Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Konsciu n-ro 48
de Afrika Centro Esperantista  
19a novembro 2009

Sun Nov 8 14:07:24 2009

=================================

K O N S C I U

=================================

Numero 48 08/11/09


Informilo por enprofundighi en la E-movadon Afrikan


Redaktas : Liberesko

==============================

1987 estis jubilea jaro en Esperantujo. Tiam estis la 100a datreveno de la apero de la unua libro de Esperanto. La tiaman someron Hans BAKKER elektis por montri al la tuta mondo la fruktojn de sia laboro por Esperanto en Afriko. Deko da afrikaj Esperantistoj el Togolando, Benino, Ganao, Tanzanio, Algherio, Senegalio, Kamerunio kaj Kotdivuaro partoprenis la tiamajn UKon kaj IJKon. Antau ol tiujn chi partopreni la afrikaj esperantistoj sekvis Esperantan kurson en Budapeshto (Hungario). Post la kongresoj ili partoprenis pupteatran festivalon en Kroatio, dum aliaj iris al Pollando por partopreni seminarion pri la Cshe-Metodo.

En Budapeshto Hans BAKKER loghis en la sama studenta hejmo kune kun la afrikanoj, kaj jes ili manghadis kune. Hans ne cheestis la tiaman IJKon, sed jes ja, la UKon. Ghi okazis en Varsovio. Hans BAKKER loghis en la sama hotelo kiel la afrikanoj. Do, li chiam estis kun la afrikanoj. Kiam li ne estis kun ili, li chiam, chiutage telefonis al ili. Tute prave afrikaj esperantistoj nomis lin patro. Afrikaj Esperantistoj devas chiam memori lin, kaj hodiau la 8-an de novembro 2009, kiu estas plia datreveno de la naskigho de Hans BAKKER, Afrika Centro Esperantista, deziras chion bonan al li. La Afrika Oficejo estas kreitajho de Hans BAKKER. Tial en tiu chi tago Afrika Centro denuncas la tute ne akcepteblan konduton de UEA-gvidantoj al afrikaj esperantistoj laborantoj/laborintoj en AO. la suba teksto kiu titolighas ESTIS AFRIKA OFICEJO DE UEA EN TOGOLANDO, ESTAS AFRIKA OFICEJO DE UEA EN BENINO montras kiel UEA-givdantoj kaj precipe Osmo BULLER ludas kun la sorto de afrikaj esperantistoj. Kiom abomeninda konduto de homo al homo !

==========================================

ESTIS AFRIKA OFICEJO DE UEA EN TOGOLANDO, ESTAS AFRIKA OFICEJO DE UEA EN BENIN

=======================================

Por reglamenti la laboron la juro antauvidas kodon, kiu difinas la rolon kaj respondecon de dungintoj kaj de dungitoj. Char ankau UEA havas laborulojn, certe ankau ghi sekvas regulojn ne arbitrajn. Kutime oni diras, ke ghi aplikas la regulojn de la nederlanda juro. Chu tiu chi jura tereno kovras chiujn oficejojn de UEA au nur la Centran oficejon, kiu estas en Nederlando ?

En 1998 elektighis nova estraro de UEA kun Kep ENDERBY kiel Prezidanto. La profesio jura de Kep povis ebligi al la tiamaj estraranoj kompreni multon pri juraj aferoj rilate laborkontrakton. Dum tiu periodo rimarkighis, ke ne estas skribaj kontraktoj por CO-oficistoj. La neekzistado de tia kontrakto tute ne estas malbona en si, char tuj komprenighus, ke la dungito havas definitivan kontrakton lau la laborkodo en iuj landoj, sed tio tute ne estas bona por la dunginto, char nur tiu chi devas iniciati la subskribon de la papera kontrakto. La neekzistado de tiu chi kontrakto donas tutan povon al la dungito. Certe tion ne sciis la ghenerala direktoro de UEA, kiu pensis, ke sen kontrakto skriba kun la laboranto la entrepreno rajtas chiel ajn trakti lin. Interparolo de la membroj de la estraro 1998-2001 de UEA kun la tiama ghenerala direktoro, Osmo BULLER, malkovris, ke almenau du oficistoj, kiuj jam laboris pli ol du jarojn en la CO ne havas skriban kontrakton laboran kun UEA. Malfacile la ghenerala direktoro de UEA povis tion kompreni. Tamen la tiama estraro povis subskribigi laborkontrakton kun oficistoj tiamaj por tiel adaptighi al la malarbitraj reguloj laborterenaj. Kvankam en tiu periodo naskighis Afrika Oficejo, neniu laborkontrakto ekzistis inter UEA kaj la laborantoj de AO en Togolando. Unu el tiuj AO-oficistoj, Raoul HOUNNAKE, tiam magistro pri juro, insistadis, ke estu laborkontrakto, sed finfine silentis, kaj faradis la laboron kiel li voladis. Char en tuta nescio pri la afero, Osmo BULLER, la tiama ghenerala direktoro de UEA, deklaris : »Mi subskribos neniun laborkontrakton por la laboroj en Afrika Oficejo ». Tiu chi diro lia vidigas du aferojn :

