Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2009-09
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
13a septembro 2009

Bulteno de la Monda Socia Forumo

La 11-an de septembro 2009

Enhavo

- 1. Internacia Konsilantaro anoncas la alvokon al la organizaj komitatoj de la eventoj de 2010

- 2. Kalendaro 2009

- a) La urbo AMED (Dijarbakiro [Diyarbakir]) en Turkio gastigas la Mezopotamian Socian Forumon de la 28-a ĝis la 30-a de septembro

- b) Pli ol 6 mil homoj estas atendataj ĉe la 2-a Kebekia Socia Forumo, kiu okazos de la 8-a ĝis la 12-a de oktobro en Montrealo, Kanado

- c) De la 10-a ĝis 12-a de oktobro okazos en Sevilo la Hispana Tema Socia Forumo 2009

- ĉ) Vidu la kompletan kalendaron de la agado kaj eventoj de 2009

- 3. 2010 : MSF dekjara

- a) Aranĝoj de la dekjariĝo de la MSF komenciĝos en la urbo kie ĉio komencis : Portalegro

- b) Socia Forumo de Kusko difinas la temajn ĉefpunktojn kaj la metodon

- c) Vidu la kompletan liston de la eventoj jam programitaj por 2010

- 4. MSF Afriko 2011 : la venonta okazigo de la monda evento okazos en Dakaro, Senegalio

- 5. MSF Belemo 2009

- a) Vidu la deklarojn de la asembleoj kaj konu la virtualan debatejon sur Open FSM

b) Vidu la pritaksajn tekstojn (nur en la portugala)

- c) Partopren-atesto

- 6. Reta MSF

- a) Open FSM

- b) WSF TV

- c) Forumo de radioj

1. Internacia Konsilantaro anoncas la alvokon al la organizaj komitatoj de la eventoj de 2010

La Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo disvastigis, la 20-an de aŭgusto, pere de la Laborgrupo de la MSF 2010, alvokon al la organizaj komitatoj de la eventoj kiuj okazos venontan jaron.

Por ekscii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b...

2. Kalendaro 2009

- a) La urbo AMED (Dijarbakiro [Diyarbakir]) en Turkio gastigas la Mezopotamian Socian Forumon de la 28-a ĝis la 30-a de septembro

Antaŭ tiu aranĝo, de la 25-a ĝis la 27-a de septembro okazos ankaŭ la Prepara Asembleo por la Eŭropa Socia Forumo 2010. Krome, en la kadro de la MSF, okazos la 1-a Internacia Tendaro, de la 25-a ĝis la 30-a.

Pli da informoj : http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la franca ; por aliaj lingvoj ŝanĝu la finan 3 laŭ la kodo de la celata lingvo]

Teksejo de la evento : http://www.international-amed-camp.org

- b) Pli 6 mil homoj estas atendataj ĉe la 2-a Kebekia Socia Forumo, kiu okazos de la 8-a ĝis la 12-a de oktobro en Montrealo, Kanado

Organizaĵoj kaj civitanoj jam deklaris agadojn kadre de la Kebekia Socia Forumo. La limdato por deklari kaj/aû modifi agadon ĉe la memprogramado estas la 15-a de septembro.

Por scii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Teksejo de la aranĝo : http://www.forumsocialquebecois.org

- c) De la 10-a ĝis 12-a de oktobro okazos en Sevilo la Hispana Tema Socia Forumo 2009

La organizantoj atendas la partoprenon de proksimume 1.500 homoj, kiuj diskutos pri la principoj kaj valoroj sur kiuj oni devas konstrui „mondon pli bonan, necesan, urĝan kaj eblan”, dum la tri tagoj de la aranĝo.

