Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
En Miamo, Rodolfo Frómeta rakontas malkaŝe siajn terorrevojn
de Jean-Guy ALLARD  
13a junio 2009

MIAMO estas unu el la malmultaj urboj de la mondo, kie la vizitanto povas observi fasadojn de lokaj komercistoj kie grupoj deklaras ke ili dediĉas sin al renverso de eksterlanda registaro.

Jen kion rakontis la usona ĵurnalisto Tracey Eaton, antaŭ kelkaj tagoj, raportante sur sia blogo Along the Malecon, ke la kubdevena teroristo Rodolfo Frómeta, ĉefo de la kvazaŭarmea grupo Comandos F-4, rakontis al li kiel li preparas perfortaĵojn kontraŭ Kubo.

Frómeta ne estas ia ajn deliktulo. En la proceso de la Kvin kubanoj, en 2001, li konfesis tutan serion da kontraŭleĝaj agoj kiujn li organizis kontraŭ la insulo.

En 1981, kiam li apartenis al Alpha 66, li estis sendita al la Insulo por realigi plurajn krimaĵojn kiel ekzemple venendifekti brutaron, bruligi rikoltojn kaj detrui citroplantejojn. Li estis kaptita de la kubaj instancoj kaj kondamnita je dek jaroj da malliberejo.

En 1994, revene al Miamo, li estis denove arestita kun ses pliaj individuoj, ĉi-foje en la Meksika Golfo, fare de patrolo de la usona marbord-gvardio. En la ŝipeto, en kiu li troviĝis, oni malkovris 50 armilojn, 26.000 kartoĉojn kaj plurmilojn da dolaroj.

En junio de la sama jaro, Rodolfo Frómeta estis ree arestita, kun alia terorista veterano de Alpha 66, Fausto Marimon, kiam ili aĉetis kontraŭaeran raketon Stinger, tri kontraŭtankajn raketojn M-72, eksplodaĵojn C-4 kaj granatlanĉilon.

Jen sufiĉa arsenalo por kaŭzi grandajn damaĝojn en atakoj en Kubo aŭ en aliaj landoj. Ŝajnas ke la vendisto estis duobla agento de la federacia polico, tiel ke Frómeta kaj lia komplico retroviĝis antaŭ tribunalo.

En aprilo 2001 li provis ree enpenetri kuban teritorion por tie atenci kontraŭ turismaj kaj industriaj instalaĵoj.

Laŭ bildoj elsenditaj de usonaj televidstacioj, la membroj de la Comandos F-4 ricevas trejnadon en milittendaro proksimume 100 kilometrojn norde de Miamo.

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, la teroristo ripetis plurfoje kaj pruvis ke li flegas kontaktojn kun la teroristaj elementoj de venezuela deveno.

En decembro 2007, la sama teroristo asertis, dum duhora interparolado ĉe Radio Mambí, ke li disponas pri trejnbazo en Salvadoro.

La lokaloj de la Comandos F-4 en la West Flagler Street ne estas la solaj en Miamo. Alia terorista grupo kun vasta pasinteco de krimaĵoj havas tute oficiale sian sidejon en la strato Eight Street SW kaj ĝuas totalan senpunecon ...

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)