1- Osmo ne aprobas la starigon de Afrika Oficejo

2- Osmo BULLER rifuzis subskribi la kontrakton por ke li povu chiel ajn trakti la homojn en Afrika Oficejo. Kion instruas liaj postaj agoj ?

La laboro de la Afrika Oficejo komencighis jam antau 1998. Tiam Renee TRIOLLE estis estrarano de UEA pri edukado kaj la agado en Afriko. Hans BAKKER, kiu tiam jam pli ol dek kvin jarojn laboris kiel komisiito de UEA pri la agado en Afriko kaj zorganta ankau pri sia Afrika Agado, pensis pri la estonteco de la movado en Afriko, kio okazos post li. Hans trovis nenion krom la fakto ke UEA respondecu tute pri la movado en Afriko. Lau li tio povos okazi en unu el tiuj chi vojoj :

1- Oficisto de CO zorgu pri la laboroj por Afriko,

2- UEA dungu afrikanon kiel CO-oficiston kaj tiu chi zorgu precipe pri la E-movado afrika.

Tiun proponon draste kontraustaris Osmo BULLER, kiu diris, ke li tute ne komprenas, ke por la agado en Afriko oni donu tiom da atento. Lau li, la sinteno de UEA al Afriko ne estu alia ol la sinteno de UEA al la aliaj kontinentoj. Ghuste tiam li asertis, ke la afrika movado ne estas rendimenta. Char la respondeculoj tiamaj pri Afrika Agado kaj la agado de UEA en Afriko tre bone scias kion ili volas, ili tute silente persiste daurigis siajn klopodojn. Se Osmo estus aprobinta la duan proponon pri dungo de afrikano en CO, tiam Raoul HOUNNAKE, kiu tiam volontulis en CO, farighus tiu oficisto. Char la kontraustaron de Osmo ne povis elteni la tiama estraro de UEA kun Lee CHONG kiel prezidanto, la respondeculo de Afrika Agado kaj Agado de UEA en Afriko trovis alian formulon, estraranigi afrikanon por prizorgi tiun aferon. Osmo tute ne povis rifuzi tion, kaj kontrauvole siamaniere subtenis la ideon, kaj jen GBEGLO Koffi farighis estrarano de UEA en julio 1998. Lia posteno temis nur pri agado de UEA en Afriko kaj tiam li devis daurigi sian kunlaboron kun Hans BAKKER pri Afrika Agado. Estas klare, ke li, jam enprofundighinte en Afrikan Agadon, pli praktikan ol agado en Afriko, scias kion fari por certigi la estontecon de la movado en Afriko. Doni pli da atento al la movado en Afriko estis la kerno de liaj klopodoj. Jam dum la unuaj monatoj de siaj laboroj li frontis barilon de Osmo pri elspezoj de la mono de Afrika Fondajho por la movado en Afriko. Starigo de strukturo por daurigi la laboron de Hans estis necesa, sed Osmo neniam tion akceptis. Tamen Hans kaj Koffi siamaniere funkciigis ion kiel Afrikan chelon zorgantan pri la Afrika Agado. La nomo Afrika Oficejo de UEA estis proponata. Osmo pliafoje kontraustaris, ke la nomo subkomprenigas, ke la Oficejo estas de UEA, kaj char li volas havi neniun rolon en tio, la stukturo havu alian nomon. Li proponetis la nomon Afrika Centro. Char jam io tiuterene ekokazis, Hans kaj Koffi helpataj de aliaj estraranoj de UEA, daurigis siajn klopodojn, ke io vere estu konkreta por prizorgi Afrikan Agadon. Pliaj klopodoj venigis Raoul HOUNNAKE al CO por staghi tie kaj poste prizorgu Afrikan Oficejon. Jen finfine en junio 1999 li iris al Nederlando kie li restadis en CO. Kion li spertis tiam, nur li povos rakonti tion. Kio notindu de lia sesmonata restado en la CO, tio estas, ke li lernis pri la uzado de komputiloj, sed preskau nenion enkapigis pri la gvidado de Afrika Agado. Tamen kiam oni demandis Hans pri lia laboro, Hans respondadis, ke li helpu al Koffi en la afrikaj laboroj Esperantaj. Ghuste tial, kiam li revenis al Togolando en decembro 1999, li havis alian statuson de laboranto de Afrika Agado kaj agado de UEA en Afriko. Jam antau 1998, kiam li estis reveninta al Togolando post la volontula laboro en CO, li ricevadis salajreton de Afrika Agado por helpi al Koffi en ties laboroj Esperantaj. En tiu vesto de jam ricevanta monon de Afrika Agado li reiris al CO por staghi kaj poste estu oficisto de Afrika Oficejo. Kio okazis tuj post decembro 1999.

