Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La parolado de Obama en Kairo
de Fidel CASTRO RUZ  
17a junio 2009

Jen kiel Fidel Castro prezentas kaj komentas la paroladon de Obana.

Ĵaŭdon, la 4-an de junio, Obama faris en la Islama Universitato Al-Azhar, en Kairo, paroladon de speciala intereso por tiuj de ni kiuj sekvas proksime liajn politikajn agojn, pro la grandega povo de la superpotenco kiun li gvidas. Mi uzos liajn proprajn vortojn por indiki tion kio, laŭ mi, estis la bazaj ideoj esprimitaj de li, [...]. Ni devas ne nur scii ke li parolis, sed ankaŭ pri kio li parolis. „Ni kunvenas en momento de streĉo inter Usono kaj islamanoj tra la mondo ...”

„La rilato inter islamo kaj Okcidento inkludas jarcentojn de kunekzistado kaj kunlaborado, sed ankaŭ konfliktojn kaj religiajn militojn.”

„... la koloniismo neis al multaj islamanoj rajtojn kaj ŝancojn, ... la Malvarma Milito uzis ofte la landojn kun islama plimulto kiel agentojn, sen konsideri iliajn proprajn aspirojn.”

„Perfortaj ekstremistoj ekspluatis tiujn streĉojn ...”

„... ili igis kelkajn homojn en mia lando konsideri la islamon neeviteble malamika ne nur al Usono kaj la landoj de la Okcidento, sed ankaŭ al la homrajtoj.”

„Mi venis ĉi tien por serĉi novan komencon por Usono kaj islamanoj tra la mondo, kiu baziĝu sur reciprokaj interesoj kaj la reciproka respekto ...”

„... ili parte samas kaj havas komunajn principojn, principojn de justeco, progreso, tolero kaj respekto al la digno de ĉiuj homaj estuloj.”

„Neniu parolado por si povas ĉesigi jarojn da malkonfido, mi nek povas en la tempo kiun mi havas respondi ĉiujn kompleksajn demandojn kiuj venigis nin ĝis ĉi tien.”

„Kiel diras al ni la Sankta Korano, « konsideru Dion kaj diru ĉiam la veron.”

„Mi estas kristano, sed mia patro apartenis al familio en Kenjo kiu inkludis diversajn generaciojn de islamanoj. Kiel knabo mi pasigis plurajn jarojn en Indonezio kaj aŭdis la vokon de la azaan ĉe la matena kaj la vespera krepusko. Kiel junulo mi laboris en komunumoj de Ĉikago kie multaj renkontis dignon kaj pacon en sia islama religio.”

„Estis la islamo - en lokoj kiel la Universitato Al-Azhar - kiu levis la torĉon de lernado dum multaj jarcentoj kaj preparis la vojon por la Renaskiĝo kaj Klereco en Eŭropo.”

„... ekde nia fondiĝo, la usonaj islamanoj riĉigis Usonon.”

„Ili batalis en niaj militoj, laboris por la registaro, defendis la civilajn rajtojn ...”

„... estas parto de mia respondeco kiel prezidanto de Usono batali kontraŭ la negativaj kliŝoj de islamo kie ajn ili aperas.”

„... Usono ne estas la kruda kliŝo de imperio kiu interesiĝas nur pri si mem.”

„La revo pri ŝancoj por ĉiuj ne realiĝis por ĉiu en Usono ...”

„Vortoj solaj ne povas kontentigi la necesojn de niaj popoloj.”

„Kiam nova gripo infektas homan estulon, ni estas ĉiuj en danĝero.”

„Kiam nacio akiras atomarmilojn, la risko de atomatako altiĝas por ĉiuj nacioj.”

„... kiu ajn reĝimo en la mondo, kiu levas nacion aŭ homan grupon super alia, nepre fiaskos.”

„En Ankaro mi igis klara ke Usono ne estas kaj neniam estos en milito kontraŭ la islamo.”

„... ni rifuzas la samon kiun rifuzas la homoj de ĉiuj kredoj : murdon de senkulpaj viroj, virinoj kaj infanoj.”

„... ekzistas iuj kiuj pridemandas aŭ pravigas la eventojn de la 11-a de septembro.”

„La viktimoj estis senkulpaj viroj, virinoj kaj infanoj de Usono ...”

