Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Indigno por Lockerbie, indiferento por Barbado
de Jean-Guy ALLARD  
7a septembro 2009

Dum la liberigo de la sola kondamnito pro la krimo de Lockerbie ‒ skota loko kie okazis en 1988 la detruo de usona lini-aviadilo Pan-Am ‒ provokas politikan skandalon en Britio kaj indignon de la Blanka Domo, neniu gazeto diskonigas ke en Miamo vivas, tute libere, du respondeculoj de la horora krimo de Barbado kontraŭ flugmaŝino de Cubana de Aviación.

Por la Blanka Domo, la du krimoj havas nenian similecon.

Eĉ pli fie : Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosch, kiuj eĉ ne neas sian respondecon en la morto de la 73 viktimoj de tiu eksplodo farita en 1976, daŭre redikas teroron kaj daŭre konspiras, profitante de la komplica inerto de la FBI.

Klaras ke por Vaŝingtoni, Barbado kaj Lockerbie havas nenion komunan, eĉ ne la fakton ke George Bush patro estis la ĉefo de la CIA kiam okazis la unua krimo kaj vicprezidanto de Usono en la momento de la dua, ĉu simpla hazardo ?

Komparo de la du manieroj en kiuj la du sinsekvaj usonaj administracioj pritraktis la du atencojn rivelas multon.

La krimo de Skotlando ricevis absolutan prioritaton. La CIA, la FBI kaj ĉiuj rimedoj de la informservo de Vaŝingtono lanĉis sur tiun aferojn siajn plej fidindajn kunlaborantojn.

Sed okazis io stranga. Dum la unuaj tri jaroj, ĉiuj suspektoj kaj pruvoj direktiĝis kontraŭ la Popola Fronto de Liberigo de Palestino (PFLP), organizaĵo supoze ligita kun Irano.

Tamen, kiam komencis la Golf-milito, la akuzoj alidirektiĝis laŭ la geopolitikaj interesoj de la momento. La enketo turniĝas je 180 gradoj kaj la samaj „spurhundoj” trovis tiam pli taŭge novajn suspektulojn flanke de Libio.

La premoj tiom grandis ke Tripolo fine liveris la civitanon Abdel-baset Ali al-Megrahi al la skota jursistemo.

La 31-an de januaro 2001, la akuzito estis juĝita de tribunalo de tri juĝistoj en aŭdienco-salono speciale aranĝita sur bazo de la US Air Force, en la urbo Zeist, deklarita por tiu tempo brita teritorio sub skota jurregado.

La proceso atingis rekordon de daŭro (84 tagoj) en la historio de la skotaj tribunaloj kaj kostis pli ol 150 milionojn da dolaroj.

La pruvoj prezentitaj montriĝis tiom dubaj ke post la kondamno de la libiano je 27 jaroj da malliberejo, la afero daŭris ĉe la apelacia kortumo kun la perspektivo baldaŭ droni.

La afero Posada Carriles estis tute malsama. La CIA, la FBI kaj aliaj agentejoj restis senmovaj antaŭ krimo kies farintojn ili tre bone konis, ĉar ili dungis ilin kaj ĉar ili jam antaŭe konis iliajn teroristajn planojn.

La diversaj juraj procesoj okazis antaŭ diversaj venezuelaj tribunaloj en ĉiam dubaj cirkonstancoj, en disputoj kaj eĉ demisioj flanke de juĝistoj.

Ĝis kiam la usona ambasadoro en Karakaso, la neevitebla Otto Reich, sukcesis la liberigon de Orlando Bosch per tribunalo kiun la sukcesis korupti.

Por Posada oni agis alimaniere. La CIA, pere de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo, aĉetis la eskapon de sia agento ĉe la personaro de la malliberejo kie li estis enfermita kaj metis lin sur la aer-bazon de Ilopango, je la dispono de Oliver North kaj de ties ĉefo, George Bush.

Pri Bosch oni jam ne parolas de longa tempo. La maljuna murdisto, viktimo de intermita senileco, rigardas la televidon en sia bangal-domo de Hialeah. Kaj li apenaŭ memoras la manieron per kiu li enŝoviĝis en la usonan socion kun la helpo de la kongres-delegitino Ileana Ros-Lehtinen, kiu tiam aspiris sidejon en la parlamento.

Posada siavice, liberigita de la tre speciala justecaparato de George W. Bush, atendas hipotezan proceson antaŭ kortumo de Teksaso kies juĝistino jam kvalifikis lin kiel antikomunistan batalanton.

Pro tio, ĉe la Blanka Domo, neniu nervoziĝas, nek la prezidanto Obama nek lia sekretario pri justeco, Eric Holder, kiu ĵus dekretis la starigon de meĥanismo por enketo pri la torturintoj de la CIA.

Kia hazardo ! Posada estis de la CIA. Kaj li ankaŭ torturis.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, (Monda Asembleo Socia (MAS))