Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
msf-bulteno-2009-08
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
15a aŭgusto 2009

Enhavo

- 1. Multaj eventoj en la tuta mondo okaze de la 10-jariĝo de la MSF en 2010

- 2. Venonta okazigo de la MSF estos en Dakaro, Afriko, en 2011

- 3. La Socia Forumo Kebekio okazos de la 9-a ĝis 12-a de oktobro

- 4. La MSF Belemo 2009

- a) rezultoj de la asembleoj

- b) kovrado de la komunikiloj

- c) partoprenaj atestoj

1. Multaj eventoj en la tuta mondo okaze de la 10-jariĝo de la MSF en 2010

En 2010, la Monda Socia Forumo festos sian dekjariĝon. Por tio, la Internacia Konsilantaro de la Forumo (IK) decidis, en sia lasta kunveno, en majo en Rabato, Maroko, ke dum la tuta venonta jaro, la MSF estu konstanta, kun multaj eventoj en la tuta mondo. La IK proponas ke la temo de la monda krizo estu la elemento de komuna identeco de la Forumo en 2010.

Eksciu pli pri tio en : http://www.forumsocialmundial.org.b...

2. Venonta okazigo de la MSF estos en Dakaro, Afriko, en 2011

La lasta kunveno de la IK aprobis la okazigon de la venonta Monda Socia Forumo en Dakaro, Senegalio, en 2011. La la organizantoj de la Afrika Socia Forumo, la Dakara projekto havas la apogon de multaj sociaj movadoj de Afriko, kiel de virinaj kaj sindikataj organizaĵoj.

Pli da informoj pri tio en : http://www.forumsocialmundial.org.b...

3. La Socia Forumo Kebekio okazos de la 9-a ĝis 12-a de oktobro

De la 9-a ĝis 12-a de oktobro okazos en Montrealo, Kanado, la dua eldono de la Socia Forumo de Kebekio. Oni atendas pli ol ses mil partoprenantojn.

Pli da informoj pri tio en la retejo de la evento : http://www.forumsocialquebecois.org

Eksciu ankaŭ la kompletan agendon de mobilizado de la dua duonjaro de 2009 : http://www.forumsocialmundial.org.b...

4. La MSF Belemo 2009

a) rezulto de la asembleoj

En la sesa tago de la MSF 2009, en la centra parko de la UFRA (Federacia Kampara Universitato de Amazonio), kunvenis miloj da aktivuloj kaj reprezentantoj de movadoj kaj de organizaĵoj por temaj asembleoj, kies deklaroj estis prezentataj, ĉe la fino, en asembleo de la asembleoj.

Por ekscii la rezultojn de la asembleoj, alklaku : http://openfsm.net/projects/resultf...

kovrado de komunikiloj

La Monda Socia Forumo akceptis pli ol 800 veturilojn el 30 landoj. Proksimume 2.500 ĵurnalistoj kaj komunikilaj profesiuloj estis en Belemo kaj ceteraj 2.000 kovris la Forumon el distanco.

Por havi ideon pri la kovrado per informo pri tio kio publikiĝis en Interreto, alklaku http://openfsm.net/projects/wsf09-p...

La MSF Belemo estis ankaŭ la scenejo de partopreniga procezo de sendependaj komunikiloj pere de la kundividitaj komunikilaj projektoj.

Vidu tion kio estis publikigita jene :

- Ciranda : http://www.ciranda.net/spip/rubriqu...

- Forumo de radioj : http://www.foroderadios.org/index.php

- WSFTV : http://www.wsftv.net/

Partopren-atestoj

Alklaku ĉi tie por elŝuti vian partoprenateston :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

Oficejo MSF - Brazilo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7º piso, San Paŭlo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Retadreso : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), la 15-an de aŭgusto 2009 (dum la franca versio ankoraŭ ne disponeblas, el kiu mi kutime tradukas.)