„... estu klare : ni ne volas restigi niajn trupojn en Afganio. Ni ne volas havi militbazojn tie. Estas dolore por Usono perdi niajn junulojn. Daŭrigi tiun konflikton havas tre altan politikan kaj ekonomian koston. Ni ĝoje hejmenigus ĉiun el niaj trupoj se ni havus la certecon ke ne estas perfortaj ekstremistoj en Afganio kaj Pakistano deciditaj murdi ĉiujn usonanojn kiujn ili povas.”

„La Sankta Korano instruas ke kiu mortigas senkulpulon, mortigas la tutan homaron ; kaj kiu savas homon, tiu savas la tutan homaron.”

„Alie ol Afganio, ni elektis militi en Irako, kaj tio kaŭzis fortajn disopiniojn en mia lando kaj tra la mondo.”

„... mi kredas ankaŭ ke la okazaĵoj en Irako memorigis al Usono pri la neceso uzi diplomation kaj konstrui internacian interkonsenton por solvi niajn problemojn kiam ajn eblas.”

„Hodiaŭ Usono havas duoblan respondecon : helpi Irakon forĝi pli bonan estonton kaj lasi Irakon en la manoj de la irakanoj.”

„Mi diris klare al la iraka popolo ke ni ne volas militbazojn kaj ni ne volas neniun parton de ĝia teritorio nek de ĝiaj naturriĉaĵoj.”

„La suvereneco de Irako estas tute via. Pro tio mi ordonis la revenon de niaj batalbrigadoj por la venonta aŭgusto.”

„... de niaj bataltrupoj de la irakaj urboj por julio kaj retiri niajn trupojn el Irako por 2012.”

„La 11-a de septembro estis grandega traŭmato por nia lando.”

„... en kelkaj kazoj ĝi igis nin agi kontraŭ niaj idealoj.”

„Mi senambigue malpermesis la uzon de torturo por Usono kaj ordonis la fermon de la malliberejo en la golfo de Guantanamo por komenco de la venonta jaro.”

„... Usono defendos sin, respektante la suverenecon de la nacioj kaj la regon de la leĝo.”

„La dua grava fonto de streĉo pri kiu ni devas diskuti estas la situacio inter israelanoj, palestinanoj kaj la araba mondo.”

„La densaj rilatoj de Usono kun Israelo estas bone konataj. Tiu ligo estas nerompebla.”

„Aliflanke, estas ankaŭ ne neebla ke la palestina popolo - islamanoj kaj kristanoj - suferis ankaŭ en la batalo por patrujo. Dum pli ol sesdek jaroj ili suferis la doloron de delokiĝo.”

„Multaj atendas, en tendaroj por rifuĝintoj en Cisjordanio, Gazo kaj najbaraj landoj, vivon de paco kaj sekureco kiun ili neniam havis.”

„... ne restu ajna dubo : la situacio por la palestina popolo estas netolerebla. Usono ne turnos la dorson al la pravaj aspiroj de la palestinanoj je digno, ŝancoj kaj propra ŝtato.”

„... du popoloj kun pravaj aspiroj, ĉiu kun dolora historio kiu malfaciligas atingi interkonsenton.”

„Estas facile fingromontri, por la palestinanoj montri la delokiĝon kaŭzitan de la fondiĝo de Israelo, kaj por la israelanoj la konstantan malamikecon kaj la atakojn dum sia tuta historio ene kaj ekstere de ĝiaj limoj.”

„... se ni vidas tiun konflikton nur per unu flanko aŭ de la alia, tiam ni ne povas vidi la veron.”

„... la sola solvo estas ke la aspiroj de ambaŭ flankoj realiĝu per du ŝtatoj, en kiuj israelanoj kaj palestinanoj havu pacon kaj sekurecon.”

„Dum jarcentoj, nigruloj en Usono suferis la batojn de vipo kiel sklavoj kaj la humiligon de rasdisigo. Sed ne per perforto ili akiris plenajn kaj samajn rajtojn.”

„Hamas devas ĉesigi la perforton, agnoski faritajn interkonsentojn kaj agnoski la rajton de Israelo ekzisti.”