Koffi GBEGLO daurigis siajn laborojn por la afrika E-movado kaj kiel estrarano de UEA. Siaflanke Raoul plenumadis sian laboron por Afrika Oficejo. Chiu laboradis en sia hejmo, sed regule renkontighadis por bilanci. Char la laboroj ne iris tiom bone kiom deziris Koffi, tiu chi tiam kiel chefo de Raoul, petis, ke chiun duan tagon ambau estu kune ie por bilanci pri chio farita hejme kaj pasigis horojn kune por fari aliajn laborojn. Ambau decidis, ke la renkontighoj okazu en la domo de Koffi. Kiom da renkontighoj tiam okazintaj en la domo de Koffi en 2000, tiom oni povas tre facile nombri, char Raoul tre malofte iradis tien kaj la tuta laboro pezadis sur Koffi. Feliche Hans rapide komprenis kio okazis kaj kontribuo de alia persono farighis necesa, kaj tial komence de la jaro 2001 DOUMEGNON Koffi eklaboris por Afrika Agado. Nenio shanghighis de la laborprogramo : chiu laboras siahejme kaj chiun duan tagon (lunde, merkrede kaj vendrede) Raoul kaj DOUMEGNON Koffi renkontighu kun Koffi en ties domo ke estu bilanco pri faritajhoj kaj efektivigo de komunaj laboroj. Kio rimarkighis poste, tio estas, ke , kiuj venadis al la domo de Koffi, ke estu bilanco kaj farataj komunaj laboroj, tiuj konsideras nur tiujn tagojn kiel laborajn kaj la aliajn kiel feriajn. Kvankam ekstere vidighis ke la laboro en Afrika Oficejo tiam iris glate, interne nur la internuloj scias kio okazas ghis oni ekstere notas la rezultojn. Jes, la tasko de Koffi tiam shajnis malfacila, char li devis zorgi kaj pri sia profesio de instruisto kaj de gvidado de laboroj de Afrika Agado, kiujn li volas chiam akurataj. Raoul tiam pli montradis sian fakon juristan ol la faradon de la veraj taskoj. Li postuladis la subskribon de la laborkontrakto, kaj Koffi regule raportadis tion al Hans BAKKER kaj la aliaj estraranoj. Hans tute konsentis pri la laborkontrakto skriba, kiun subskribu la ghenerala direktoro de UEA, sed tiu chi kontraustaradis, ghis en julio 2001, kiam li forlasis la postenon. Venis poste Trevor STEELE. Chu li povis alidirekten movi la shipon ?

