Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MOK : DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO (II)
de Raoul Marc JENNAR  
2a septembro 2005

MOK : DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO (II)

1. Deveno

En 1994, la « marakeŝaj akordoj » estas subskribitaj de la intertraktintaj registaroj. Ili naskas la MOK kiu anstataŭas la GATT kaj estas dotita de konsiderindaj povoj kiuj faras ĝin la plej potenca internacia institucio de la mondo. Ili entenas, en certa nombro da kampoj (agrikulturo, rajtoj pri intelekta propraĵo, servoj, ...), disponojn kiuj nur malrekte rilatas kun la komerco, sed kiuj donas al la MOK la kapablon interveni en ĉiujn agojn de la ĉiutaga vivo. Per la volo de la okcidentaj registaroj, ekde nun la novliberala tutmondigo estas sur la reloj.

En 1995, la « marakeŝaj akordoj », post ratifado de la naciaj parlamentoj, ekvalidas.

En 1996, la industrilandoj postulas malfermon de nova ciklo de intertraktadoj por liberaligi la praktikojn ligitajn kun investado, publikaj merkatoj, konkurenco kaj facileco de interŝanĝoj. Dum la ministrokonferenco de la MOK en Singapuro, la evoluantaj landoj kontraŭas tion. En 1999, la riĉaj landoj volas volas lanĉi ekstreme ambician ciklon de intertraktadoj, nomatan « jarmila ciklo ». Dum la ministrokonferenco de la MOK en Seatlo, la evoluantaj landoj rifuzas. En 2001, uzante praktikojn kontraŭajn al la reguloj de la MOK kaj uzante la kuntekston post la 11-a de septembro 2001, dum la ministrokonferenco de la MOK en Doho, la industrilandoj sukcesas trudi la lanĉon de ciklo de intertraktadoj kiun ili nomas « Doha Agendo por Disvolvado ». Tiu programo entenas precipe la materialon rifuzitan en Singapuro.

De 2001 ĝis 2003, la intertraktadoj de la doha programo blokiĝas en ĉiuj dosieroj : en tiuj kiuj interesas la evoluantajn landojn ĉar la riĉaj landoj ne akceptas renkontiĝi kun la atendoj de la Sudo kaj en tiuj kiuj interesas la riĉajn landojn ĉar la evoluantaj landoj puŝiĝas kontraŭ la protektismo de la Nordo.

En 2003, neniu el tiuj blokiĝoj leviĝas, kaj la ministrokonferenco de Kankuno fiaskas.

En 2004, post sukcese dividi la evoluantajn landojn, la riĉaj landoj atingas en julio, okaze de kunveno de la Ĝenerala Konsilio de la MOK (instanco kiu kunigas la ambasadorojn de la membroŝtatoj kun povoj ekvivalentaj kun tiuj de ministrokonferenco – instanco en kiu ministroj povas partopreni, se ili deziras tion) akordon pri kadro por relanĉo de la intertraktadoj. Tiu « julia kadro » temas esence pri kvar dosieroj : agrikulturo, neagrikulturaj produktoj (NAMA), servoj, temoj de disvolvado. La celo estas atingi, post jaro, akordon « proksiman de tio kio necesas » (« approximation » en la angla) pri tiuj kvar dosieroj.

2. La Ĝenerala Konsilio de la 27-a ĝis 29-a de julio 2005

Jaron post la akordo pri la « julia kadro », la kunveno devanta finiĝi per « akordo proksima de tio kio necesas » finiĝis sen ajna rezulto pri la kvar dosieroj de julio 2004. Tiu foresto de minimuma akordo okazas kvar monatojn kaj duono antaŭ la ministrokonferenco de Hongkongo, kie la industrilandoj esperas akiri akordojn kiuj ebligos, fine de 2006, la realigon de la programo de Doho. Sed fakte restas nur 12 semajnojn da planita intertraktado. Tiu malsukceso de la riĉaj landoj okazas spite al ĉeesto de la usona ministro, de la eŭropa komisaro (unika intertraktanto nome de la 25 membroŝtatoj), de la ministroj de Japanio kaj Hongkongo.