„... la israelanoj devas agnoski, same kiel ne eblas nei la ekzistorajton de Israelo, ankaŭ ne eblas nei tiun de Palestino. Usono ne akceptas la legitimecon de pli da israelaj kolonioj.”

„Tia konstruado rompas antaŭajn interkonsentojn kaj subfosas la klopodojn por atingi pacon. Venis la tempo por haltigi tiujn konstruadojn.”

„Israelo devas ankaŭ plenumi siajn devojn zorgi ke la palestinanoj povu vivi kaj labori kaj disvolvi sian socion.”

„La progreso de la ĉiutaga vivo de la palestina popolo devas esti parto de la vojo al paco, kaj Israelo devas fari konkretajn paŝojn por ebligi tiun progreson.”

„La araba-israela konflikto devas jam ne esti uzata por deturni la loĝantojn de la arabaj landoj de aliaj problemoj.”

„La tria streĉofonto estas nia komuna intereso pri la rajtoj kaj respondecoj de la landoj rilate al atomarmiloj.”

„Meze de la Malvarma Milito, Usono ludis rolon en la faligo de irana registaro demokratie elektita.”

„Ekde la Islama Revolucio, Irano ludis rolon en forkondukoj kaj perfortaĵoj kontraŭ usonaj militistoj kaj civiluloj.”

„Anstataŭ resti kaptitaj en la pasinteco, mi klarigis al la gvidantoj kaj al la popolo de Irano ke mia lando pretas lasi tion malantaŭ ni. La nuna demando ne estas kion Irano kontraŭas, sed ja kiun estonton forĝi.”

„Estos malfacile superi jardekojn da malfido, sed ni antaŭeniru kuraĝe, rekte kaj konvinke. Estas multaj temoj por diskuti inter niaj du landoj, kaj ni pretas iri antaŭen sen antaŭkondiĉoj, bazite sur reciproka respekto.”

„Mi komprenas ke iuj protestas ke kelkaj landoj havas armilojn kiujn aliaj ne havas. Neniu nacio sola devas decidi kiuj nacioj havu atomarmilojn. Pro tio mi firme reasertis la promeson de Usono strebi al mondo en kiu neniu nacio havu atomarmilojn.”

„... ĉiu nacio - inkluzive Irano - devas havi la rajton uzi pacan atomenergion se ĝi plenumas siajn respondecojn konforme al la Traktato pri Atoma NeDisvastigo.”

En tiuj tri unuaj temoj de lia parolado troviĝas la baza celo de lia vojaĝo al tiu Islama Universitato de Egiptujo. Oni ne povas kulpigi la novan prezidanton de Usono pri la situacio kreita en la Meza Oriento. Evidentas ke li deziras trovi eliron el la kolosa implikaĵo kreita de liaj antaŭuloj kaj de la propra evoluo de la eventoj dum la lastaj 100 jaroj.

Eble eĉ Obama mem ne povis imagi, kiam li laboris en nigrulaj komunumoj de Ĉikago, ke la teruraj efektoj de financkrizo aldoniĝos al la faktoroj kiuj ebligis lian elekton kiel prezidanto en socio forte rasista.

Li transprenas la taskon en momento escepte komplika de sia lando kaj de la mondo. Li provas solvi problemojn kiujn li konsideras eble pli facilaj ol ili reale estas. Jarcentoj da kolonia kaj kapitalisma ekspluatado kondukis al mondo kie manpleno da landoj superevoluintaj kaj riĉaj kunekzistas kun alia senmezure malriĉa kiu liveras krudmaterialojn kaj laborfortojn. Se aldoniĝas Ĉinio kaj Barato, du vere sojlaj nacioj, la batalo pro naturriĉaĵoj kaj merkatoj konsistigas situacion komplete novan sur la planedo kie la [problemo de la] homa transvivado mem estas solvenda.

La afrika radiko de Obama, lia humila deveno kaj lia impresa supreniro vekas esperojn en multaj homoj kiuj, kiel ŝiprompuloj, serĉas savringojn meze de la ventego.