En la tiama AO la diskuto pri laborkontrakto farighis chiutaga kaj okazadis pli ol la laboro mem. El la konduto de la juristo Raoul, kiu vizitadis la domon de Koffi tiam farighinta la laborejo de AO, Koffi supozis ion. « La malakurateco de Raoul fontus el io. Chu la nesubskribo de la laborkontrakto ne iel kulpus ? ». Jen Koffi demandis la junan juriston Raoul : »Chu la nesubskribo de la laborkontrakto faras bonon al la dunginto ? ». Lau la respondoj de Raoul Koffi komprenis, ke Raoul ludas per la nesubskribado de la laborkontrakto farante ne tion kion li devas, sed tion kion li volas, char neniu dokumento klare montras kion li devas fari. Postaj agoj de Raoul konfirmis tion. Koffi postuladis de Hans, ke la laborkontrakto estu subskribita. La eklaboro de Trevor kiel ghenerala direktoro de UEA estis solvonta la problemon. Trevor tre bone komprenas la afrikanojn kaj montras sian pretecon chiam helpi ilin. « Estas vere ke tiuj homoj bezonas nian helpon. Mi pretas fari chion por helpi ilin, kaj la subskribo de laborkontrakto ne estas io longege pridiskutinda. Mi faros tion ». Jen komencighis la erao, kiam UEA, per sia ghenerala direktoro Trevor estis akceptonta Afrikan Oficejon kiel parton veran de sia laboro. Sed chu povis okazi tiel ? La minoj metitaj al Trevor en la posteno de ghenerala direktoro ne povis ebligi al tiu chi daurigi sian laboron. Survoje li forlasis la laboron, kaj lia senco de responseco igas lin tre sentema al la bono de UEA. Tial kun la ideo demisii li taskis al si trovi kandidatojn por la posteno, antau ol foriri. Trevor kontaktis homojn, kaj ankau Osmon BULLER. Tiu chi akcpetis la proponon, kaj unu el siaj diktoj tiam estis : « Neniu subskribu laborkontrakton kun Afrika Oficejo antau mia enoficigho ». Kvankam tiam Osmo BULLER ne estis elektita inter kandidatoj li ordonis al la estraro kaj la demisianta ghenerala direktoro. Tre honesta kaj humila Trevor ne volis esti fonto de alies problemoj kaj tiel li ne subskribis la laborkontrakton de AO-laborantoj. Kaj finfine Osmo revenis al la posteno. Lia neinteresigho pri la vera bono de la movado en Afriko tute ne forlasis lin. Sed li ne povis tiam venki la estraranojn, kiuj tiam kun Trevor jam ion starigis favore al Afrika Agado por danki al Hans kaj tiel daurigi lian laboron. La laboroj de Afrika Agado eniris la gheneralan bugheton de UEA kun 5000 euroj chiujare dedichitaj al ghi. Osmo povis nenion fari krom silenti antau la situacio. Pluestis la problemo de laborkontrakto. Osmo plurifuzadis subskribi laborkontrakton por afrikanoj, kaj la estraro trovetis alian manieron : estu interkonsento inter la estraro de UEA kaj TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando), kaj tiu chi subskribu la kontrakton. Tiu chi traktado estis preskau je sia fino, kiam TIETo ekkunlaboris kun la Esperanta Civito pri la organizado de esperantologia seminario en Togolando. Osmo tiel trovis kialon por fortigi sian pozicion kontraustari chion kio profiton donos al afrikaj esperantistoj. Char la tiamaj estraranoj estis pli fortaj ol Osmo, ili povis finfine havi la interkonsenton tamen ne kun TIETo sed kun ties lernejo Instituto ZAMENHOF. Tiu chi do havis taskon, subskribi laborkontrakton kun la laborantoj de Afrika Oficejo.

En januaro 2005 ekaplikighis la interkonsento inter UEA kaj Instituto Zamenhof . En septembro 2004, kiam jam estis preta la konstruajho de Instiuto Zamenhof, la AO-ejo translokighis de la domo de GBEGLO Koffi al la lernejo Instituto Zamenhof. Decas memorigi ke la domo de GBEGLO Koffi gastigis AO-n dum pli ol tri jaroj tute senpage : estis nek lupago nek pago de elektro. Plie mebloj de Koffi estis metitaj je dispono de la laboroj, ankau necesejo kaj aliaj aferoj, kiujn bezonadis A0-laborantoj kaj kiujn havas Koffi kaj ties edzino. Estis tre agrable pluresti tie, sed la spaco en IZo estis pli granda ol en la domo de Koffi. Jen do finfine AO migris al Instituto Zamenhof. De septembro ghis decembro 2004 Koffi, tiam gvidanto de la laboroj de Afrika Oficejo (ne direktoro de Afrika Oficejo), diskutadis kun la aliaj AO-istoj pri laorkontrakto kaj finfine aperis io, kion la aliaj laborantoj analizu, ke estos adapto, ke la dokumento farighu la laborkontrakto. Tiam aperis vortoj pri la labortagoj. Dum DOUMEGNON Koffi kaj Raoul HOUNNAKE asertis, ke estis nur tri tagoj laboroj en la semajno, Koffi memorigis al ili, kiel okazadis la laboroj kaj kiel finfinde decidighis pri renkontigho chiun duan tagon de chiuj laborantoj de AO. Kaj finfine la kontrakto estis subskribota.