Tiu blokiĝo okazas en la momento en kiu s-ro Pascal Lamy postsekvas s-ron Supachai Panitchpakdi en la pinto de la MOK kiel ĝenerala direktoro. La Ĝenerala Konsilio notis la anoncon de Pascal Lamy pri la kvar ĝeneralaj direktoroj kiujn li nomumis : Alejandro jara (Ĉilio), Velentine Ruwabiza (Rŭando), Harsha Vardhana Singh (Barato), Rufus Yerxa (Usono). La Ĝenerala Konsilio nomumis ankaŭ la taskitojn pri respondecoj dum la 6-a ministrokonferenco : ĝi estos prezidata de Hongkongo asistata de Aŭstrio, Barbado kaj Niĝerio. Usono kaj Israelo esprimis rezervojn pri la atribuo de la statuso de konferenc-observantoj al la Ligo de Arabaj Landoj.

S-rino Amina Chawahir Mohamed (Kenjo), kiu nun prezidas la Ĝeneralan Konferencon, kvankam ŝi rifuzas paroli pri « krizo », indikis, ke sukceso en Hongkongo havos tri kondiĉojn :

pli bona uzo de la disponebla tempo, kio signifas laŭ ŝi redukti la aliajn aktivecojn de la MOK por povi koncentriĝi al la intertraktadoj, eviti kunvenojn ekster Ĝenevo ; plibonigo de travideblo kaj de partoprenigo de ĉiuj, aparte de la malgrandaj landoj kaj de la plej malriĉaj landoj ; reala politika volo.

Por s-rino Amina, la celoj por Hongkongo restas senŝanĝaj : akordo pri templimo por la intertraktadoj pri la agrikulturo kaj la NAMA, « kritika maso » da altkvalitaj ofertoj en la kampo de servoj kaj signifa kontribuado al la aspekto de disvolvado en ĉiuj kampoj de la intertraktado. Ŝi substrekis ankaŭ la gravecon por la afrikaj landoj, malplej disvolvitaj landoj (MDL) kiel ACP-landoj, atingi progresojn en la koton-dosiero. S-ro Supachai, siavice, forlasante la direktorecon de la MOK por tiu de la KUNKD [1], deklaris ke la situacio estas « embarasa, sed ne katastrofa » !

3. Aktuala stato kaj respektivaj pozicioj

3.1 Glosareto : la ĵargono de intertraktadoj postulas konon de iuj esprimoj kaj sigloj :

FIPS : “Five Interested Parties”, kvin landoj koncernataj de la agrikultura dosiero : grupo inspirita de la EU, Usono kaj Aŭstralio por apartigi Hindion kaj Brazilon de la koalicioj kiujn partoprenas tiuj du landoj.

G10 : grupo de 10 landoj kiuj estas netaj importantoj de agrikulturaj produktoj : Bulgario, Koreio, Islando, Israelo, Japanio, Liĥtenŝtejno, Maŭricio, Norvegio, Svislando kaj Tajvan-Ĉinio.

G20 : grupo de 20 landoj formita antaŭ la konferenco de Kankuno por malhelpi ke antaŭa akordo inter la EU kaj Usono, kiu komplete ignoris la interesojn de tiuj 20 landoj, fariĝu la regulo de la MOK kaj por konservi spacon por agrikultura intertraktado kiu konsideru la zorgojn de tiuj landoj : Sud-Afriko, Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Egiptio, Filipinoj, Gŭatemalo, Hindio, Indonezio, Kubo, Meksiko, Niĝerio, Pakistano, Paragvajo, Tanzanio, Tajlando, Venezuelo, Zimbabvo.

G33 : grupo de proksimume 40 evolulandoj kiu unuavice zorgas pri la sekvoj de la liberaligo por la etagrikulturo.

MDL : Malplej Disvolvitaj Landoj : temas, laŭ klasigo de la UN, pri la plej malriĉaj landoj de la mondo.

AKP : la landoj de Afriko, Karibio kaj Pacifiko.

Grupo de Kernso [2] : landoj eksportantaj agrikulturajn produktojn kiuj donas nek internajn helpojn nek subenciojn por eksportado.

Verda skatolo : subteno al agrikultura produktado, konsiderata ne difekti la komercon kaj do permesata senrestrikte.