Estas ĝusta lia aserto ke „ĉia ajn reĝimo en la mondo kiu levas nacion aŭ homan grupon super alia, nepre fiaskos” ; aŭ kiam li esprimas ke „homo de ĉiuj kredoj rifuzas murdon de senkulpaj viroj, virinoj kaj infanoj” aŭ deklaras antaŭ la mondo sian kontraŭon al torturo. Ĝenerale pluraj liaj indikitaj eldiroj estas teorie ĝustaj ; li klare perceptas la neceson ke ĉiuj landoj, ja ĉiuj sen ajna escepto, rezignu pri atomarmiloj. Konataj kaj influaj eminentuloj de Usono vidas en ili grandan danĝeron, en la mezuro laŭ kiu la teĥnologio kaj la sciencoj ĝeneraligas la aliron al radiaktiva materialo kaj al la metodoj uzi ĝin, eĉ en malgrandaj kvantoj.

Estas tamen tro frue por juĝi pri la grado de decidemo realigi la ideojn kiujn li eldiras, kaj ĝis kiu punkto li estas decidita subteni, ekzemple, la proponon serĉi interkonsenton de paco sur justaj bazoj, kun garantioj por ĉiuj ŝtatoj en la Meza Oriento.

La plej granda malfacilo de la nuna prezidanto konsistas en tio ke la principoj kiujn li predikas estas en kontraŭdiro kun la politiko kiun la superpotenco sekvis dum proksimume sep jardekoj, ekde kiam la lastaj bataloj de la Dua Mondmilito ĉesis, en aŭgusto 1945. Mi ne konsideras en tiu ĉi momento la agresan kaj ekspansiisman politikon kiun ĝi aplikis al la popoloj de Latinameriko kaj aparte al Kubo, kiam ĝis estis ankoraŭ tute ne estis la plej potenca nacio de la mondo.

Ĉiu unuopa el la normoj kiujn predikis Obama en Kairo estas en kontraŭdiro kun la intervenoj kaj la militoj faritaj de Usono. La unua de ili estis la fama Malvarma Milito, kiun li menciis en sia parolado, lanĉita de la registaro de lia lando. La ideologiaj diferencoj kun la USSR ne pravigis la malamikecon kontraŭ tiu ŝtato, kiu oferis pli ol 25 milionojn da vivoj al la batalo kontraŭ la naziismo. Obama ne memorigus en tiuj ĉi tagoj la 65-an datrevenon de la elŝipiĝo de Normandio kaj la liberigo de Eŭropo sen la sango de la milionoj da soldatoj kiuj mortis batalante kontraŭ la elitaj trupoj de la naziismo. Tiuj kiuj liberigis la supervivantojn de la fama koncentrejo de Aŭŝvico estis la soldatoj de la sovetia armeo. La mondo ne sciis kio [tie] estis okazanta, malgraŭ ke ne malmultaj en la oficialaj rondoj de la Okcidento konis la faktojn. Tiel, kiel milionoj da judaj infanoj, virinoj kaj maljunuloj estis abomeninde murditaj, milionoj da rusaj infanoj, virinoj kaj maljunuloj perdis la vivon kiel sekvo de la brutala nazia invado kiu serĉis vivospacon. La Okcidento faris koncedojn al Hitlero kaj konspiris por lanĉi lin, kaj fine lanĉis, por okupi kaj kolonii slavan teritorion. En la Dua Mondmilito la sovetianoj estis aliancanoj de Usono kaj ne ĝiaj malamikoj.

Sur Hiroŝimo kaj Nagasako, du sendefendaj urboj, ĝi lanĉis kaj elprovis la efikojn de du atombomboj. Tiuj, kiuj pereis tie, estis plejmulte japanaj virinoj kaj maljunuloj.

Se oni analizas la militojn instigitajn, apogatajn aŭ gvidatajn de Usono en Ĉinio, Koreujo, Vjetnamujo, Laoso, Kampuĉeo, inter la milionoj da homoj kiuj mortis, multaj estis infanoj, virinoj kaj maljunuloj.

La koloniaj militoj de Francujo kaj Portugalujo post la Dua Mondmilito havis la apogon de Usono ; la [ŝtatrenverso]j kaj la intervenoj en Centrameriko, Panamo, Domingo, Granado, Ĉilio, Paragvajo, Urugvajo, Peruo kaj Argentino estis ĉiuj instigitaj kaj apogataj de Usono.