Char TIETo estas la proprietulo de Instituto Zamenhof, ghi respondecas pri chio koncerne la lernejon. Tial la tuta stabo de TIETo renkontis la laborantojn de AO por la subskribo de la kontrakto. Tiam Raoul HOUNNAKE diris, ke li shatus daurigi sian studon en la universitato kaj samtempe labori por Afrika Oficejo. Kvankam tio estos tre malfacila kaj precipe pro la malakurateco de Raoul en ties laborado, TIETo tamen akceptis lian proponon. Tiam TIETo shatus scii kiujn tagojn Raoul pasigos en AO-ejo kaj dum kiom da horoj, por ke la kontrakto menciu tion. Raoul asertis, ke li tute ne povas scii pri la tagoj kaj horoj, sed ke tamen estu kontrakto por plentempa laborado. TIETo-stabo tion ne akceptis, kaj petis de Raoul, ke li pli funde pripensu la tutan aferon, por ke plia renkontigho okazu por la fintraktado de la afero. Kelkajn tagojn poste Raoul disponigis plurpaghan komenton al TIETo pri la proponata laborkontrakto. Lia konkludo estis, ke li ne akceptas subskribi kontrakton tiom devigan. La stabo de TIETo tralernis lian eseon, kaj decidis pliafoje sidi kun li por interkonsiligho. Ghuste en la tago, kiam la stabo de TIETo estis en Instituto ZAMENHOF, Raoul ne venis al la laboro. Pasis pliaj tagoj, li ne venis al la laboro, kaj Koffi telefonis al li. Li ne prenis la telefonon char li rekonis la numeron de Koffi. Tiu chi uzis alian numeron kaj li respondis. Koffi invitis lin por interkonsiligho. Kvankam li akceptis, li neniam tenis siajn promesojn kaj tiel konsideris sin kiel demisiinton. Dume DOUMEGNON Koffi subskribis la laborkontrakton kun Instituto ZAMENHOF (IZo) pri laboroj de Afrika Oficejo. Tiel TIETO ekhavis tiun respondecon kaj plenumigis la laborojn Esperantajn koncerne Afrikon. Pasis unu jaro. Kion oni notis tiam ?