Blua skatolo : subteno ligita al agrikultura produktado, permesata sub rezervo de limigoj de la produktado kaj havantaj pro tio nur minimuman difektan efikon por la komerco.   Oranĝa skatolo : subteno al agrikultura produktado, konsiderata difektanta la komercon kaj do submetita al engaĝiĝo de redukto.  

3.1 Agrikulturo   La ŝlosila dosiero. Se akordo fariĝas pri agrikulturo, tio signifos ke la landoj de la Sudo estos atingintaj sufiĉon por, kompense, esti pretaj por koncedoj en aliaj dosieroj. La raporto prezentita en Ĝenevo, kaj akceptita de ĉiuj, donas indikon pri la stato de la intertraktadoj en ĉiuj tri « pilieroj » (subvencioj por eksportado, internaj helpoj, aliro al la merkato) :

pri la subvencioj por eksportado : progresoj kaj blokiĝoj La EU engaĝiĝis por doni kredindan daton por la fino de la iom-post-ioma malmuntado de siaj subvencioj por eksportado ; pliaj engaĝiĝoj estas atendataj pri la kreditoj por eksportado, sed la blokiĝoj restas pri la publikaj komercaj entreprenoj kaj pri la nutraĵhelpo ; Usono daŭre blokas pri la komercigo de la nutraĵhelpo ;

pri la internaj helpoj : totala blokiĝoj Oranĝa skatolo : EU, Usono kaj Japanio, ĉiu siamaniere, obstrukcas pri la elcentaĵo de redukto de siaj helpoj, blua skatolo : EU kaj Usono blokas pri la interkonsentita larĝigo de la kriterioj por atribui tiajn helpojn, verda skatolo : ĉiuj blokas ; fortigo de la kriterioj kapablaj malebligi helpojn kiuj ne plenumas la statuson de tiu skatolo vekas reagojn identajn kun kontraŭdiraj motivoj : EU kaj Usono rifuzas ilin por konservi la helpojn kiujn ili nun donas ; la evolulandoj volas konservi kapablon subteni siajn diversajn agrikulturajn sektorojn.

pri la aliro al la merkato : parta malblokiĝo La G20 prezentis formulon por la redukto de la nivelo de doganaĵoj kaj de la kvotoj limigantaj la importnivelon ; tiu formulo estis akceptita dum la ministrokunveno de Daliano [3] (vd « De Doho ĝis Hongkongo tra Ĝenevo I »->art , Hongkongo) kiel bazo de estontaj diskutoj. Tiu formulo estas mezvoje de tiu defendata de la EU kaj la G10 kaj tiu proponata de Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La G33 enkondukis liston de specialaj produktoj kaj konsumaĵoj kiuj ne estus trafitaj de signifa redukto de la dogantarifoj ; ĝi proponis ankaŭ specialan protekt-meĥanismon kiu ebligus al la landoj de tiu grupo altigi la doganaĵojn por protekti sin kontraŭ dumpingo. La G33 estis petita liveri kriteriojn por la selektado de la specialaj produktoj kiuj rilatas kun la nutraĵa sekureco kaj kun la kampara disvolvado.

3.2 NAMA [4]

La intertraktado pri la aliro al merkato de neagrikulturaj produktoj okazas ĉirkaŭ formulo de reduktado de dogantarifoj. Grandega plimulto de evolulandoj kiuj esprimis fortegan kontraŭstaron en Kankuno al ĉia intertraktado pri tiu demando estis devigataj partopreni nun en interkonsento pri aplikado de redukt-formulo. Efektive, la industrilandoj kaj iuj sojlolandoj daŭrigis la diskutojn, spite al foresto de la interkonsento postulata de la reguloj de la MOK.

La formulo kiun volas trudi la industrilandoj aplikiĝus al ĉiuj produktoj kaj submetus la plej altajn dogantarifojn al proporcie pli granda redukto ol la plej malaltajn dogantarifojn. Tiu formulo malavantaĝus la evolulandojn kiuj konservis pli altajn tarifojn ol la industrilandoj kaj kiuj tiras el ili gravajn resursojn. Alternativaj formuloj estis proponitaj kiuj enkondukus diversajn koeficientojn laŭ la kazoj. La tuta diskuto temas nun pri tiuj koeficientoj, kio, laŭ iuj observantoj, igas akordon malverŝajna en la venontaj jaroj. Tamen, la intertraktado estas komplikigita pro la enkonduko de proponoj celantaj forigi « sentarifajn barojn », tio signifas malpermesi certajn naciajn regulojn kiuj malhelpas aliron al la merkato.

