Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Obama en Kairo : vivi por vidi
de Jorge GÓMEZ BARATA  
18a junio 2009

Jen vidpunkto el Meksikio pri la "fenomeno Obama".

Aparte la malsamecojn ankaŭ en la maniero en kiuj diversaj politikaj fortoj agas, la falo de Sovetunio estis katastrofo por la maldekstro kiel la enpotenciĝo de Barack Obama povus esti tia por la dekstro. La parolado de la nuna usona prezidanto en Kairo memorigis min pri la „Atlantika Ĉarto” de Roosevelt kaj instigis min spekuladi pri la demando ĉu Obama, anstataŭ esti noviganto, estas pli ĝuste restaŭranto. En ambaŭ kazoj temas pri politikaj platformoj per kiuj ili, unu kaj la alia, alfrontas esceptajn konjunkturojn, ne per histeriaj paliativoj, kiel faris Bush rilate la 11-an de septembro, sed per koheraj strategioj.

Envere la internacia profilo de la nuna registaro ne devus tiom surprizi. La malnormalo estis la antaŭa devio kiun la usona ekstera politiko eksperimentis post la morto de Franklin D. Roosevelt, procezo ligita kun la Malvarma Milito kaj kiu daŭris de Truman ĝis Bush.

La Granda Depresio de la 1930-aj jaroj samtempis kun la prezidantiĝo de Roosevelt en 1933, funkcio kiun li konservis ĝis 1945. Ne nur per la disponoj de la New Deal kaj la laboremo de la usona popolo, sed ankaŭ pro la eŭropa rearmado, kun la industria renaskiĝo, la kreado de dungoj kaj la altiĝo de la vivnivelo en la Malnova Kontinento, Usono superis la krizon.

Roosevelt, kontraŭulo al la nazia faŝismo, manovris por organizi grandskalan helpon por Anglio kaj Sovetunio, kaj tagon post la atako al Pearl Harbor li ekmilitis kontraŭ Japanio kaj Germanio. Kvin monatojn antaŭe, en aŭgusto 1941, en kunveno kun Churchill, li proponis la Atlantikan Ĉarton, al kiu poste aliĝis Sovetio.

Por la unua kaj sola fojo, antaŭ ol eniri militon kiu daŭris kvar kromajn jarojn kaj kostis la vivon al proksimume kvindek milionoj da homoj, pluraj ŝtatistoj interkonsentis ne por distribui la predon de siaj venkoj, sed por ne fari tion kiel okazis post la Unua Mondmilito.

Laŭ la Atlantika Ĉarto, la aliancanoj ne strebis al teritoriaj konkeroj, respektis la rajton de ĉiuj popoloj elekti sian formon de regado kaj promesis respekti la landlimojn. En tiu promeso estis rekonata la rajto de la venkintoj kaj venkitoj aliri la naturriĉaĵojn de la tero, ŝirmata la internacia kunlaborado, rekonata la rajto je libero de la maroj kaj proponita la malarmado kiel celo.

En alia epoko kaj en aliaj kuntekstoj, kun aliaj internaciaj agantoj kaj meze de la ekonomia kaj politika katastrofo estigita de la registaro Bush kaj lia katastrofa respondo al la okazaĵoj de la 11-a de septembro, Obama deklaris siajn intencojn apliki korekton de la usona ekstera politiko, kies konturoj estis skizitaj en sia parolado en la universitato Al-Azhar en Kairo, komentata favore, interalie de Fidel Castro[Vd Fidel Castro : La parolado de Obama en Kairo -vl]].

Estas klare ke la celoj de la Atlantika Ĉarto ne estis komplete atingitaj, kaj oni povas ankaŭ diri ke post la morto de Roosevelt, kun la Malvarma Milito, la divido de Germanio, la modifado de la landlimoj en Orienta Eŭropo, la provoj rekonkeri Hindoĉinion kaj Koreujon, inter aliaj okazaĵoj, tiu deklaro estis perfidita ; tamen pere de la Unuiĝintaj Nacioj ĝia spirito kontribuis eviti novan militon.

Nenio certigas ke Obama povas atingi la proponojn esprimitajn en Egiptujo. Fronte al li leviĝas la potenca usona reakcio, la kontraŭstaro de la monda dekstro kaj eĉ la nekompreno de la maldekstro. Povas esti ke, kiel mi aŭdis diri, Obama estas cinikulo aŭ farsisto kiu provas trompi la homaron. Neniu el tiaj argumentoj validas por rifuzi liajn celojn.

Tiuj, kiuj kun ni kredas en la forto de la ideoj, kiujn ni ĉiutage nutras, salutas ilin kiam ili estas progresemaj aŭ ĝustaj kaj ni deziras ke ili realiĝu. Se Obama fiaskas, fiaskas kun li la progresemaj fortoj.

Nenia dubo. Temas pri turniĝo tiom neatendita kiom la falo de Sovetunio kaj pri politika konjunkturo kiun neniu imagis kaj kiun iuj ne povas digesti.

Jorge GÓMEZ BARATA.

NOTOJ

1. Vd Fidel Castro : La parolado de Obama en Kairo -vl

Elhispanigis Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) de Jorge Gómez Barata : Obama en El Cairo : vivir para ver..., Por Esto !, 14-a de junio 2009.