Pli regula estis la korespondado inter TIETo kaj la Esperanta Civito por la organizado de la esperantologia seminario. Chiaj premoj de UEA-gvidantoj tiam pezadis sur TIETon kaj precipe sur Koffi GBEGLO ke li rompu la rilaton kun la Esperanta Civito. TIETo tute ne akceptis tiun chi proponon de UEA-gvidantoj. En la interkonsento inter UEA kaj IZo estas menciite, ke la parto kiu ne volas plu la daurigon de la interkonsento por la sekva jaro sciigu tion al la alia por plej laste en oktobro de la finighanta jaro. Tial la 31an de oktobro 2005 Renato CORSETTI, la tiama prezidanto de UEA sendis nokte mesaghon al Koffi, ke la estraro de UEA shatus modifi la enhavon de la interkonsento. IZo, tiam reprezentata de Koffi, tute ne rifuzis tion kaj atendis la novan proponon de la estraro de UEA. Ne pli frue ol en la dua duono de decembro 2005 Renato disponigis la tekston de la nova interkonsento al IZo. En la teksto la gvidantoj de UEA menciias ke AO ne havas direktoron, kaj chiuj laborantoj respondecas al la ghenerala direktoro . Estis ankau mencio, ke la laborantoj chiutage starigu bilancon pri siaj laboroj. Plie, estas postuloj, ke IZo ne rajtas kunlabori kun aliaj homoj/organizajhoj, se la ghenerala direktoro tion ne permesas al ili. TIETo demandadis sin chu IZo estas proprajho de Osmo BULLER. TIETo respondis al Renato pri la proponata teksto, menciante siajn ideojn. Inter tiuj chi estas la subskribo de la laborkontrakto, kiun TIETo rifuzas prirespondeci. Plie TIETo tute ne akceptis la fakton, ke ghi havu permeson de Osmo BULLER, antau ol uzi sian proprajhon. Kion tio signifas ? Kiel Osmo BULLER konsideras afrikanojn. TIETo tute klare menciis kion ghi volas, ke la laboroj iru glate. Anstatau diskuti kun TIETo, Renato respondis, tre malfrue, kelkajn tagojn antau la fino de la jaro, ke se IZo ne akceptas la kontrakton en la formo proponata de UEA-gvidantoj tiamaj, tiam ili rompos la rilaton kun IZo. Tuja respondo iris al ili, ke IZo/TIETo shatus fari la laboron, sed ne bezonas la monon de UEA, kiu nun igas UEA-gvidantojn tro postulemaj ghis akapari tion, kio tute ne al ili apartenas. Al tiu chi letero UEA-gvidantoj tute ne respondis, sed tra Libera Folio de Kalle KNIVIILA, la 28-an de decembro 2005 estis artikolo, ke UEA rompas la rilaton kun IZo post longa intertraktado. La tiamaj UEA-estraranoj konsciaj tre bone scias la veron kaj certe nun havas la veran opinion pri ghi. Sekvis aliaj artikoloj en Libera Folio, kaj mesaghoj de Renato iris ankau al la komitato pri tio, ke UEA movis la afrikan oficejon de Togolando al Benino. La nuna demando estas, kiel la laboro komencighis en Benino. Chu estis laborkontrakto kaj Osmo tiam akceptis tiajn subskribi ? La irado de la laboroj de AO en Benino ekde de marto 2006 ghis nun povas informi pri io.

Kiam Raoul HOUNNAKE fughis la laborojn en AO komence de 2005, Osmo akuzis s-ron GBEGLO Koffi, ke li eksigis lin. Tiam Osmo skribis :  »Tiom bonega kaj diligenta oficisto forlasis la laborojn ». Estis respondo de Koffi, ke kiu taksis Raoul diligenta oficisto, ankau tiu estas tiom diligenta kiom li. Venonta tempo pravigos chiujn ». Tiam neniu faris al si la ideon, ke Osmo estis plananta revenigi sian amikon Raoul al la laboroj en Afrika Oficejo (AO). Per la kontrakto proponita de Renato, UEA-gvidantoj tiam havis en la penso forpushi Koffi de la laboroj kaj akapari IZon. Sed kio Koffi estas, certe tio tute ne estas klara al Osmo, kvankam Renato CORSETTI havis ideon pri tio. Iam, kiam laboron de AO Raoul ne faris, Renato skribis : « Mi ne komprenas, kial tiu Raoul volas nenion fari ». Koffi tion chi ne respondis, kaj konvinkighis, ke iam chiu perfekte konos chiun. Fine de 2005 Renato kaj Osmo tiel kunighis por movi AO-n al Benino kaj eksigis Koffi de la posteno de kunordiganto de Afrika Komisiono. Aperis Jean CODJO kiel la kunordiganto de Afrika Komisiono kaj tiu chi rilatis kun Raoul HOUNNAKE, pete de Osmo, ke Raoul prizorgu la laborojn de AO. Tute kontenta Raoul prave akceptis la proponon , char li tre bone sciis, ke monon li ricevos, sed pri farado de la konvenaj laboroj certis Osmo, sed certe Raoul mem dubis, ankau Renato. En marto 2006 Osmo aperigis Gazetarajn komunikojn de UEA ke la afrika oficejo en Benino nun funkcias kun Raoul HOUNNAKE, la juna juristo, kiel chefoficisto kaj ZINKPE Benoît kiel oficisto. Koffi tiam demandis, chu estas laborkontrakto. Neniu tiam respondis, kaj chiu atendadis la intervenon de la tempo por malkashi chion. Kaj jen la tempo maltrankvile pasis kaj ghis marto 2007 okazis shanghoj en la oficistaro de AO. Chu tamen oni nomi tiujn laborantojn oficistoj ?

