Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La usona ambasadoro en Honduro : elokventaj faktoj
de Jean-Guy ALLARD  
9a julio 2009

Hugo Llorens, la ambasadoro de Usono en Honduro, kiu konfesis esti partopreninta en kunvenoj kie oni diskutis pri la puĉplanoj antaŭ la forrabo de la prezidanto Zelaya, estas kuba usonano elmigrinta al Miamo dum la operacio Peter Pan de la CIA.

Specialisto pri terorismo, li estis la direktoro de la Andaj Aferoj ĉe la Nacia Konsilantaro pri Sekureco en Vaŝingtono kiam okazis la ŝtatrenverso kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez. Dum siaj unuaj jaroj de diplomatia aktiveco, li instaliĝis por la unua fojo en Honduro kiel ekonomia konsilisto, poste pasis al La-Pazo en Bolivio, kun la sama titolo. Li daŭrigis sian vojon, ĉi-foje kiel komerca konsilisto en la Paragvajo de la diktatoreco de Stroesner kaj li aperis poste en Salvadoro kiel kunordiganto pri fidrogo, alia el liaj specialaĵoj.

Farante neatenditan salton al la alia flanko de la planedo, la tre multflanka Llorens iris poste al la Filipinoj kiel simpla konsula oficisto. Siaj aktivecoj ebligis al li tiam lerni ... la tagalogan, la lokan lingvon, kiun li parolas flue.

Revene sur la amerika kontinento, li estis dum tri jaroj ĝenerala konsulo de Usono en Vankuvero, Kanado, kie li dediĉis sin al starigo de stacio nomata multagenteja, kiu kunigis, en la ĉambroj de la konsulejo, reprezentantojn de la FBI, de la Oficejo pri alkoholoj, tabako kaj pafarmiloj, kaj de la donganservo de Usono. Sen forgesi la Sekretan kaj Sekurecan servon de la ŝtatdepartemento. Ĉio ĉi sub la temo de batalo kontraŭ la terorismo kaj la internacia deliktado.

Flanke de Elliot Abrams kaj Otto Reich

La Blanka Domo de Geroge W. Bush rekrutis la lertan Llorens en 2002 kiel direktoron de Andaj Aferoj de la Nacia Konsilantaro pri Sekureco en Vaŝingtono, D.C., kio faras lin la ĉefa konsilisto de la prezidanto pri Venezuelo.

Estas klare ke la ŝtatrenverso de 2002 kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez okazas dum Llorens troviĝas sub la aŭtoritato de la ŝtat-subsekretario pri Hemisferaj Aferoj Otto Reich, kaj de la tre kontestita Elliot Abrams.

Kuba usonanon kiel li, Reich, protektanto de la terorista ĉefo Orlando Bosch, estis dum tri jaroj ambasadoro de Usono en Venezuelo, inter 1986 kaj 1989, kaj asertis koni la terenon.

Elde la ŝtatdepartemento, Reich donis sian tujan apogon al la venezuela Michiletti, Pedro „La Kurta” Carmona, kaj al la puĉistaj militistoj.

Otto Reich, membre de la rondo de la senplumigitaj falkoj de la Blanka Domo, estas daŭre unu el la plej influaj personoj de la mafianaro de Miamo. Lia nomo cirkulas hodiaŭ inter tiuj de la konspirantoj de la puĉista bando de Tegucigalpo.

En julio 2008, Llorens estas nomita ambasadoro en Honduro kie li anstataŭas Charles „Charlie” Ford, persono kiu havis la sendankan taskon, laŭ iniciato de Bush, aranĝi ke la internacia teroristo Posada Carriles povu instaliĝi en Honduro. Zelaya respondis al li ke ne, kategorie, kaj „Charlie” devis informi siajn mastrojn ke ili devas daŭre vivi kun sia tikla persono.

La generalo Vazquez sentis sin jam petata

Post alveno de Llorens en Tegucigalpo, la 12-an de septembro 2008, la prezidanto Zelaya, antaŭ la fakto ke Bolivio ĵus elpelis la reprezentanton de Usono pro liaj agadoj de enmiksiĝo, rifuzis akcepti la agnoskoleteron de la nova ambasadoro kiel signo de solidareco.

Ok tagojn poste, Zelaya akceptis Llorens-on kaj sciigas lin pri la maltrankvilo de sia registaro pri la temo „kio okazas en la plej malriĉa lando de Sudameriko”.

Okazaĵo en tiuj tagoj rimarkindas. La 22-an de septembro, dum montriĝas tiu maltrankvilo de Zelaya, la ĉefo de la kunligita ĉefstabo de la Armitaj Fortoj de Honduro, la generalo Romeo Vásquez, tiu sama puĉist-gvidanto kiu hodiaŭ subtenas Micheletti, deklaras al la loka gazetaro ke ekzistas „personoj interesitaj eksigi la prezidanton Manuel Zelaya.

Tiu faŝista militisto komentas ke la ŝtatestro „alfrontas la kritikojn pri la traktatoj faritaj kun Venezuelo, Bolivio kaj Nikaragvo” kaj ke „oni venigis nin por forpeli la registaron”.

recevoir les lettres de créance du nouvel ambassadeur en signe de solidarité..

„Sed ni estas institucio serioza kaj ni respektas Sinjoron Prezidanto kiel nian ĝeneralan komandanton kaj ni submetas nin al la leĝo”, asertis kun plej serioza tono tiu kiu ordonas hodiaŭ al siaj trupoj pafi sur al la popolo.

La ĵusan 22-an de junio, la taggazeto La Prensa malkaŝis ke la antaŭan nokton okazis kunveno inter la plej influaj politikistoj de la lando, la miltistaj ĉefoj kaj la ambasadoro Llorens, kun la deklarita celo „serĉi eliron el la krizo” ‒ tiu de la popol-konsultado disvolvata de Zelaya.

The New York Times konfirmis poste ke la ŝtat-subsekretario pri Hemisferaj Aferoj Thomas A. Shanon kaj la ambasadoro Llorens, „parolis” kun la superaj oficiroj de la armitaj fortoj kaj la gvidantoj de la opozicio pri „kiel renversi la prezidanton Zelaya, kiel aresti lin kaj kiu povus fari tion”.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)