Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado, en la Eŭropa Parlamento, pri la Lisbona Traktato
de Tobias PFLÜGER  
11a junio 2009

Eŭropa Parlamento, la 7-an de majo 2009

Tobias Pflüger, nome de la frakcio GUE/NGL.

Sinjoro Prezidanto ! La paroladoj montras, ke la Lisbona Traktato estas vidata evidente ne racie, sed emocie. Kial oni ne atendas la novan parlamenton kaj diskutigos tiam la novan parlamenton kaj atendas ĉu la Lisbona Traktato entute venos ? Ne, ĉi tie estas iuj kiuj estas komplete fiksitaj je tiu traktato kaj ĉiam denove volas klarigi al ni la supozitajn avantaĝojn.

Burkhard Hirsch, la malnovliberalulo, formulis tion tre bele. Li diris : „Oni ĉesu konsideri la irlandanojn kiel pluvtrempitajn ŝafistojn, kiuj kiel solaj eŭropanoj ne kapablis kompreni la benojn de la Lisbona Traktato. La referendumoj ankaŭ aliie rezultus negativaj, ĉar oni nek povas nek devus akiri la konsenton de elektantoj al traktato kiun eĉ bonvolema leganto jam ne povas kompreni...”

La Lisbona Traktato ĝuste ne reguligas la rilaton de la EU-institucioj inter si, ne, la Lisbona Traktato fiksas politikajn decidojn. Kaj tio estas io centra. Jen kelkaj el tiuj enhavoj : Tiel ekzemple en tiu Lisbona Traktato en artikolo 43 alineo 1 oni fiksas decidon pri batal-operaciojn de la Eŭropa Unio. Ekzistas armea solidarecklaŭzo en la artikolo 222 alineo 1a, kie tekstas „ĉiuj disponeblaj rimedoj” estas mobilizendaj „por forturni teroristajn minacojn en la suvereneca regiono de membroŝtatoj”. Per tio la Eŭropa Unio fariĝas militalianco, kaj ekzistas eĉ la ebleco de interna milita operacio. Tiel, ankaŭ en la artikolo 43 alineo 1 temas pri la „subteno por triaj landoj ĉe kontraŭbatalo de terorismo en iliaj suverena teritorio”.

Ekzistas tuta vico da reguladoj tiukampe, ekzistas la „Konstanta Strukturita Kunlaborado”, kiu ebligas armean Kern-Eŭropon, estas por la NATO rolo en tiu traktato, kaj „la membroŝtatoj devontigas sin laŭpaŝe plibonigi siajn militajn kapablojn”. Estontece - se tiu traktato alvenos, kion mi ne esperas - ekzistos impeto-fonduso (artikolo 41) : La EU-buĝeto uzeblus ankaŭ por militaferoj. Jen pri la kampo de ekstera kaj armea politiko.

Por la kampo de ekonomia politiko la ekonomia logiko de la Lisbona Traktato estas precize la ekonomia logiko kiu kondukis al la ekonomia krizo : „malfermita merkatekonomio kun libera konkurado”. Ĝuste tion oni hodiaŭ neniam plu formulus tiel.

Mi havas la impreson ke la homoj - precipe el la tiel nomata EU-elito, kiuj volas tiun ĉi traktaton, vivas envere en la pasinteco. La kondiĉoj tre fundamente ŝanĝiĝis. Tio, kion ni bezonas, estas nova traktato por nova tempo. Irlando decidis. La referendumo estis klare decidita. Estis Ne kaj per tio, tiu ĉi traktato estas morta. Nun oni subite voĉdonu duan fojon ! Kiu dirus en Francio, kiam s-ro Sarkozy estis elektita, oni nun simple voĉdonu duan fojon, ĉar la s-ro prezidanto ne plaĉas al oni ? Mi diru tute klare : Ekzistas bonaj kialoj kontraŭ tiu traktato, kiuj estas pure racioj, kaj pro tio oni restu ĉe tio kion oni formulis en Irlando, nome : Ne signifas Ne. Tio signifas, ke la Lisbona Traktato estas morta, kaj mi ne komprenas kial ni diskutas ĝin hodiaŭ en tiu ĉi kunteksto.

Ene de tiu ĉi Lisbona Traktato ekzistas potenco-deŝovo direkte al la grandaj membroŝtatoj. Mi diru tute klare : Ni kiel geinternaciistoj defendas la eŭropan ideon kontraŭ tiuj kiuj volas igi la Eŭropan Union milita potenco kaj pura ekonomia alianco. Ni bezonas alian traktaton ol tiun Lisbon-traktaton, kaj tio signifas traktaton kiu estu fakte orientita al paco, kaj ne traktaton kiel tiun ĉi, kiu estas en sia kerno armea traktato !

Multan dankon !

—  Kontakto :

Judith Demba Fernandez Rios

Verbindungsbüro Tobias Pflüger, MdEP im Deutschen Bundestag

Unter den Linden 50

10117 Berlino

tel. : 030/22771407

fakse : 030/2277 6819

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano Monda Asembleo Socia (MAS)