Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Malfermita letero de la Amerika Konsilantaro de la Sociaj Forumoj Ameriko al la sociaj movadoj kaj al la popolo de Honduro
19a aŭgusto 2009

Asuncio de Paragvajo, 21-an de julio 2009

Gekamaradoj,

Dum tiuj ĉi tagoj ni kunvenis en Asuncio, delegitoj de retoj kaj organizaĵoj kiuj estas parto de la Amerika Konsilantaro de la ASF, precipe por antaŭenigi la decidojn de la 4-a Amerika Socia Forumo 2010. La historiaj agoj kiuj nun okazas en Honduro sed koncernas rekte ĉiujn popolojn de Ameriko, estis en la centro de nia agendo pri la situacio kaj la perspektivoj de la kontinento.

Tiel, sentante nin parto de la okazaĵoj, ni deziras, unuavice, transdoni al vi admiron kaj solidarecon kun la batalo de la hondura popolo kaj de ties Fronto de Rezistado kontraŭ la Puĉo, kies pacisma agado elstaris en ĉiuj agadoj de mobiliziĝo, spite al la subpremo, provokoj kaj persekutado. Pro tio zorgigas nin la vualita minaco de la anoncoj de risko de „interna milito” aŭ de „sangelverŝo”, diritaj de tiu kiu pretendas „peri” kaj per tio transformas al disputpartnerojn legitiman prezidanton kaj protagoniston de perforta puĉo, kaj difinas kiel militantajn fortojn popolon kiu defendas sian dignon kaj la demokration kaj la armitajn fortojn kiuj subtenas la diktatorecon.

En la momento kiam necesas defendi la popolan suverenecon, la rajton je memdeterminado por konstrui partoprenigan demokration, ĉiuj popoloj de la kontinento estas Honduro. Ni promesas daŭrigi la uzadon de ĉiuj rimedoj por postuli respekton al la volo de la hondura popolo kaj por akompani ĝian batalon, en la kadro de la spacoj kaj instrumentoj kongruaj kun la suvereneco kaj la demokratio ; ĉi-rilate la ALBA kaj la Grupo de Rio estas taŭgaj vojoj por solvo je la alteco de popolo kiu digne konstruas sian vojon al vera demokratio.

La 26-an de junio, antaŭ la konsultado aŭ enketo, kiu transformiĝis en la puĉtagon kontraŭ la hondura popolo, ni sendis solidarecmesaĝon por akompani „la agadojn kiuj disvolviĝis por defendi la rajton je memdeterminado, je ŝanĝo kaj je la realigo de la revoj de la popolo de Honduro”. Hodiaŭ ni ripetas nian devontiĝon kun ĝia batalo por fiaskigi la puĉistojn kaj reveni al la vojo de profundigo de la demokratio.

Kun la batalo de la hondura popolo, Alia Ameriko Eblas ! Amerika Konsilantaro - Socia Forumo Ameriko

Sekretariejo FSA - CH

Av. La Coruña N28-26

Kito [Quito] - Ekvadoro

Tel. (593-2) 2904242 Fakso (593-2) 2524481 www.forosocialamericas.org

De : "FSA - Consejo Hemisferico" Al : fsa_inf@listas2.rits.org.br

Elhispanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl