Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ne facilas la tasko de Obama
de Fidel CASTRO RUZ  
19a junio 2009

Mi memoras ke kiam mi vizitis la Popolan Respublikon Pollando, en la jaroj de Gierek, ili venigis min al Aŭŝvico, la plej fama el la koncentrejoj. Mi povis konstati la hororajn krimojn faritajn de la nazioj kontraŭ judaj infanoj, virinoj kaj maljunuloj. Estis la ideoj de ela libro Mein Kampf [majn kampf] de Adolfo Hitlero aplikitaj tie. Antaŭe ili praktikis ilin dum la invado de la teritorio de la USSR serĉante vivospacon. La registaroj de Londono kaj Parizo en tiuj jaroj instigis la nazian ĉefon kontraŭ la sovetian ŝtaton.

La sovetia armeo liberigis Aŭŝvicon kaj preskaŭ ĉiujn naziajn koncentrejojn, denuncis la faktojn, faris fotojn kaj filmojn kiuj trairis la mondon.

Obama parolis en la koncentrejo Buĥenvaldo, ene de la germana teritorio, en kies liberigo partoprenis avo lia, kiu daŭre vivas kaj akompanis lin dum la memoriga ago.

Lia plej grava aktiveco en Eŭropo estis la partopreno en la 65-a datreveno de la elŝipiĝo de Normandio, kie li faris duan paroladon. Li ege laŭdis Dwight D. Eisenhower, kiu gvidis la elŝipiĝon. Li juĝis juste la kuraĝan rolon de la usonaj soldatoj kiuj batalis en malmultaj kilometroj de marbordo, apogate de la angla kaj usona mararmeoj kaj miloj da aviadiloj kiuj venis ĝenerale el la fabrikoj de Usono. La divizioj de paraŝutistoj ne estis lanĉitaj en la plej ĝustajn poziciojn, kaj pro tio la batalo daŭris sennecese.

La grava parto de la hitlera armeo kaj la plej elektitaj divizioj estis likviditaj de la sovetiaj soldatoj en la rusa fronto post kiam tiuj revigliĝis el la damaĝoj de la komenca bato. La rezistado de Leningrado al longdaŭra sieĝo, la bataloj de la siberiaj divizioj malmultajn kilometrojn antaŭ Moskvo, la bataloj de Stalingrado kaj ĉe Kursko pasos en la historion de la militoj inter la plej grandaj kaj plej decidaj okazaĵoj.

Laŭ tio kio dedukteblas el la parolado de Obama dum tiu memorado, Eŭropo povis esti liberigita de la naziismo danke al la sukcesa elŝipiĝo de Narmandio. Li dediĉis nur 15 vortojn al la rolo de la URSS, apenaŭ 1,2 por ĉiu 2 milionoj da sovetiaj civitanoj kiuj mortis en tiu milito. Li ne estis justa.

Fine de la sanga konflikto, Irano, kiu ludis pro siaj naturriĉaĵoj kaj sia geografia situo gravan rolon en tiu milito, estis transformita de Usono en ties plej fortan kaj plej armitan ĝendarmon en tiu strategia regiono de Azio.

La irana popolo, gvidata de la ajatolo Ruhollah Ĥomejni, kun la senarmaj amasoj pretaj je ĉia ajn ofero, faligis la potencan Ŝahon de Irano. Tio okazis dum la lastaj du jaroj de la registaro de Jimmy Carter, kiu suferis la unuajn sekvojn de la malfeliĉa ekstera politiko de Usono kiu mallongigis lian mandaton kaj favoris la enpotenciĝon de Ronald Reagan.

La Ŝaho mortis en Kairo la 27-an de julio 1980, ĝuste en la urbo kie Obama faris sian paroladon la ĵusan 4-an de junio.

La absurda milito Irako-Irano, kiu komencis en 1980, daŭris 8 jarojn kaj ne estis provokita de Ĥomejni. Reagan tiris el tio ĉian eblan profiton. Unue li vendis armilojn al Irano. Per ili kaj la mono de la drogkomerco li financis la fimiliton kontraŭ Nikaragvo, fajfante pri la dispozicioj de la Kongreso kiu rifuzis al li monon por tia kruela aventuro kiu kostis tiom da vivoj de junaj sandinistoj. Reagan apogis la militon de Irako kontraŭ Irano.

La registaro de Usono permesis la liveradon de krudmaterialoj, de teĥnologio kaj de gasoj por la ĥemia milito kontraŭ Irano, kiu pereigis dekmilojn da soldatoj de tiu lando ; la civila loĝantaro estis severe tuŝita, usonaj entreprenoj kunlaboris en la produktado de ĥemiaj armiloj. La satelitoj, aliflanke, liveris al ĝi informadon necesan por la ter-operacioj ; 600 mil irananoj kaj 400 mil irakanoj mortis en tiu milito, centoj da miliardoj da dolaroj elspeziĝis por la du grandaj petrolproduktantoj antaŭ ol ambaŭ partoj akceptis la pacprojekton ellaboritan de la Unuiĝintaj Nacioj.

Ne estas tasko facila por prezidanto de Usono fari paroladon en la islama universitato Al-Azhar de Kairo. Nek espereblas ke ĝi vekos multan entuziasmon inter irananoj kaj araboj.

La 14-an de junio 2009, 16:36 h

Fidel CASTRO RUZ.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el "Granma", reta versio