Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Puĉo en Honduro - Honduro ne estas escepto
de Angel GUERRA CABRERA  
8a julio 2009

La 2-an de julio 2009

de Angel Guerra Cabrera

Ĵurnalisto ĉe la meksika gazeto „La Jornada” (La Taglaboro)

La puĉo kontraŭ la konstitucia pre­zidanto de Honduro, Manuel Zelaya (elpar. Zelaja), ripetas la malamegon de la latinamerikaj oligarĥioj kontraŭ la rajto de la popolo esti aŭskultota kaj rajto aranĝi sian destinon. Tiu pu­ĉo ne estas eksternormaĵo (me­mo­ru 11-04-2002 en Venezuelo kaj la ribel­on por rompi Bolivion) [...] Paroli pri demokratiaj reĝimoj ne estas preziza kie regas la malegaleco, kie la nombro de la malriĉuloj kreska­d­as kaj pli kaj pli pligrandiĝas la abis­mo inter malgranda kaj riĉulega elito - kiu havas la ekonomian kaj politik­an potencon - kaj la plejmulto de la popo­lo

Jes ja ekzistis luktoj de la popoloj por la demokratio kiuj malfermis nov­ajn politikajn spacojn kaj ŝanĝis la re­gionan politikan mapon, kaj ekzistas landoj kie oni luktadas sisteme pere de politikoj de la ŝtato por fermi tiun breĉon kaj favori ke la popolo povu esprimiĝi, partopreni kaj, antaŭ ĉio, influi la publikajn politikojn, kiel en Kubo, Venezuelo, Bolivio kaj Ekvado­ro. Ne estas hazardo ke Zelaya alpro­k­simiĝis al Hugo Chávez, Daniel Orte­ga kaj Fidel kaj Raúl Kastro, kaj favor­is la eniron de Honduro en ALBA-on (Alternativo Bolivara por Ameriko), kiam li ekkonsciis pri la malamo de la loka oligarĥio kaj de la internacia ka­pi­talo kontraŭ liaj prudentaj projektoj por socia justeco kaj partoprenigo.

La politika primitivismo kaj la sen­honteco (forme kaj funde) de la kreola oligarĥio, kiu kutimas estri per basto­n­ado kaj kiu respondecas, sed nur al la Suda Komando de Usono, havas la virton rememorigi al ni la veron pri la maldemokratieco de la superregantaj klasoj, senescepte, sude la la Rivero Bravo. Ne estas io nova ke, kun la pli aŭ malpli granda apo­go de Vaŝingto­no, ili farus brutalaĵojn kontraŭ la po­polo kaj fluigus la sangon kiam ili vi­das provon de socia refor­mo. Finfine, kiu substanca diferenco ekzistas inter la rafinita ĉilia oligarĥio kaj la „bana­n­eca” de Honduro ? Jam resumis tion Rafael Correa (elp. Korrea, prezidanto de Ekvadoro) kiam li nomis „pinochet­ti” la diktatoron altruditan per pafuloj de Tegucigalpo, kiu estas ankaŭ estis nomata „goriletti” (gorilu­lo), unue de Chávez.

La diferenco kun la pasinteco estas la preskaû unuanima internacia rifu­zo al la puĉ­is­t­oj, pro ĝia absurda aga­do kun tono de vodevilo, kiu tre klare estas nedefendebla, sed chefe pro la progreso de la politika konscio de la popoloj kaj de la fort­ri­la­to en la lukto kontraŭ la imperiismo, unue en Latin­ameriko. Malantaŭ tiu ĉi politika realo estas la tiel nomata „caracazo”[1] ; la indiĝena ribelo en Ĉiapo[2] ; la popol­aj insurektoj kontraŭ novliberalisme­m­aj estraroj en Bolivio, Ekvadoro kaj Ar­gen­tino, kaj la paŝoj al kontinenta po­litika unuiĝo, integr­i­ĝo kaj inter­kon­sentado. UNA­SUR, ALBA, CARI­COM kaj la Grupo de Rio estas centr­oj por politika kun­ordigado sen la ĉeesto de Vaŝingtono kiuj sub­stan­c­ig­as la latin­amerikan sendepen­d­ec­on. Ankaŭ in­flu­as en ĉi tiu scenaro la heroa pale­s­ti­na rezista­do kontraŭ la nazi-cionis­mo, la milita katastrofo de Uso­no en Irako kaj Af­ga­nio kaj, tute kla­re, la malvenko de la israela milit­ista­ro pro la patriota rezistado de Lib­ano. La prezidanto Zelaya digne agadas kaj lia internacia protekto kiel hones­ta homo kaj favoranta la malriĉulojn kreskadas samkune kun la rifuzo kon­traŭ la militista bando, gran­daj entre­prenistoj, proprietuloj de la amasko­mu­nikila potenco, deput­it­oj kaj juĝis­t­oj, kiuj aranĝis la puĉon rompante la konstitucion de Honduro. Neniam mi forgesos la sen­hontecon kun kiu, fron­te al la mondo realtempe kaj rekte, ili elkreis malveran leteron kun la rezig­no de la konstitucia prezi­danto.

La nuntempa luktado en Honduro estas por la liberecoj de ĉiuj popoloj de Latinameriko, kaj la hondura popo­lo povas venki kun la gvido de la pre­zidanto Zelaya, sed kondiĉe ke ne es­tu intertraktado kun la puĉistoj, kiuj, male, devas esti juĝotaj pro grava rompo de la konstitucio kaj de la leĝ­oj. Tio kio okazigis la puĉon en Hon­duro estis la luktado de la prezi­d­an­to por ke la popolo estu aŭskultota, kio estas jura kaj politika principo kaj ki­am ĝi ne estas plenumita oni ne pov­as pa­roli pri demokratio.

Fonto : http://www.jornada.unam.mx/2009/07/...

Traduko : LKA, Meksiko (kun ŝanĝoj de MAS -vl)

Notoj

1. Karakazo, provo de puĉo kontraŭ Hugo Chávez dum la 11-a de aprilo 2002.

2. Ĉiapo (originale : Chiapas) estas parto de suda Meksikio.