3.3 Servoj

La riĉaj landoj konsideras ke la meĥanismo de postuloj kaj ofertoj enkondukita en Doho (vd « De Doho ĝis Hongkongo tra Ĝenevo I »->art , Hongkongo) por realigi la ĜAKS daŭre produktas modestajn rezultojn. Ili volas certiĝi ke ĉiu lando prezentu liston de liberaligotaj servoj, kontentigan en kvanto (nombro da proponitaj sektoroj) kaj kvalito (grado de liberaligo). Jen la senco de la eŭropa propono deponita lastan junion. Ĝi trafas sur forta opozicio, aparte afrika.

La rezistado de la evolulandoj ĝis nun observebla malfortiĝis pro divido okazinta inter tiuj kiuj daŭre rifuzas prezenti postulojn kaj ofertojn kaj tiuj kiuj, kiel Bangladeŝo, Hindio, Pakistano aŭ Filipinoj, ne esprimas plu tiun principan oponon, ĉar ili enkondukas la moduson 4 (moviĝon de personaro, t.e., por uzi esprimon popularigitan de la Bolkestejn-direktivo, la principo de la devenlando) en la ĝeneralan intertraktadon. Alivorte, se la EU kaj Usono faras signifajn ofertojn pri la moduso 4, tiuj landoj estus pretaj je pli da fleksiĝemo pri agrikulturo kaj la NAMA.

La EU ŝajnas esti preta antaŭeniri sufiĉe malproksimen en tiu direkto, dum Usono, almenaŭ oficiale, manifestas pli da rezervo. Sed tiu rezervo estas eble destinita al usona publika opinio kie dominas kontraŭ-enmigraj sentoj. Evidentas ke la EU kaj Usono privilegias la saman mastraran zorgon altigi la eblecojn de malmultekosta laboristaro.

La demando de la moduso 4 povus do malbloki la tutan intertraktadon.

4. Kiajn perspektivojn por la Doho-programo ?

4.1 La elemento de scenaro

Malfacilas hodiaŭ aserti ke ekzistas la bazoj por sukceso aŭ inverse, ke ekzistas tiuj por fiasko.

En ĉiu el la tri rigarditaj dosieroj, la konverĝaj elementoj viciĝas same kiel la kaŭzoj de blokiĝo.

Du konstatoj tamen trudiĝas :

a) neniu lando pretas transpreni la respondecon de nova malsukceso. Tiu faktoro, kiu estis unu el la kialoj por la Doha akordo du jarojn post Seatlo, povas esti decida ; b) la industrilandoj, kaj precipe la eŭropaj, volas protekti la MOK kontraŭ sekvoj de nova fiasko.

Scenaro cirkulas en Ĝenevo : tiu de malblokado, dum la Ĝenerala Konsilio de oktobro, de la agrikultura dosiero per koncedoj (kun ŝtupotempaj aplikadoj) de la eŭropanoj pri la subencioj por eksportadoj kaj de la usonanoj pri la komercigo de la nutraĵhelpo. EU kaj Usono anoncus ankaŭ tujan klopodon pri la moduso 4 de la ĜAKS. Tiaj evoluoj povus krei dinamikon kiu parte marĝenigus la rezistadojn. La vojo estus tiam libera por minimuma akordo en Hongkongo, lasante libera la perspektivon de fina intertraktado de la Doha programo. Tiam konserviĝus la ebleco de ampleksa liberaligo, en la normala templimo, en ĉiuj kampoj kovritaj de tiu programo.

Tiu katastrofa scenaro ne estas tute malrealisma, ĉar ĝi savas la MOK kaj konservas la ŝancojn de fina traktado de la Doha programo. Se la pagenda prezo estas limigita akordo dum la Hongkonga konferenco, ŝajans ke la EU kaj Usono pretas pagi ĝin.