Israelo ne estis atompotenco. La kreado de ŝtato en teritorio kie la judoj estis elpelitaj de la Roma Imperio antaŭ 2 mil jaroj, estis apogata bonvole de la URSS kaj multaj aliaj landoj en la mondo. Ĉe la triumfo de la Kuba Revolucio ni havis rilatojn kun tiu ŝtato dum pli ol jardeko, ĝis kiam ĝiaj konkermilitoj kontraŭ la palestinanoj kaj aliaj arabaj popoloj kondukis nin al ilia rompo. La totala respekto al la judaj kulto kaj religia agado daŭris sen ajna interrompo.

Usono neniam oponis la konkeron de arabaj teritorioj fare de Israelo, nek protestis kontraŭ la teroristaj metodoj uzataj kontraŭ la palestinanoj. Male, ĝi kreis tie atompotencon, unu el la plej evoluintaj de la mondo, en plena koro de la araba kaj islama teritorio, kreante en la Meza Oriento unu el la plej danĝeraj punktoj de la planedo.

La superpotenco uzis Israelon ankaŭ por liveri atomarmilojn al la armeo de la rasdisigo en Sud-Afriko, por uzi ilin kontraŭ la kubaj trupoj kiuj kune kun angolaj kaj namibiaj fortoj defendis la Popolrespublikon Angolo. Tio estas sufiĉe lastatempaj faktoj kiujn la nuna prezidanto de Usono tutcerte konas. Do, ni ne estas malproksimaj de la agresemo kaj la danĝero kiujn signifas por la paco la israela atompotencialo.

Post la tri komencaj punktoj, Obama en sia parolado en Kairo dediĉas sin filozofii kaj instrui pri la eksterlanda politiko de Usono :

„La kvara temo kiun mi deziras pritrakti estas la demokratio”, diris li.

„... permesu al mi esti klara : neniu nacio povas nek rajtas trudi regadsistemon al iu nacio.”

„Usono ne pretendas scii kio estas pli bona por ĉiuj, tiel kiel ni ne pretendus determini la rezulton de pacaj elektoj.”

„Sed mi ja havas neŝanceleblan konvinkon ke ĉiuj homoj aspiras certajn aferojn : la eblecon esprimi sin libere kaj havi voĉon kaj voĉdonon pri la formo de regado ; la konfidon en jurŝtato kaj senpartieco de la jursistemo ...”

„Tiuj estas ne nur usonaj idoj, ili estas homrajtoj, kaj pro tio ni apogas ilin ĉiuflanke.”

„La kvina temo kiun ni devas alfronti esta la religia libereco.”

„La islamo havas fieran tradicion de toleremo ... Mi vidis tion propraokule kiel infano en Indonezio, kie piaj kristanoj praktikis sian religion libere en lando plejmulte islama.”

„Inter kelkaj islamanoj ekzistas zorgiga tendenco mezuri la proprajn kredojn laŭ la rifuzo de la aliaj.”

„... gravas ke la landoj de Okcidento evitu malhelpi ke la islamaj civitanoj povu praktiki sian religion kiel ŝajnas bone al ili, ekzemple, diktante kian vestaĵon la islamaj virinoj devas uzi. Ni ne povas kaŝi la malamikecon al ia ajn religio kun la preteksto de liberalismo.”

„Mi rifuzas la vidpunkton de kelkaj homoj en Okcidento ke la virino kiu decidas kovri siajn harojn estas, iel, malpli egala, sed mi ja kredas ke al virino al kiu oni neas edukadon oni neas egalecon. Kaj ne estas hazardo ke la landoj kie la virinoj disponas pri bona edukado havas sufiĉe pli da probabloj esti prosperaj.”

„... la batalo por egaleco de la virinoj daŭras en multaj aspektoj de la usona vivo, kaj en landoj tra la mondo.”

„Niaj filinoj povas kontribui al la socio tiom kiom niaj filoj, kaj nia komuna prospero povas progresi se ni ebligas al la tuta homaro - viroj kaj virinoj - atingi sian kompletan potencialon.”

„Interreto kaj televido povas alporti konojn kaj informon, sed ankaŭ agresan sekson kaj malracian perforton. La komerco povas alporti novan riĉaĵon kaj ŝancojn, sed ankaŭ egajn transformojn kaj ŝanĝojn por la komunumoj.”

