Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La dosiero de Posada : inter la plej skandalaj de Usono ...
de Jean-Guy ALLARD  
11a junio 2009

... asertas Peter Kornbluh, la ĉefa analizisto de la Arĥivoj pri Nacia Sekureco de la Universitato George Washington

La mastrumado de la dosiero de la teroristo Luis Posada Carriles estas „inter la plej skandalaj iam ajn aperintaj en Usono”, asertas Kornbluh, ĉefa analizisto de la arĥivoj pri nacia sekureco de la Universitato George Washington, dum vizito en Havano.

En intervjuo kun Granma International, Kornbluh memorigis kiel „Posada, individuo kiu estas sur la listo de la dek plej aktivaj teroristoj de la du lastaj generacioj” havas nun la rajton loĝi en Usono, „sen ia ajn konsekvenco, kvankam li estas internacia fuĝulo en afero kiu implikas la detruon de flugmaŝino plena de civiluloj en 1976”.

Kiam ili arestis Posada-n, „mi levis mian glason”

„La tagon kiam oni arestis Posada-n en Usono, mi levis mian glason por saluti la justecon”, memoras Kornbluh. „Jes, mi kredas ke ni vidos lin malantaŭ la kradoj, jen kie li devas esti”, li ankoraŭ aldonis.

Dum la proceso kiu devas komenci en aŭgusto - sed kiu, koncedas li, povuus komenci „pli malfrue en tiu ĉi aŭtuno” - la publika ministrejo devos „prezenti pruvojn kiuj montras ke liii estis implikita en serio da atencoj en hoteloj kaj diskotekoj de Kubo en 1997 kiuj kaŭzis la morton de Fabio di Celmo kaj vundojn ĉe dek ceteraj personoj”.

Tio faros, asertas Kornbluh, „ke renoviĝos la atento pri li, pri lia longa rilato kun la usonaj informservoj kaj kun la ekstremdekstraj, perfortaj kubanoj kiuj vivas en Miamo kaj en Nov-Ĵerseo - el kiuj certaj donis al li monon por realigi tiun faron”.

Kiam oni diras al li ke oni sentas lin optimisma pri la dosiero Posada, li respondas : „Oni kromnomis min Petro la pesimisto. Sed mi estas optimisma pri tio kio okazos nun en tiu afero. Ni vidos. Mi kredas ke ekzistas, en la usona registaro, homoj kiuj volas serioze kulpigi Posada-n kun akuzoj pri terorismo rilate la atencojn en la hoteloj”.

Frankenstein kreita de la CIA

La usona gazetaro bone konas Posada-n, kredas Kornbluh. „Ili legis la dokumentojn kiujn mi publikigis, ili scias ke la usonaj informservoj identigis lin, lin kaj Orlando Bosch, kiel la kulpulojn de eksplodigo de tuta flugo de adoleskantoj kaj de junuloj kiuj ne meritis morti”.

„Estas do ne multe da simpatio por li kaj mi kredas ke li havos pli da komunikila kovrado... aparte pri la atencoj en la hoteloj.” Demandite pri la komplezema konduto de la komunikiloj de Miamo, li respondas : „La gazetaro de Miamo estos devigita labori pri la temo. Sed lasu min diri al vi ke Usono estas multe pli granda ol Miamo. Se vi akiras spacon en la New York Times, ĉiuj estas informitaj”.

Revene al la temo Posada, li indikas : „Kvankam li havas siajn partizanojn, plejparte maljunajn kaj kadukajn, kaj kelkajn de ili tre riĉajn, li ne havas popolan apogon en Miamo. Li devas pagi la hororajn krimojn kiujn li faris”.

Kornbluh difinas Posada-n kiel „Frankenstein kreitan de la Centra Inform-Agentejo de Usono en la 1960-aj jaroj kaj trejnita pri uzado de ekspodaĵoj kaj poste pagata de la sama CIA por trejni aliajn pri uzado de perforto, sabotado kaj mortigo”. Li aldonas : „Mi sentas min persone ofendita, insultita de la rolo de mia registaro en la kreado de monstro kiu konvertiĝis en tre aktivan internacian teroriston”.

Kornbluh substrekas la gravecon de la vasta kolektaĵo de malsekretigitaj dokumentoj kiujn li kunmetis sur la retpaĝo de sia institucio (www.nsarchive.org). Oni montras tie, kiel la federaciaj agentejoj de Usono sciis de monatoj ke kub-usonaj teroristoj planis la atencon kontraŭ la kuba aviadilo en 1976.

Oni tiel malkovras ke apenaŭ semajnon antaŭ la krima sabotado, la CIA akiris protokolon de kunlaboranto kiu estis aŭdinta Posada-n, dum kunveno de kontraŭrevoluciuloj, diri ke „ni frapos kuban aviadilon” kaj ke „Orlando havas la detalojn”.

La usona esploristo konkludas : „Restas multaj dokumentoj akirendaj kaj enketoj farendaj ... kaj ni estas senŝancelaj por fari tion”.

Peter Kornbluh estas aŭtoro de pluraj libroj, inter aliaj : Cuban Missile Crisis, 1962 : A National Security Archive Documents Reader kaj Bay of Pigs Declassified : The Secret CIA Report on the Invasion of Cuba. Li aperigis ankaŭ, en 2003 : Pinochet File : A Declassified Dossier on Atrocity and Accountability, proklamita Libro de la Jaro fare de Los Angeles Times.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)