Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La irana popolo esprimiĝas ("Washington Post")
de Ken BALLEN   Patrick DOHERTY  
18a junio 2009

18-a de junio 2009 (de Grand Soir)

La rezulto de la elektoj en Irano estas eble la reflekto de la volo de la irana popolo. Multaj fakuloj asertas ke la amplekso de la venko de la ĝisnuna prezidanto Maĥmud Aĥmadineĵad, estas rezulto de elekta fraûdo aû de manipulado, sed nia enketo pri la irana publika opinio, farita en la tuta lando tri semajnojn antaû la elekto montris ke Aĥmadineĵad superis per 2 kontraû 1 - pli ol montriĝis en la rezulto de la elektoj de lasta vendredo.

Dum la okcidentaj komunikiloj signis el Teherano, en la tagoj antaû la elekto, ondon da entuziasmo favora al Mir Hossein Musavi, ĉefa kontraûulo de Aĥmadineĵad, nia scienca enketo farita en la 30 provincoj de la lando montris netan antaûecon por Aĥmadineĵad.

Sendependaj kaj ne cenuzuritaj naciskalaj enketoj maloftas en Irano. Ĝenerale la antaûelektaj enketoj estas farataj aû kontrolataj de la registaro kaj estas konate ne indaj je konfido. Kontraste, la enketo farita de nia NRO de la 11-a ĝis la 20-a de majo estis la tria de serio farita dum la lastaj du jaroj. Kondukata telefone el najbara lando, la surloka laboro estis farata en lingvo farsia de enketinstituto kies laboro en la regiono por ABC News kaj la BBC ricevis premion Emmy Award. Nia enketo estis financata de la Rockefeller Brothers Fund.

La amplekso de la subteno al Aĥmadineĵad estis perceptebla en nia antaûelekta enketo. Ekzemple, dum la kampanjo, Musavi emfazis siajn azerajn devenojn, do de la dua etna grupo en Irano post la persoj, por akiri la subtenon de la azeraj elektantoj. Tamen, nia enketo montris ke la azeroj preferas Aĥmadineĵad al Musavi, per 2 kontraû 1.

Multaj komentoj prezentis la iranan junularon kaj la interret-uzantojn kiel partizanojn de la ŝanĝo en tiu elekto. Sed nia enketo montris ke nur triono de la irananoj havas aliron al interreto kaj ke la aĝgrupo de 18-24 estis la grupo plej favora al Aĥmadineĵad inter ĉiuj aĝgrupoj de la loĝantaro.

Laû nia enketo, la solaj demografiaj grupoj favoraj al Musavi aû dividitaj inter li kaj Aĥmadineĵad estis la studentoj kaj diplomitoj kaj tiuj irananoj kiuj havas la plej altajn enspeznivelojn. Dum nia enketo estis farata, preskaû triono de la irananoj deklaris sin nedecidintaj. Tamen la nombroj akiritaj de nia enketo reflektas la rezultojn anoncitajn de la institucioj kaj ŝajnas indiki ke ne ekzistis grandskala fraûdo.

Iuj povus kontraûdiri al ni ke la deklarita subteno al Aĥmadineĵad kiun ni trovis estis nur la rezulto de la reteniĝemo de la enketatoj respondi honeste. Sed la integreco de niaj rezultoj estas konfirmita de la politike riskaj respondoj kiujn la sondatoj ja volis doni al ni. Ekzemple, preskaû kvari irananoj el kvin - inkluzive de plimulto de partizanoj de Aĥmadineĵad - deklaris ke ili deziras ŝanĝon de la politika sistemo kiu ebligus al ili elekti la Plej Superan Gvidanton, kiu nun ne estas elektata per universala voĉdonado. Same, la irananoj deklaris ke liberaj elektoj kaj gazetara libereco estas iliaj ĉefaj antaûrangecoj por ilia registaro, praktike en egaleco kun la nacia ekonomio. Oni ne povas diri ke tiuj respondoj estas „politike ĝustaj” laûte kaj publike eldireblaj en socio larĝe aûtoritateca.

Fakte, kaj tio konfirmiĝis per la tri enketoj faritaj en tiuj ĉi lastaj jaroj, pli ol 70 elcentoj de la irananoj esprimis sian subtenon al totala libereco de aliro al la armilinspektistoj kaj al la garantio de Irano ne disvolvos atomarmilojn, interŝanĝe kun eksterlandaj helpo kaj investoj. Kaj 77 elcentoj de la irananoj deklaras sin favoraj al normaligo de la rilatoj kun Usono, alia rezulto konfirmita de niaj antaûaj enketoj. La irananoj konsideras sian subtenon al pli demokratia sistemo kaj al normaligo de la rilatoj kun Usono kongruebla kun sia subteno al Aĥmadineĵad. Ili ne vidass ke li sekvas akran linion, sed konsideras lin pli ĝuste kiel la plej bonan intertraktanton, la homon en la plej bona situacio por atingi favorajn kondiĉojn - ne kiel ia persa versio de Nixon kiu irus Ĉinion.

La akuzoj je fraûdo kaj manipulado povas nur izoli Iranon iom pli kaj verŝajne fortigi ĝian militemon kaj nefleksiĝemon al la ekstera mondo. Antaû ol landoj, inkluzive de Usono, tiru hastajn konkludojn el la prezidantelektoj en Irano, kun la gravaj konsekvencoj kiujn tio povus kaûzi, ili prefere uzu sendependan informon. La fakto estas ke la irana popolo eble simple nur decidis reelekti la prezidanton Aĥmadineĵad.

La 15-an de junio 2009

Ken BALLEN kaj Patrick DOHERTY.

Ken Ballen estas prezidanto de „Terror Free Tomorrow : The Center for Public Opinion”, neprofitcela instituto kiu esploras sintenojn rilate ekstremismo. Patrick Doherty estas vicdirektoro de la Usona Strategi-Programo ĉe la New America Foundation. La enketo de la grupo 11-a ĝis 20-a de majo konsistis el 1.001 intervjuoj tra Irano kaj havis erarmarĝenon de 3,1 elcentaj punktoj.

Elfrancigis Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el „Grand Soir” - http://www.legrandsoir.info -, kie ĝi estis tradukita al la franca el la angla originalo : http://www.washingtonpost.com/wp-dy...