Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Specio en danĝero de malapero
de Fidel CASTRO RUZ  
1a novembro 2009

Mi estus preferinta paroli hodiaŭ pri la eksterordinara koncerto „Senlima Paco”, okazigita sur la Placo de la Revolucio „José Martí” antaŭ 24 horoj, sed la obstina realeco devigas min skribi pri danĝero, kiu minacas ne nur la pacon, sed ankaŭ la supervivon de nia specio.

La Unuiĝintaj Nacioj, kies tasko estas prizorgi la pacon, la sekurecon kaj la rajton de preskaŭ 200 ŝtatoj, kiuj tie reprezentas pli ol ses miliardojn kaj 500 milionojn da loĝantoj de la planedo, komencos la debatojn de sia Ĝenerala Asembleo kun la partopreno de ŝtatestroj venontmerkrede. Ĉi-foje, pro la escepta graveco de la temo, ĝi dediĉos la mardan sesion de la 22-a de septembro al Altnivela Sesio pri la Klimatŝanĝo kiel pretiĝo por la Konferenco de Kopenhago, Danlando, inter la 7-a kaj la 18-a de decembro ĉi-jare.

Dum la internacia klimato-konferenco kunvokita de la UN en Rio-de-Ĵanejro, mi asertis, kiel la tiama kuba ŝtatestro : „Specio estas en danĝero de malapero : la homo”. Kiam mi eldiris kaj donis argumentan fundamenton al tiuj vortoj, akceptatajn kaj aplaŭdatajn de la ĉeestantaj ŝtatestroj – inkluzive de la prezidanto de Usono, ia Bush malpli mallumega ol lia filo George W. – , tiuj ĉi kredis disponi ankoraŭ je pluraj jarcentoj por alfronti la problemon. Mi mem ne vidis ĝin en dato tiel proksima kiel 60 aŭ 80 jaroj.

Hodiaŭ temas pri danĝero vere proksima kaj ĝiaj konsekvencoj estas jam videblaj. Mi traktos nur kelkajn detalojn, kiuj estos larĝe traktataj en Novjorko de nia ministro pri eksteraj rilatoj, kiu tie intervenos nome de Kubo.

La mezuma (averaĝa) temperaturo altiĝis je 0,8°C ekde 1980, laŭ la Instituto pri Spacaj Studoj de la NASA. La lastaj du jardekoj de la 20-a jarcento estis la plej varmaj dum jarcentoj. La temperaturoj en Alasko, okcidenta Kanado kaj orienta Rusio altiĝis je paŝo kiu duobligas la mondan averaĝon. La glacio de Arkto malaperas rapide kaj la regiono povas sperti la unuan someron tute libera je glacio tiel baldaŭ kiel en jaro 2040. La efikoj estas videblaj en la masoj de glacio pli ol du kilometrojn altaj, kiuj fandiĝas en Gronlando, la glaciejoj de Sudameriko, ekde Ekvadoro ĝis Terkapo de Fornoj, fundamentaj fontoj de akvo, kaj la giganta glacitavolo, kiu kovras la vastan antarktan zonon.

La nunaj koncentriĝoj de CO2 jam atingis la kvanton 380 partojn po miliono, cifero, kiu superas la naturan rangon de la lastaj 650 mil jaroj. La varmiĝo jam tuŝas la naturajn sistemojn de la tuta mondo. Se tio okazus, ĝi estus detruega por ĉiuj popoloj.

La sciencistoj malkovris, ke antaŭ ne pli ol 3 miliardoj da jaroj aperis la unuaj elementaj vivformoj sur la terplanedo. Ekde tiam ili senĉese evoluis al superaj kaj kompleksaj formoj pro devigaj biologiaj leĝoj. Nia nuna specio, la homo sapiens, apenaŭ havas 150 mil jarojn da ekzisto, nesignifa frakcio da tempo ekde kiam aperis la vivo. Kvankam la grekoj, jarcentojn antaŭ nia erao, jam posedis difinitan astronomian scion, antaŭ nur iom pli ol 500 jaroj, depost longa periodo da mezepoka mallumeco, la homo eksciis, ke la Tero estas ronda kaj ne ebena. Aŭdaca admiralo ĝenovdevena kaj havanta solidajn sciojn decidis ŝipiri orienten serĉe de Hindujo, anstataŭ ol iri rande de la sudo de Afriko. Komencis la eŭropa koloniado de tiu ĉi duonglobo kaj de la cetero de la planedo. La homa specio povis mezuri kun sufiĉe da precizeco la terturniĝon ĉiujn 24 horojn kaj ĝian rondiron ĉirkaŭ la grandega inkandeska maso de la suno, ĉiujn 365 tagojn proksimume. Tiuj ĉi kaj aliaj specialaj cirkonstancoj estis ligitaj al la ekzisto kaj al la vivo de ĉiuj tiamaj ekzistantaj specioj.

De pratempo, la plej elstaraj filozofoj kaj pensistoj serĉis la socian justecon. Malgraŭ tio, la korpa sklaveco leĝe daŭris ankoraŭ ĝis antaŭ 129 jaroj, kiam oni dekretis la abolon de la sklaveco en la hispana kolonio Kubo.

El mia vidpunkto, la evoluteorio sciigita de Darvino en lia libro “Origino de specioj”, estis unu el la du plej gravaj malkovroj de la sciencoj. Iuj vidis en ĝi antagonismon kun la religiaj kredoj, neniu sciencisto, tamen, hodiaŭ refutas ĝin, kaj multaj el ili, kiuj havas sincerajn religiajn kredojn, vidas en la evoluo la esprimon de la dia volo.

La alia decida alporto estis tiu de la teorio de ĝenerala relativeco de Alberto Ejnŝtejno, sciigita en 1915, fonto de multaj esploroj post la morto de la aŭtoro en aprilo 1955. Malmultaj homoj influis tiom sur la sorto de la mondo kiel li. Ejnŝtejno persvadis Roosevelt-on komenci la esplorojn por produkti la atombombon pro timo ke ĝi estos farita de la nazioj. Kiam Truman eksplodigis ilin sur la civilaj sendefendaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasako, tiu fakto tiom efikis sur li, ke li fariĝis konvinkita pacisto. Hodiaŭ Usono posedas milojn da atomarmiloj pli fortaj ol tiuj, kiuj povus forigi multoble la mondan loĝantaron. Ĝi estas samtempe la plej granda produktanto kaj eksportanto de ĉiaj armiloj.

La akcelita paŝo de la sciencaj esploroj en ĉiu kampo de materia produktado kaj de servoj, sub la ekonomia ordo trudita al la mondo depost la Dua Mondmilito, kondukis la homaron al nepermesebla situacio.

Nia devo estas postuli la veron. La loĝantaro de ĉiuj landoj havas la rajton koni la faktorojn kiuj kaŭzas la klimatŝanĝon, kiuj estas la la nunaj eblecoj de la scienco por renversi la tendencon, se ankoraŭ oni disponas je ili.

La kuba popolo, precipe ĝia grandioza junularo, pruvis hieraŭ, ke eĉ meze de la brutala ekonomia blokado eblas venki neimageblajn obstaklojn.

Fidel CASTRO RUZ.

La 21-an de septembro 2009

Elhispanigita de Amparado Cisnero Rovira