„... ni investu en la instruado per interreto por instruistoj kaj infanoj de la tuta mondo, kaj ni kreu novan reton de Interreto, tiel ke adoleskanto en Kansaso povu komuniki tuj kun adoleskanto en Kairo.”

„... ni havas la respondecon unuiĝi profite al la mondo kiun ni deziras realigi : mondo kie la ekstremistoj jam ne minacas niajn popolojn kaj la usonaj soldatoj povu iri hejmen ; mondo kie same israelanoj kiel palestinanoj havu sekurecon en propra ŝtato, kaj la atomenergio uziĝu por pacaj celoj ...”

„Tio estas la mondo kiun ni deziras. Sed ni povas atingi ĝin nur komune.”

„Pli facilas komenci militojn ol fini ilin.”

„Trakti la aliajn kiel oni deziras esti traktata.”

„Ni havas la povon krei la mondon kiun ni deziras, sed nur se ni havas la kuraĝon krei novan komencon, tenante en la menso tion kio estas skribita.”

„La Sankta Korano diras al ni, « Ho homaro ! Ni kreis vin viroj kaj virinoj, kaj grupigis vin en nacioj kaj triboj tiel ke vi povas konu unu la alian ».”

„La Talmudo diras al ni : « La tuta Torao havas la celon antaŭenigi la pacon ».”

„La Sankta Biblio diras al ni : « Benitaj estas tiuj kiuj antaŭenigas la pacon ; ili nomiĝos filoj de Dio ».”

„La popoloj de la mondo povas vivi komune en paco.”

Kiel oni povas aprezi, komencante la kvaran temon de sia parolado en la Universitato de Al-Azhar, Obama iras en kontraŭdiron. Post komenci siajn vortoj per aforismo, kiel li kutimas, asertante ke „... neniu nacio povas nek rajtas trudi regsistemon al nacio”, principo prenita el la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj [1] kiel fundamenta elemento de la internacia juro, kaj li tuj kontraŭdiras sin en kredkonfeso kiu transformas Usonon en plej superan juĝiston pri demokratiaj valoroj kaj homrajtoj.

Poste li aludas temojn en rilato al ekonomia disvolvado kaj ŝancegaleco. Li faras promesojn al la araba mondo ; signas avantaĝojn kaj kontraŭdirojn. Ĝi ŝajnas vera kampanjo de publikaj rilatoj de Usono kun la islamaj landoj, kiu ĉiuokaze estas pli bona ol minaci bombi kaj detrui ilin.

Fine de la parolado estas sufiĉe da miksaĵo de temoj.

Se konsideri la longecon de la parolado, sen uzi paperon, la nombro da eraroj estas nenia kompare kun lia antaŭulo, kiu eraris en ĉiu paragrafo. Li havas grandan komunikkapablon.

Mi kutimas observi kun intereso la historiajn, politikaj kaj religiajn ceremoniojn.

Tiu de la Universitato de Al-Azhar ŝajnis al mi malreala kadro. Eble eĉ ne la Papo Benedikto la 16-a eldirintus pli ekumenajn frazojn ol tiujn de Obama. Mi imagis por sekundo kiel pia kredanto islama, katolika, kristana aŭ juda, aŭ de ajna alia religio, aŭskultas la prezidanton en la vasta salonego de la Universitato de Al-Azhar. En certa momento li ne scius ĉu li troviĝas en katolika katedralo, en reformisma kristana, en islama aŭ en juda preĝejo.

Li foriris frue al Germanio. Dum tri tagoj li vojaĝis tra punktoj de politika signifo. Li partoprenis kaj parolis en ĉiuj memorigaĵoj. Li vizitis muzeojn, akceptis la familion kaj vespermanĝis en famaj restoracioj. Li posedas impresan laborkapablon. Pasos tempo kaj oni ne vidos saman okazon.

Fidel CASTRO RUZ.

NOTOJ

1. Vd en Esperanto la unuan tekston en la libro :

Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Hom­rajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kul­turaj Rajtoj, Internacia Traktatoj pri la Civilaj kaj Politi­kaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mort­pu­no, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj - Tekstoj Esperantigitaj de Vilhelmo Luterma­no, 2009, 230 paĝoj. -vl

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el Granma, 8-a de junio 2009