Finfine, ĉio kuŝas denove en la volo kaj la kapablo de rezistado de la Sudaj landoj.

4.2 La « Lamy-faktoro »

La alveno, la 1-an de septembro 2005, de Pascal Lamy kiel ĝenerala direktoro de la MOK konstituas decidan faktoron por la sekvo de la intertraktadoj. Ĉu li povas sukcesi tion kio fiaskis en Seatlo kaj en Kankuno ?

Je sia kredito, li havas sian perfektan regadon de la dosieroj kaj sian sperton : li estis dum kvin jaroj la unika intertraktanto de la Eŭropa Unio ĉe la MOK kaj por ĉiuj duflankaj aŭ plurflankaj komercaj intertraktadoj de la Unio. Li estas danĝera traktanto kaj lerta manovristo. Lia elekto al la kapo de la MOK ilustras tion. Li sukcesis forĝi je sia nomo Nord-Sud-aliancon dividante la evolulandojn pri kiuj li scias kiel manipuli la plej malfortajn (la fama iniciato « Ĉiuj, escepte armilojn » plej imprese montris tion[Vd la analizon titolitan « Venena donaco por la plej malriĉaj landoj. La eŭropa iniciato « Ĉio, escepte de armiloj » (originale : « Un cadeau empoisonné aux pays les plus pauvres. L’initiative européenne « Tout, sauf les armes »)]). Li konas perfekte la malfortajn punktojn de la tri grupoj de evolulandoj : G20, G33 kaj MDL. Li estas trejnita por longaj intertraktadoj kaj ne hezitas uzi noktajn seancojn por gajni. Decide subtenata de la riĉaj landoj, li konas ankaŭ la mondon de la NRO-j kie li sukcesis disigi la « reformistojn » kaj la « radikalulojn » montrante sin alirebla por la NRO-j kiuj nutras la iluzion de « konstruiva dialogo » kun homo kiu tamen neniam modifis eĉ joton de sia vidpunkto.

Je sia malkredito, li havas sian konvinkon teni la veron kaj esti taskita je misio. Tio igas lin kelkfoje ne precize mezuri la gravecon de la obstakloj kaj precipe allasi sin al multa aroganto kaj malcedemo.

Oni povas esti certa ke li dediĉos sian tutan energion kaj ĉiujn rimedojn je lia dispono por forlavi la fiaskon kiun li spertis en Kankuno.

5. La venontaj okazoj

- la G20 kaj G33 kunvenos de la 8-a ĝis la 10-a de septembro en Pakistano ;
- speciala sesio de intertraktadoj pri la agrikultura dosiero okazos de la 13-a gis la 18-a de septembro ;
- speciala sesio de intertraktadoj pri la NAMA okazos de la 19-a ĝis la 23-a de septembro ;
- du specialaj sesioj de intertraktadoj pri la servoj (ĜAKS) okazos de la 19-a ĝis la 23-a kaj de la 26-a ĝis la 30-a de septembro ;
- « mini-ministrokonferenco » (neformala kunveno en kiu partoprenos nur la invititaj ministroj) okazos en la unuaj du semajnoj de oktobro en Ĝenevo ; la Ĝenerala Konsilio kunvenos de la 19-a ĝis la 20-a de oktobro ; se okazos akordo, tiu servos kiel bazo por la projekto de ministra deklaro submetota al la konferenco de Hongkongo ; mini-minstrokonferenco estas planita por nevembro en Koreio ;

- la 6-a ministrokonferenco okazos de la 13-a ĝis la 18-a de decembro en Hongkongo.

6. Pri kio temas ?

Trans la oficialaj diskursoj, pri kio temas ? Kion celas tiuj kiuj volas ke la intertraktadoj sukcesu ? Profite al kiu ? Estas nur unu celo : malfermi la merkatojn. Profite al sola kategorio de landoj : tiuj kiuj havas ion por eksporti.