Osmo BULLER nomis s-ron Raoul HOUNNAKE chefoficisto de UEA. Chu Raoul tiam estis kontenta pri tio ? Chu estis laborkontrakto ? Nun estas klare, ke ne estis laborkontrakto, char la maldungo de Benoît tion montras. Osmo BULLER kaj Jean CODJO interkonsilighis por maldungi s-ron ZINKPE Benoît. Tiu chi sciante nenion pri laborkodo simple foriris. Tamen informite poste pri laborjuraj aferoj, li komprenis, ke Osmo BULLER kaj Jean CODJO ludis per li. Raoul certe tion bone komprenis kaj akceptis la proponon sen laborkontrakto char tio plu kaj pli profiton donos al li. Nenio priskribis la taskojn kaj jen Raoul faradis la laborojn kiel li voladis. Osmo tamen rimarkis la mankojn de Raoul, sed li hontis kaj pluhontas diri tion, char kian konfidon UEA-membroj havos en li, kiu kredigis al homoj, ke tiu togolandano estas laborema. Agnes GEELEN tute ne kontrauus la asertojn pri la konduto de Raoul antau la laboroj en Afrika Oficejo. Se shi nun memoras sian restadon en Togolando fine de 2004, kiam Raoul devis pretigi fotojn por shi en AO, kaj ankau la unuan duonon de 2008 kiam Raoul devis peri monon al togolandanino, ke tiu chi partoprenu la UKon de Roterdamo. Vere la oficisto de Osmo ne plene funkciis. Tiaj oficistoj trovighis en la CO, kaj Osmo faradis la laborojn de homoj, kiujn li kompleze dungadis sen laborkontrakto. Certe Osmo ignoris (Chu pluignoras) simplajn regulojn pri laborjuro.

La plendoj de ZINKPE Benoît atingis multajn orelojn, kaj ties portantoj deziris pruvojn pri la maniero lau kiu Osmo BULLER kaj Jean CODJO dungadis kaj maldungadis homojn en AO Benina. Benoît havas nenion krom la leteroj de Osmo al li. Estis al Benoît ege malfacile montri la mesaghojn de Osmo al homoj. Sed char ne estis alia pruvo ol tiuj leteroj, Benoît montris ilin. Vere Osmo ludis per la afrikanoj. Li dungis s-ron Benoît sen laborkontrakto kaj post unu jaro skribis al li, ke li forlasu la laboron, kaj iuj aliaj afrikanoj faru la laboron, dum Raoul pluestus chefoficisto. Benoît tion ne komprenas, char lau li, Raoul ege malofte vizitadis la oficejon en Benino. Li nun estas for de la laboroj de AO, sed ankau Raoul HOUNNAKE. Dum Osmo asertadas, ke Raoul estas chefoficisto, Jean CODJO diras, ke Raoul neniam estas oficisto de UEA en AO, sed nur kunlaboranto. Kiu el Jean CODJO kaj Osmo BULLER diras la veron. Kiam afrikanoj asertas, ke aliaj afrikanoj komplicighas kun europanoj por surtreti aliajn afrikanojn, tio tute ne estas malvera. La pruvo estas tute klara antau chiuj pri la sinteno de Jean CODJO.

Jean CODJO fiere diradis, ke kion li diras al UEA-gvidantoj tion ili faros koncerne kondukadon de la agado de UEA en Afriko. Tiel li atakis s-ron Benoît, ke li malbone laboras en AO, kaj jen li estas maldungita sen kompensmono de maldungado. UEA-gvidantoj tiam petis de Jean CODJO ke li trovu alian afrikanon, sed kun universitata klerigho. Jean trovis s-ron AGBENOU Francis, kiu ne finis ech gimnazian klerighon. Chu Jean trompis au trompighis ? Post du jaroj da laborado de AGBENOU Francis, ankau li nun estas hejmen maldungita. Kiam aperas la informoj, reagis afrikaj esperantistoj al Jean CODJO pri la maldungoj. Jean reagis, ke se oni scias, kion faris tiuj dum sia dejhorado en AO-ejo, oni ne defendos ilin. Certe ankau al Jean CODJO mankas nocietoj pri laborjuro. Chu Jean proponis laborkontrakton por AGBENOU Francis ? Do, sen laborkontrakto Jean pensas, ke oni povas chiel ajn maldungi homojn. Tio estas granda eraro, kaj UEA-gvidantoj kaj Jean CODJO pretigu sin por surpreni la respondecojn. Jean diris, ke nun en AO en Benino laboras GOKAN Andre. Chu tiu chi havas universitatan klerighon ? Chu estas laborkontrakto ? Chu tiel oni dungas kaj maldungas homojn en Finnlando kaj Nederlando ? Chu la estraro de UEA informighis pri la maldungado kaj dungado en Afrika Oficejo ? Chu Osmo kiel oficisto de UEA akceptas ke oni tiel traktu lin ?

