Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Fidel, Obama kaj ni
de Jorge GÓMEZ BARATA  
12a junio 2009

Jen teksto kiu esprimas la reagojn de kubaj revoluciuloj al la "fenomeno Obama". Vd ankaŭ la analizon de Serge Halimi (direktoro de la "DIPLO"), en http://eo.mondediplo.com.

Kvankam ĝi ne renkontas spacon en la nacia gazetaro, en la kuba socio ekzistas intensa interŝanĝo de ideoj pri la nuna politika konjunkturo stampita de la usona prezidanteco de Barack Obama, pro la percepto kiun la publika opinio havas pri tiu fenomeno kaj pro la juĝoj esprimitaj de Fidel Castro en diversaj artikoloj, speciale en lia plej ĵusa Pripensado titolita „La parolado de Obama en Kairo” [1].

Ĉeesti la momenton en kiu Fidel Castro, kreitaĵo antaŭdestinita kontraŭbatali la imperiismon, dediĉas tempon por ekzameni el pozitiva vidpunkto la agadon de usona prezidanto, estas io senprecedenca. La risko estas ke tiuj kiuj sekvas lin ne komprenas lin aŭ interpretas lin erare.

Sub gvidado de Fidel kaj de lia registaro, laŭlonge de kvindek jaroj formiĝis en Kubo pensoskolo kies kerno estas aktiva kontraŭimperiismo kaj kies adeptoj alprenas la instruojn kaj stilon de la komandanto, kvankam ili ne havas lian geniecon kaj lian kapablon legi la realon kaj agi konsekvence.

En Fidel, en perfektaj dozoj, kombiniĝas firmeco kaj fleksiĝemo, talento kaj decidemo, ĉio ĉi kronita de intelekta kaj politika honesteco ĉiel pruvita. Protektata de kiraso de senriproĉa kaj konsekvenca revolucia kaj kontraŭimperiisma agado, la Komandanto permesas al si luksojn kiujn aliaj aktivuloj ne havas, interalie elmontri sen antaŭjuĝo, kun objektiveco kaj senpasie la kuntekston de senprecedenca politika fenomeno kies nombro estas Barack Obama.

Edukitaj en la instruo ke „La imperiismon oni ne povas fidi eĉ peceton” kaj ke „Kiuj kredas je la bona volo de la imperiismo, ne supervivos sian eraron”, la kubaj partianoj, precipe la plej maljunaj, firmaj kaj konsekvencaj, havas problemon akcepti ke ekzistas usona prezidanto kiu agas kun bona volo kaj al kiu oni povas almenaŭ koncedi la dubon.

Neniu dubas pri la klarvido de Fidel, pri lia kapablo orientiĝi en plej komplikaj politikaj situacioj nek kuraĝas kontraŭdiri lin. Neniu kredas ke li povas trompiĝi kaj tiuj, kiuj ja kredas tion, pretas sekvi lin en la eraro. Tamen, tiuj konvinkoj ne solvas la kontraŭdiron.

La kubaj revoluciuloj havas plenplene da kialoj por profunde malami la usonan imperiismon kiun ili kontraŭbatalas de kvindek jaroj kaj de kiu ili ricevis nur batojn kaj ofendojn, jen sento kiun ili esprimas per rifuzo de ĝiaj simboloj, ĉefe de ĝiaj proparolantoj, el kiuj neniu estas pli elstara ol la prezidanto de Usono.

Tamen, pro la noveco de la fenomeno kaj pro ĝia graveco por Usono, por Kubo kaj por la mondo, Fidel, per sia metoda kaj preciza stilo, ekzamenis lin tra la kribrilo de sia vasta politika kulturo, kiun nenia alia ŝtatestro akumulis, kaj per sia fajna instinkto.

Sekvante paŝon post paŝo, minuton post minuto, vorton post vorto kaj geston post gesto la antaŭan kaj la nunan agadon de la nova usona prezidanto, kun la kutimaj klarvido kaj honesteco, Fidel elmontras siajn vidpunktojn, ne por montri ke li estas ĝisdata nek por pruvi siajn sciojn, sed por orienti la aktivulojn kaj kadrulojn de la Revolucio.

Ĉi-nokte kaj ĉi-matene, kiam mi vizitis aŭ telefonalvokis homojn kiujn mi konas kaj kies percepton de tiuj fenomenoj mi bezonis por verki tiujn ĉi notojn, iu el ili diris al mi : „Ĝis nun, tio de Obma estas nur vortoj ...”

En la bona momento ! Li donis al mi la okazon diri al li : „Kiom mi scias, ĉiuj politikaj programoj, ĉiuj doktrinoj kaj ĉiuj grandaj faroj komencis per esti ideoj kaj vortoj. Neniu komencis iam ajn konstrui domon per la tegmento, kaj malmultas la gvidantoj kiuj, kiel Fidel, vidis siajn vortojn, siajn projektojn kaj siajn idealojn transformitaj en realojn kiuj esprimiĝas je la skalo de tuta nacio, de popolo kaj de historia epoko”.

„Ni donu al li tempon, diris li post momento, eble Obama atingos nenion aŭ li ne atingos ĉion kion li proponas”.

„Nek Jesuo Kristo, emfazis iu alia, mezureblus per tia mezuro. Ankaŭ li ne sukcesis ĉion kion li proponis. Por fari la bonon necesas ke oni unue volu ĝin. La cetero apartenas al la cirkonstancoj.”.

La tasko estis plenumita, estis malfrue kaj ni adiaŭis kun la konvinko ke, kio ajn okazu, temas pri aliaj spertoj kaj aliaj bataloj farendaj kun la sama konvinko kaj, por pli da trankvilo, kun la sama ĉefo ĉe la timono.

Jorge GÓMEZ BARATA.

NOTO

1. Vd Fidel Castro : La parolado de Obama en Kairo.. -vl

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) el : Jorge Gómez Barata : Fidel, Obama y nosotros, Por Esto !, 2009-06-12.