Malfermi la merkatojn de la Sudo al la agrikulturaj produktoj de Eŭropo, Usono kaj de la landoj de la Kernsa grupo ; malfermi la merkatojn de la Sudo por la industriproduktoj de la Nordaj landoj, malfermi la merkatojn de la Sudo al la servoliverantaj entreprenoj de Eŭropo kaj Usono. Ili nomas tion liberkomerco. Kaj ili asertas ke ju pli estas liberkomerco, des pli estas kundividita riĉeco.

Nu, kontraste al tiu ideologia gurdado de la mastraro kaj de la politik-komunikila komplekso je ĝia servo, kreskigi la liberkomercon ne profitigas ĉiujn. Post dek jaroj da aplikado de la Akordoj de Marakeŝo, oni povas rediri tiun formulon de Carin Smaller (Institute for Agriculture and Trade Policy) : « tiuj kiuj plej bezonas estas fakte tiuj kiuj pleje perdas ». La multflanka komerca sistemo ne estis konceptita por plibonigi la sorton de la homaro. Ĝi estis starigita por transformi la planedon en unusolan merkaton por la profito de la plej potencaj organizoj, tio estas la transnaciaj entreprenoj kiuj regas la ŝtatojn de la Nordo kaj havas nur unu obstaklon por superi por certigi sian ĉiopovon : forigi la suverenecon de la popoloj de la Sudo starigitan de la malkoloniigo.

Per tio, la intertraktadoj ĉe la MOK aperas en sia vera lumo kiu devus maltrankviligi ĉiun virinon kaj ĉiun viron sur tiu ĉi tero : intertraktadoj por la dominado de la planedo profite al eta nombro.

Kio okazas ĉe la MOK, estas fakte la ĉefa politika problemo. Kio okazas en ĉiu lando, estas nur la konsekvenco de tio, kion niaj registaroj – ĉiuj, kiu ajn – intertraktis kaj daŭre intertraktas ĝuste tie.

Ĝis nun, en Seatlo kiel en Kankuno, la rezistado venis nur de la landoj de la Sudo. Sed la premoj sur ili, aparte de la Eŭropa Unio kun plena konstanta apogo de ĝiaj 25 registaroj, estas eksterordinaraj. Ĉiuj rimedoj taŭgas, kaj ili estas ĉiuj uzataj. Ili povas venki tiun rezistadon. La kvar venontaj monatoj povas esti decidaj.

Urĝas. La gecivitanoj devas nepre alproprigi al si la demandojn kiujn la pliparto de la politikaj partioj kaj sindikatoj ignoras aŭ neglektas. Temas pri nia estonteco. Estas nia tasko batali kiel ni estis kapablaj batali kontraŭ la Eŭropa Konstitucia Traktato kun la partioj, sindikatoj kaj asocioj kiuj ekkonscias pri la danĝero.

Almenaŭ, se ni ne pretas al servuto en tiu « plejbona de ĉiaj mondoj » preprarata ĉe la MOK kiun anoncis jam Aldous Huxley.

Raoul Marc JENNAR

esploristo ĉe la socia movado

originale (franclingve) publikigita la 25-an de aŭgusto 2005

URFIG - www. urfig.org

© URFIG

Sigloj :

ĜAKS : Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj ; (fr : AGCS accord général sur le commerce de services)

NAMA : Neagrikultura Merkat-aliro (aliro al merkato de neagrikulturaj produktoj ; antle, fr : NAMA)

MDL : Malplej Disvolvitaj Landoj (fakte la plej malriĉaj landoj de la mondo ; fr : PMA : Pays les moins avancés)

AKP : Landoj de Afriko, Karibio kaj Pacifiko ; fr : ACP

KUNKD : Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvo ; (fr : CNUCED Conférence des Nations Unies pour le commerce et le développement ; angle : UNCTAD) (CNUED : Conférence des Nations Unies sur l’Environnement et le Développement)

GMO : Genetike Modifita Organismo (fr : OMG) ; plurale : GMO-j

NRO : Neregistaraj Organizoj ; plurale : NRO-j ; (fr : ONG)

Esprimoj :

sojlolandoj : landoj kiuj ekĉesas esti evolulandoj kaj estas « ĉe la sojlo » de ekonomia memstareco

ŝtupotempa aplikado : aplikado en intervaloj laŭ ĉiam pli alta grado

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS), enretigita 2005-09-02

hejmpaĝen