Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Tragedio en Peruo
de Alfredo GARCÍA  
12a junio 2009

La traktato pri liberkomerco (TLK) inter Peruo kaj Usono eksplodis en la vizaĝon de la perua prezidanto Alan García. Socia konflikto de la indiĝenaj komunumoj en Bagua kaj Corral Quemado en la amazona regiono kaŭzis la morton de 24 policistoj kaj 10 indiĝenoj.

La komunumoj protestis kontraŭ leĝo kiun ili konsideras atenca al siaj rajtoj je komunuma proprieto en la arbaro kaj kiu, laŭ tio kion ili denuncis, entenas la proponon vendi iliajn teritoriojn al la transnaciaj konzernoj. Ili postulis samtempe de la registaro ke ĝi nuligu la Leĝan Dekreton 1090, kiu estas parto de la interkonsentoj antaŭaj al la subskribo de la TLK kun la EU, valida ekde junio 2008.

La tragika evento devigis al urĝa kunveno de la Perua Kongreso, kies deputitoj de la Naciisma Partio gvidataj de Ollanta Humala, provis sensukcese debati pri nuligo de la dekreto ĉar tiu estis aprobita sen konsulti la indiĝenajn komunumojn. [1]

Fine la deputitoj aprobis, per apenaŭa plimulto, suspendi sen tempolimo la aplikadon de la Leĝaj Dekretoj pri la Leĝo pri Arbaro kaj Arbara Bestaro, ĝis kiam oni atingos interkonsenton kun la indiĝenaj komunumoj.

La disputata dekreto estas ekzemplo de la „virtoj” de la reprezenta demokratio. Tra intertraktadoj kiuj ignoris la popolan konsultadon, la Perua Kongreso aprobis en decembro 2007 peton de la prezidanto García leĝdoni pri temoj ligitaj kun implementado de la Interkonsento pri Komerca Subteno (Acuerdo de promoción comercial) de TLK kun Usono. Per tiu truko la Kongreso cedis siajn konstituciajn prerogativojn por ke la registaro proponu leĝojn kiujn ĝi poste aprobis.

La dekreto rifuzita de la indiĝenaj komunumoj disponas ke pri mastrumado kaj administrado de la riĉofontoj de la arbaroj estu taskitaj la ŝtata arbara instanco kaj la regionaj registaroj, kiuj rajtas zonigi ilin por ilia ekspluatado. Tamen ĝi ne klarigas kiel oni faru limojn inter la ŝtata tero kaj tiu de la indiĝena teritorio. Per transdono al la entreprenoj rajtojn de mina, petrola aŭ arbara esplorado kaj ekspluatado, la dekreto ne garantias respekton al la komunumaj teroj. Ankaŭ ne ekzistas leĝa vojo por solvi konflikton kiu povas aperi inter la rajto je indiĝena proprieto kaj la rajto de la ŝtato reguligi la ekonomian agadon.

Tiuj juraj truoj pravigas la timojn de la indiĝenaj komunumoj kiuj laŭ la perua leĝaro povas esti proprietuloj de la grundo kaj la tero kiun ili priloĝas, sed ne de la subgrundo kiam ekzistas ekspluateblaj riĉofontoj.

La perua prezidanto siavice reagis al la tragedio kvazaŭ la Peruo de hodiaŭ estus la sama kiel tiu kiun li regis inter 1985 kaj 1990. Lia unua reago estis akuzi krude la bolivian prezidanton Evo Morales je influo al la indiĝena protesto, per solidarecmesaĝo kiun la bolivia prezidanto sendis al la partoprenantoj de la 4-a Kontinenta Pintkunveno de Indiĝenaj Popoloj kaj Naciecoj, okazinta kelkajn tagojn antaŭe en la urbo Puno, ĉe la landlimo kun Bolivio.

Dum sia unua mandato, García famiĝis pro dronigi la landon en la plej akran ekonomian krizon de ĝia historio, kresko de perforto kaj subpremo, kaj ĝeneraliĝinta registara korupto. Li estis akuzita je multspecaj kaj gravaj koruptaferoj, sed la denuncoj malaperis en arĥivon danke al la plimulto de la partio APRA en la Kongreso. En la voĉdonadoj de 2006, García ricevis, en la dua baloto, iomete pli da voĉoj ol lia defianto kaj naciisma gvidanto Ollanta Humala.

Alfredo GARCÍA.

NOTOJ

Pri la rajtoj de la indiĝenaj komunumoj vd „Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj” en la ĵus aperinta libro, en Esperanto : Unuiĝintaj Nacioj : Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Hom­rajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kul­turaj Rajtoj, Internacia Traktatoj pri la Civilaj kaj Politi­kaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mort­pu­no, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj - Tekstoj Esperantigitaj de Vilhelmo Luterma­no, 2009, ISBN 978-2-9529537-9-5, prezo 18,00 €.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) de Alfredo García : Tragedia en Perú, Por Esto !, 12-a de junio 2009