Memorindas, ke en 2001, kiam Osmo deklaris sian demision, li diris, ke jam tri jarojn li ne feriis, kaj tial tiam havu chiujn feriojn, do tri monatojn. Chu tiel estas en Finnlando, Nederlando kaj aliaj landoj ? En Togolando tute ne estas tiel. Ferii estas parto de la taskoj de la laboranto. Tiu chi devas ferii. Se tion li rifuzis , li nek ricevos kompensmonon, nek kumulos la feriojn. Kial Osmo agis tiel en 2001 ? Kiam en 2001 estis la tiel nomata afero F li forte defendis la koncernulojn-oficistojn de UEA. Tiam li akuzis la estraron, ke ghi ne defendis siajn oficistojn. Chu tiom arbritre dungi homojn kaj maldungi ilin estas defendi siajn oficistojn afrikajn ? Certe Osmo lernigas al homoj, ke tiel oni kondutu al afrikanoj, kiujn li konsideras duarangajn homojn kaj chion ajn shutas sur ilin kaj chiel ajn traktas ilin. Chu tiun chi konduton, kiu malrespektas la homajn rajtojn, havu ghenerala direktoro de tutmonda organizo ? Chu la organizo en kies sino okazas tiaj agoj malrespektantaj la homojn rajtojn meritas sian lokon en la komunumo de tiaj internaciaj organizajhoj ? Jen tiom da demandoj, kies respondoj klarigos multon ne nur al afrikaj esperantistoj, sed ankau al chiuj homoj tra la mondo, kiuj sciuj kiel la ghenerala direktoro de UEA traktas afrikajn esperantistojn. Eble reiro al AO en Togolando dirigos ion.

Kiam Osmo kaj Renato decidis movi AO-n al Benino, chu ili pensis pri la tiamaj laborantoj. Jen ili simple maldungis ilin. Ili sendube certis, ke tiaj afrikanoj havas neniun forton por ion fari al ili. Dank’al ACE ( Afrika Centro Espeprantista) unu el la tiamaj laborantoj de AO nun havas laboron. Tamen UEA-gvidantoj havas siajn antenojn tra la mondo por sapei laborojn de ACE, dirante ke tiu chi apartenas al la Esperanta Civito. Tiel ili kondutas, ke homoj tra la mondo ne kunlaboru kun ACE, kiu transprenis chiujn laborojn de Hans kaj nun tute glate prizorgas la movadon Esperantan en Afriko. Iuj respondu pri siaj agoj.

De 2001 ghis 2008 Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI ludadis kun afrikaj esperantistoj. Sur tiu chi vojo ili trovis afrikanojn-komplicojn. Tial almenau tri homoj estas dungitaj kaj maldungitaj sen laborkontrakto. Certe Osmo BULLER kaj liaj komplicoj plufaros tiajn aferojn tute ne konsiderante la homecon en la afrikaj esperantistoj. Chu Osmo BULLER ne povas ion lerni de Hans BAKKER, kiu daure kunlaboras kun afrikaj esperantistoj en la flegado de afrikaj esperantistoj ? Chu Osmo BULLER ne povas ion decan lerni de tiuj homoj ? Kial tiaj kondutoj al afrikanoj ? Chu simple char afrikanoj estas nepagipovaj ? Kial tiu diskriminacio flanke de la unuaranga gvidanto de UEA. Io tia ne ekzistas che aliaj E-organizajho internaciaj. Chu tiel Osmo shatus gvidi UEA-n ke ghi reprezentu la tutmondan Esperanto-komunumon ? UEA jam bezonas homojn chiajn siasine, sed estas ege grave, ke al chiu oni shuldu minimumon da respekto, kian postulas la deklaracio pri la homaj rajtoj. La komitato de UEA rapide esploru pri la aferoj pri dungo kaj maldungado en Afrika Oficejo de 2001 ghis nun novembro 2009, ke ankau afrikajn esperantistojn laborantojn por UEA oni konsideru kiel la aliajn laborantojn de UEA en la CO.