Por ekscii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la franca ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon]

Teksejo de la aranĝo : http://www.forosocialte2009.org

- ĉ) Vidu la kompletan kalendaron de la agadoj kaj aranĝoj de 2009 : alklaku ĉi tien

3. 2010 : MSF dekjara

- a) Aranĝoj de la dekjariĝo de la MSF komenciĝos en la urbo kie ĉio komencis : Portalegro

La sudbrazila urbo kaj ĝia regiono estos la sidejo de la Monda Socia Forumo 10-jara Granda Portalegro, de la 25-a ĝis la 29-a de januaro.

Pli da informoj sur : http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la franca ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon]

- b) Socia Forumo de Kusko difinas ĉeftemojn kaj metodojn

Dum 3 tagoj (datoj ankoraŭ ne konfirmitaj), la historia perua urbo estos la sidejo de debatoj pri la „krizo de la hegemonia civilizacio”, „malkolonieco de la potenco”, „malplikomfortigo de la vivo” kaj „malkolonieco de la scio kaj de la subjektiveco”.

Por ekscii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la franca ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon]

- c) Vidu la kompletan liston de la aranĝoj jam programitaj por 2010 : alklaku ĉi tien (versio en la angla) http://www.forumsocialmundial.org.b...

4. MSF Afriko 2011 : la venonta aranĝo de la monda evento okazos en Dakaro, Senegalio

La lasta kunveno de la Internacia Konsilantaro de la MSF aprobis la okazigon de la venonta Monda Socia Forumo en Dakaro, en Senegalio, en 2011. laŭ la organizantoj de la Afrika Socia Forumo, la propono de Dakaro havas la subtenon de multaj sociaj movadoj de Afriko, kaj de inismaj organizaĵoj kaj de sindikataj asocioj.

Por ekscii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la franca ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon]

5. MSF Belemo 2009

- a) Vidu la deklarojn de la asembleoj kaj konu la virtualan spacon de debato sur Open FSM

Aktivistoj, sociaj movadoj kaj organizaĵoj de la civila socio kunvenis en temaj asembleoj dum la lasta tago de la Monda Socia Forumo en Belemo. La deklaroj de ĉiu asembleo disponeblas en la socia reto Open Forum, kie vi povas krei spacojn de esprimiĝo kaj de debatoj inter la partoprenantoj por sekvi la diskutojn faritajn en Belemo.

Por pli da informoj vizitu : http://openfsm.net/projects/resultf...

- b) Vidu la tekstojn de pritaksado (nur en la portugala)

Vidu la tekstojn verkitzajn de intelektuloj kaj aktivuloj pri la Monda Socia Forumo Belemo 2009.

Ligilo de la teksejo : http://www.forumsocialmundial.org.b...

- c) Partoprenatestoj

Vi povas elŝuti kaj presi vian partoprenateston. Alklaku ĉi tien : http://www.forumsocialmundial.org.b...

6. Reta MSF

- a) Open FSM

Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn kaj membrojn en la tuta mondo kiuj indentigas sin kun la Ĉarto de la Principoj de la MSF. Tiu malferma virtuala spaco ebligas interŝanĝon de informoj kaj debatojn inter la partoprenantoj en la procezo de la MSF. Inter la disponeblaj rimedoj sur Open FSM estas la ebleco krei memorganizitajn spacojn kaj diskutlistojn per retpoŝto. Alklaku ĉi tien : http://www.openfsm.net

- b) WSF TV

La retejo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de iu ajn persono aŭ organizaĵo kiu identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Alklaku ĉi tien : http://www.wsftv.net

- c) Forumo de Radioj

Konu la Forumon de Radioj, spacon dividitan de la radioj partoprenantoj de la procezo Monda Socia Forumo, kaj kiu entenas la produktojn de libera informado en radielsenda formato bazita sur du linioj : multlingva sendado kaj la disponigo de aŭdaj surbendigoj faritaj sur la reta platformo. Alklaku ĉi tien : http://www.foroderadios.org

Se vi havas proponojn pri temoj, bv. skribi al : fsmsite @ forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retpoŝto : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, ĉe Monda Asembleo Socia