Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
msf-bulteno 2009-10
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
20a oktobro 2009

Bulteno de la Monda Socia Forumo

La 2-an de oktobro 2009

Enhavo

1. Monda mobilizado por la Defendo de Pantrino Tero okazos de la 12-a ĝis la 16-a de oktobro

2. Kalendaro 2009

a) La urbo Amed, Turkujo, akceptis la Mezopotamian Socian Forumon kiu finiĝis la 30-an de septembro

b) Socia Forumo de Suda Afriko okazos de la 6-a ĝis la 9-a de oktobro en Maseru, Lesoto.

c) La urbo Montrealo, en Kanado, akceptas de la 8-a ĝis la 9-a de oktobro la Kebekian Socian Forumon. De la 6-a ĝis la 8-a, okazos la kunveno de la Internacia Konsilantaro de la MSF

ĉ) Vidu la kompletan kalendaron de la agadoj kaj eventoj de 2009

3. MSF 2010

a) Laŭtema Socia Forumo en Bahio okazos de la 29-a ĝis la 31-a de januaro kun la centra temo la ekonomia krizo

b) Socia Forumo Usono (USSF) planas akcepti 20 mil aktivulojn en junio 2010

c) Vidu la kompletan liston de jam programitaj eventoj por 2010

4. Reta MSF

a) Open FSM

b) WSF TV

c) Foromo de radioj

ĉ) Ciranda Internacia de sendependa informado

1. Monda mobilizado por la Defendo de la Patrino Tero okazos de la 12-a ĝis la 16-a de oktobro

Kunvolḱita de la organizaĵoj de indiĝenoj, de kamparaj laboristoj kaj de senŝtataj popoloj, la Monda Mobilizado por la Defendo de la Patrino Tero estas parto de la kalendaro de la mobilizado de la Monda Socia Forumo kaj okazos en pluraj landoj. Por scii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca. Por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)

2.Kalendaro 2009

a) La urbo Amed, Turkujo, akceptis la Mezopotamian Socian Forumon kiu finiĝis la 30-an de septembro

Ekde la 25-a de septembro, la urbo Amed (Dijabakir), en la kurda regiono de [Turkio], gastigas la Mezopotamian Socian Forumon (MSF). Dum la evento okazos antaŭ la 1-a Internacia Tendaro kaj la Prepara Asembleo por la Eŭropa Socia Forumo 2010. Pli da informoj ĉe : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca. Por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)

Retejo de la evento : http://www.msf.web.tr/

b) Socia Forumo de Suda Afriko okazos de la 6-a ĝis la 9-a de oktobro en Maseru, Lesoto

Kun la temo „Popoloj de la suda Afriko kontraŭ la ekonomia krizo kaj la subpremo”, la 5-a okazigo de la Socia Forumo de Suda Afriko okazos en Maseru, en Lesoto, de la 6-a ĝis la 9-a de oktobro 2009.

Por scii pli pri tio : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca. Por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)

c) La urbo Montrealo, en Kanado, akceptas de la 8-a ĝis la 9-a de oktobro la Kebekian Socian Forumon. De la 6-a ĝis la 8-a, okazos la kunveno de la Internacia Konsilantaro de la MSF

Dum sia dua okazigo, la evento planas akcepti proksimume 6 mil partoprenantojn. Antaŭ KSF okazos la kunveno de la Internacia Konsilantaro de la MSF, de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro.

Por scii pli pri tio : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca. Por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)

Retejo de la evento : http://www.forumsocialquebecois.org

ĉ) Vidu la kompletan kalendaron de la agadoj kaj eventoj de 2009 : Alklaku ĉi tie (en la franca, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)

3. MSF 2010

a) Laŭtema Socia Forumo en Bahio okazos de la 29-a ĝis 31-a de januaro kun la centra temo la ekonomia krizo

„De Bahio al Dakaro : alfronti la krizon per integrado, disvolvado kaj suvereneco”, estos la temo de la evento, kiu konstruiĝis kunlabore kun la Socia Forumo 10 Jaroj Granda Portalegro.

Por pli da informoj : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca. Por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)

b) Socia Forumo Usono (USSF) planas akcepti 20 mil aktivulojn en junio 2010

La USSF okazos de la 22-a ĝis la 26-a de junio 2010 en la urbocentro de Detrojto]. Seminarioj kaj artaj kaj kulturaj aktivecoj okazos tra la tuta urbo, kun la ekonomia krizo kiel ĉefa temo.

Por scii pli pri tio : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca. Por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)

Retejo de la evento : http://www.ussf2010.org

c) Vidu la kompletan liston de la eventoj jam programitaj por 2010 : Alklaku ĉie tien (versio en la angla)

4. Reta MSF

a) Open FSM

Partoprenu en la socia reto kiu kunigas agantojn kaj aktivulojn en la tuta mondo kiuj indentigas sin kun la Ĉarto de la Principoj de la MSF. Tiu malfermita interreta spaco ebligas la interŝanĝon de informoj kaj la realigadon de debatoj inter la partoprenantoj de la MSF-procezo. Alklaku ĉi tie

b) WSF TV

La portalo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de ajna homo aŭ organizaĵo kiu identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Alklaku ĉi tie

c) Forumo de radioj

Sciu pri la Forumo de Radioj, spaco dividita de la radioj partoprenantaj en la procezo de la Monda Socia Forumo, kiu enhavas produktaĵojn de libera informo en radia formato. Alklaku ĉi tie

ĉ) Ciranda Internacia de sendependa informado

Ciranda estas iniciato de partoprenantoj de la Monda Socia Forumo kiuj kunvenas por organizi dividitajn kovradojn de la eventoj el vkolektivaj idpunkto, laboro kaj agadoj de la alternativaj komunikiloj. Nun aperas artikoloj pri la ŝtatrenverso en Honduro. Vidu.

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, São Paulo - SP- Brazilo, poŝtkodo : 01223-010

Retpoŝtadreso : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)