli postulaj, dum Usono estas tute rezervita (la Kongreso estas malamika al ĉia malfermo de la merkatoj por kvalifikitaj kaj tre kvalifikitaj personoj (profesiaj servoj). La EU prezentis ankaŭ la Bolkestejn-proponon kiel tiurilate pozitivan elementon.

* * *

Pri ĉiu dosiero restas gravaj blokiĝoj. La Sudaj landoj, eĉ se ili estas malpli unuecaj ol en Kankuno, rezistas. « Fakte estas malakordo pri preskaŭ ĉiuj dosieroj », deklaris diplomato post Dailin. Do, ŝajnas esti realisma perspektivo ke la prezidantoj de la labrogrupoj devos, en la Ĝenerala Konsilio, verŝajne limigi sin al raportoj pri la progresostato de la laboroj sen povi proponi solvojn akceptitajn sine de sia grupo.

Rekomendoj

Por la eŭropanoj trudiĝas konstato : la komisaro pri komerco, la Blair-ano Peter Mandelson, troviĝas en la rekta linio de siaj antaŭuloj Leon Britain kaj Pascal Lamy. Tio videblas per liaj personaj konvinkoj (« ni ĉiuj estas Thatcher-anoj » skribis li en la Times de la 10-a de junio 2002), sed ankaŭ per senmanka subteno de la 25 registaroj al ĉiuflanka liberaligo.

Do, ĉia ago koncernanta la intertraktadon ĉe la MOK pasas tra redifino de la mandato donita de la registaroj al la komisaro pri komerco. Tiu mandato estis adoptita en 1999, antaŭ Seatlo, konfirmita, en sia esenco, en decembro 2003, post Kankuno, kaj precizigita la 15-an de junio 2005. Ĝi estas mandato kiu respondas al la atendoj de la transnaciaj firmaoj.

Post la fiaskoj de Seatlo kaj Kankuno, post la argumentitaj obĵetoj, ripetitaj ekde jaroj de la Sudaj landoj, al la eŭropaj proponoj, en la momento en kiu videblas, kiel tuj antaŭ Kankuno, ĝenerala blokiĝo de ĉiuj dosieroj pri kiu tre larĝe respondecas la eŭropa obstino, la Eŭropa Unio devas procedi al retaksado de sia intertraktad-pozicio kaj konstati ke la mandato donita al la intertraktisto ne estas plu ĝusta.

Urĝas ke la Eŭropa Unio ĉesu dikti al la Sudaj landoj tion kion ĝi juĝas bona por ilia disvolvado kaj kio fakte servas nur la interesojn de la eŭropaj kapitalistoj.

Urĝas ke la Eŭropa Unio fine akceptu ke tiuj landoj decidu mem pri la bazo de kriterioj laŭ kiuj ili volas disvolviĝi. Tia revizio de la eŭropa mandato devus, tuj, igi la Eŭropan Union la defendisto de senpartia procezo kaj la subtenanto de demokratiaj praktikoj, aparte postulante :

- ke estu starigota preciza kalendaro por la intertraktotaj fakoj ĝis Hongkongo, entenanta metodologion kiu estu ĝenerala, travidebla kaj enkludanta ĉiujn membroŝtatojn ;

- ke estu forlasita la praktiko de tekstoj antaŭe intertraktitaj en restriktaj rondoj kaj poste prezentataj por respondi per jes aŭ ne ;

- ke estu forlasita la praktiko konsistanta el akuzi tiujn, kiuj rifuzas la proponojn de la industrilandoj, ke ili volas detrui la Doha programon aŭ ke ili ne kontribuas al la kontraŭterorista batalo ;

- ke la intertraktotaj temoj estu ekvilibrigitaj kaj ke estu instalita paralelismo por ke ĉia postulo de la industrilandoj estu traktata samtemple kun same grava postulo de la Sudaj landoj.

Tia revizio de la eŭropa mandato devus, fakte, malpermesi al la eŭropa traktanto postuli de la evolulandoj kion la Eŭropa Unio mem ne pretas realigi aparte en la kampo de agrikulturo, merkataliro por neagrikulturaj produktoj (NAMA) kaj servoj. La eŭropa intertraktanto devus apogi la principon de nuligo de ĉiuj subvencioj por produktado kaj eksportado de kotono. Nova eŭropa mandato devus integri la subtenon de la koncepto de nutraĵa suvereneco por lasi ĉiun popolon libera elekti formojn de sia nutraĵa memsufiĉo.

Nova eŭropa mandato devus postuli revizion de la Akordo pri la Rajtoj je Intelekta Propraĵo por malpermesi ĉian formon de biopiratado, por malhelpi ke la uzado de patentoj konduku al la produktado de GMO-j kaj por alirebligi ĉiujn medikamentojn kiujn ĉiuj bezonas por kuraci sin.

Fine, ĉia revizio de la eŭropa mandato devus enkludi la postulon de retraktado de la °ĜAKS kiu devas enkludi difinon de publikaj servoj kaj ilian ekskludon de ĉia komerca akordo. Ĉiel, la EU devas postuli la eksplicitan ekskludon de sano, edukado, kulturo (kun ĉio aŭdvida) kaj medio (kun la mastrumado de akvo) el tiuj servoj al kiuj aplikeblas la ĜAKS.

Jen kion necesas postuli de ĉiu registaro kaj de la Eŭropa Komisiono.

Raoul Marc JENNAR

esploristo ĉe la socia movado

URFIG - www. urfig.org

© URFIG

Sigloj :

ABI : Formulo pri la NAMA (vd sube) proponata de Argentino, Brazilo kaj Hindio

ALENA : Komuna merkato de Kanado, Meksiko kaj Usono starigita en januaro 1994 (laŭ la franca « Accord de libre-échange nord-americain », angle NAFTA : North American Free Trade Agreement)

ĜAKS : Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj ; (fr : AGCS accord général sur le commerce de services)

MOK : Monda Organizo pri Komerco (france : OMC)

NAMA : NeAgrikultura Merkat-aliro (aliro al merkato de neagrikulturaj produktoj ; angle, fr : NAMA)

MDL : Malplej Disvolvitaj Landoj (fakte la plej malriĉaj landoj de la mondo ; fr : PMA : Pays les moins avancés)

AKP : Landoj de Afriko, Karibio kaj Pacifiko ; fr : ACP

KUNKD : Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvo ; (fr : CNUCED Conférence des Nations Unies pour le commerce et le développement ; angle : UNCTAD) (CNUED : Conférence des Nations Unies sur l’Environnement et le Développement)

GMO : Genetike Modifita Organismo (fr : OMG) ; plurale : GMO-j

NRO : Neregistaraj Organizoj ; plurale : NRO-j ; (fr : ONG)

Esprimoj :

sojlolandoj : landoj kiuj ekĉesas esti evolulandoj kaj estas « ĉe la sojlo » de ekonomia memstareco

ŝtupotempa aplikado : aplikado en intervaloj laŭ ĉiam pli alta grado

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS), enretigita 2005-09-10

hejmpaĝen