Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Usona militbazo kaj la puĉo en Honduro
de Eva GOLINGER  
9a julio 2009

La usona militbazo en la centro de la puĉo en Honduro. La projekto ĉesigi la usonan militistan ĉeeston en Honduro povas esti unu el la kialoj por la ŝtatrenverso ...

La prezidanto Manuel ZELAYA forkondukita el la prezidantpalaco perforte al la militbazo Hernan Acosta Mejias en la proksimeco de Tegucigalpo en la nokto de dimanĉo, la 28-a de junio. Post ioma tempo sur la bazo, li estas poste sendita al Kostariko en la prezidanta aviadilo. Li estis tie akceptita dum en lia lando okazis la brutala ŝtatrenverso. La militistoj de Usono kaj ties reprezentantoj en Tegucigalpo perfekte sciis pri la faroj.

Usono posedas militbazon en Honduro, en Soto Cano (97 km de la ĉefurbo, bazo kiu funkcias ekde 1981 (sub Reagan). Ĝi estis unue uzata de la usona kolonelo Oliver North kiel operacia bazo de la nikaragva „contra”, kvazaŭarmea forto trejnita kaj financata de Vaŝingtono por militi kontraŭ la maldekstraj movadoj en Centrameriko kaj tute speciale kontraŭ la sandinista registaro en Nikaragvo. La contra lanĉis siajn terorismajn atakojn elde tiu Soto Cano, kaj ankaŭ siajn morttaĉmentojn kaj ĉiujn siajn specialajn misiojn kiuj konsistis el miloj da murdoj, da truditaj malaperoj, da torturoj, kaj el terorigitaj loĝantaroj en tuta Centrameriko.

La bazo de Soto Cano estas la sidejo de la fortoj de komunaj misioj „bravo (JTF-B)” de Usono konsistanta el soldatoj de la armeo, de la aerarmeo, de la komunaj sekurecfortoj kaj de la unua batalion-regimento 228 de la usona aerarmeo kiu havas proksimume 600 homojn entute kaj 18 batalaviadilojn, inkluzive de helikopteroj UH60 BlackHawk kaj CH47 Shinock. Soto Cano estas ankaŭ la sidejo de la hondura Akademio pri Aviado. Pli ol 650 usonaj kaj honduraj civitanoj vivas konstante interne de la bazo. En 2005, oni ekkonstruis tie loĝejojn por loĝigi la trupon kaj la oficirojn.

La konstitucio de Honduro ne permesas leĝe eksterlandan armean ĉeeston en la lando. Traktato de „interhelpo” inter la du landoj permesas tiun strategian ĉeeston kiel duonkonstanta interkonsento. Tiu traktato realiĝis en 1954 per kontraŭparto de la armea helpo kiun Usono donas al Honduro. Ĉiujare Vaŝingtono donas milionojn da dolaroj de armea kaj ekonomia helpo al tiu lando, la tria plej malriĉa de la kontinento. Tiu traktato retireblas sen antaŭanonco.

La 31-an de majo 2008, la prezidanto Manuel Zelaya anoncis ke Soto Cano (Palmerola) estos uzata por internaciaj komercaj flugoj. La konstruado de la civila flughaveno tie estis financita per la mono de la ALBA.

La komandanto de la aerarmeo de Honduro, la generalo Luis Javier Suazo, studis en 1996 en la fama Lernejo de Ameriko starigita kaj daŭrigata de Usono en Centrameriko. La ĉefo de la ĉefstabo, la generalo Romeo Vasquez, eksigita de la prezidanto la 24-an de junio kaj ĉefa aganto de la ŝtatrenverso, estas ankaŭ „diplomita” de la sama lernejo. Ambaŭ flegas densajn rilatojn kun la usonaj militistoj de Soto Cano.

Kvankam Honduro dependas ekonomie de Usono, la diplomatiaj rilatoj komencis malboniĝi en la lastaj monatoj. La prezidanto Zelaya gratulis Obama-n en novembro pro lia elektovenko kiun li kvalifikis „espero por la tuta mondo”. Sed du monatojn poste, Zelaya sendis al Obama personan leteron en kiu li akuzis Usonon je intervenismo kaj li alvokis denove la registaron respekti la principojn de neenmiksiĝo en la politikon de la aliaj nacioj. Zelaya ankaŭ petis Usonon revizii sian politikon pri migrado kaj vizoj uzatan kiel premon kontraŭ tiuj kiuj havas malsamajn kredojn kaj ideologiojn kiuj tamen prezentas nenian minacon por Usono. Zelaya aldonis eĉ ke la prava batalo kontraŭ la drogokomerco devas ne esti uzata kiel preteksto por trudi intervenismajn politikojn al aliaj landoj. Mallonge poste, Zelaya kun sia kolego Ortega de Nikaragvo bojkotis kunvenon de la Sistemo de Integrado de Centrameriko (SICA), kie la usona vicprezidanto Joe Biden estis atendita.

Vaŝingtono koncedis ke ĝi sciis antaŭe pri la ŝtatrenverso en Honduro de pli ol semajno. En deklaroj al la gazetaro, lastan lundon, du proparolantoj de la ŝtatdepartemento komentis ke ilia ambasadoro kaj skipo de usonaj diplomatoj „estis en konversacioj” kun la precipaj agantoj de la puĉo de monato. Tiuj konversacioj intensiĝis, laŭ ili, dum la lasta semajno ĉar la ambasadoro Hugo Llorens kunvenis trifoje kun la puĉistaj militistoj kaj la civilaj grupoj por serĉi alian eliron el la krizo.

La registaro Obama kondamnis la puĉon sed tre modere, kvalifikante ĝin kiel ago kiu evoluas al ŝtatrenverso sed konfirmante ke leĝe oni ne konsideras ĝin tia. La ambigueco ebligas al Usono konservi la diplomatiajn ligojn kun la fakta registaro, agnoski la puĉistan registaron kaj konservi sian armean kaj ekonomian helpon al la lando. Se ĝi kvalifikus la faktojn kiel ŝtatrenverson, la leĝo de Usono devigus ĝian registaron rompi la diplomatiajn rilatojn kaj suspendi sian helpon.

Ŝajnas evidenta ke Vaŝingtono ne volas riski la fermiĝon de sia bazo de Soto Cano kaj la elpelon de siaj 600 militistoj. Krome, la plimulto de la honduraj armitaj fortoj kiuj partoprenis en la ŝtatrenverso estas aliancanoj kaj gravaj partneroj por la Pentagono. La gadoj de la prezidanto Zelaya por konstrui civilan kaj komercan flughavenon en Soto Cano, permesi tie komercajn internaciajn flugojn, realigitaj kun fondusoj de la ALBA, povas facile interpretiĝi kiel minaco al la estonta usona militista ĉeesto en Honduro. Kune kun multaj aliaj kialoj, tio klarigas la publikan ambiguecon de Obama fronte al la ŝtatrenverso en Honduro.

Eva GOLINGER.

Fonto : telesurtv.net

Traduko al la franca : alfare

(legrandsoir.info),

elfrancigis Vilhelmo Lutermano.