Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Teroristoj en la kongreso de Usono - La listoj de la Federacia Komisiono pri Elektoj (FEC) parolas
de Jean-Guy ALLARD  
4a junio 2009

Almenaû dek-du monprovizantoj de la plej aktiva premgrupo de Vaŝingtono, koncerne oponon al normaligo de la rilatoj kun Kubo, partoprenis en - aû estis ligitaj kun - terorismaj kaj kvazaûarmeaj agadoj de la kubusona mafio de Miamo.

Analizo de la listo de donacintoj de la Komitato de Politika Agado (PAC) „Demokratio Usono-Kubo”, konata en Vaŝingtono pro sia premgrupa agado kaj granda monprovizanto por la elektokampanjoj de la kongresanoj de ambaû partioj, montras ke pluraj el ili kunlaboris kun agadoj kiuj, en ĉiu alia lando de la mondo, estus kvalifikitaj kiel terorismaj kaj tribunale punataj.

Feliciano Foyo, Horacio García kaj Alberto Hernández, tri eksdirektoroj de la Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF), kiujn la konata kubdevena teroristo Luis Posada Carriles publike nomis kiel la precipaj „financistoj” de liaj krimaj aktivecoj, aperas en la listo de donacintoj de la kontraûkuba PAC, publikigita de la Federacia Komisiono de Elektantoj (FEC) en sia retejo.

La FEC estas federacia ento taskita mastrumi kaj apliki la leĝon pri la financado de elektokampanjoj kaj pri la deveno de monsumoj por la kandidatoj al la Ĉambro de Reprezentantoj, la Senato, la prezidanteco kaj la vicprezidanteco de Usono.

La „doktoro” Hernández, kuracisto kaj instiganto al teroro

Nur la terorista kariero de la kuracisto Alberto Hernández Sarduy povus jam plenigi plurajn paĝojn. Diligenta kunlaboranto de la CIA, Hernández kolektis, kune kun la fundinto de la KUNF, Jorge Más Canosa kaj kromaj gvidaj kapoj de la terorista mafio de Miamo, la 200.000 dolarojn por subaĉeti la tri venezuelajn juĝistojn kiuj „reviziis” la dosieron de Orlando Bosch, malgraû la amplekso de liaj krimoj sur la teritorio de Usono mem. Li partoprenis ankaû aktive en la eskapo de Posada Carriles el lia malliberejo de Venezuelo por lia reintegriĝo en la operaciojn de la CIA.

Kiel vicprezidanto de la KUNF, Hernández estis la unua respondeculo de la organizaĵo en Centrameriko pri terorista infrastrukturo mastrumata de Posada, kiu emfazas liajn „meritojn” en sia libro „Los caminos del guerrero”.

En majo 2007, José Antonio Llama, alie „Toñín”, eksdirektoro de la KUNF, malkaŝis kiel, kun la aliaj membroj de la hierarĥio de tiu organizaĵo, li kreis kvazaûarmean grupon por fari agojn de malstabiligo en Kubo kaj elimini la prezidanton Fidel Castro.

Inter la multaj membroj de la grupo, Llama identigis Foyo kaj García, same kiel Elpidio Núñez Ojeda. Aliaj fontoj nomis Diego R. Suárez, kiu, tute kiel la jam cititaj individuoj, forlasis la Fondaĵon en 2001 por fondi la tiel nomatan Konsilantaron por la Libereco de Kubo (KLK, en la angla CLC), kie li okupas gvidan postenon.

Núñez estas proprietulo de Northwestern Meat, kiu faras viandkomercon en Miamo, kiun li fondis en la 1960-aj jaroj danke al monsumoj de la CIA.

La kvazaûarmea komitato de la KUNF taskis sin en 1997 ordoni, financi kaj orienti la terorisman kampanjon kiun tiam faris Posada Carriles en Kubo, kun dungosoldatoj de Centrameriko, kiu kaûzis la morton de la juna itala-kanada turisto Fabio Di Celmo.

La 11-an de aûgusto 1997, Núñez, Suárez, García, Foyo kaj Hernández subskribis kun siaj komplicoj la Deklaron de la Fondaĵo apoge al tiu atenco-serio. Ili konfirmas tie seke ke ĉiuj rimedoj, kiom ajn perfortaj, estas allaseblaj por ŝanĝo de registaro en Kubo. La dokumento estis subskribita ankaû de Orlando Bosch, la terorista ĉefo de Miamo.

Núñez kaj Suárez estas hodiaû du el la precipaj ĉefoj de la KLK. Ili kontribuis ambaû plurfoje [per monsumoj] al la kontraûkuba PAC kiu faras en la Kongreso viglajn atak-kampanjojn kontraû la Insulo.

Felipe Valls, konata en la 1970-aj jaroj pro siaj agadoj de fidrog-komercisto, partoprenis ankaû en la kvazaûarmea Komitato de la KUNF. Valls troviĝas hodiaû sur tiu listo de donacintoj de la misnomita PAC.

Ĉiuj konfesintaj partizanoj de uzado de teroro

Inter la plej influaj membroj de la Konsilantaro de direktoroj de tiu premgrupo troviĝas la entreprenistoj Remedios „Reme” Díaz-Oliver kaj Ricardo Mayo Álvarez, du kromaj direktoroj de la CLC.

Díaz-Oliver famas pro esti elfraûdinta el la federacia buĝeto plurajn milionojn. Liaj politikaj kontaktoj sur plej alta nivelo savis lin lastminute kontraû longa restado en malliberejo. Mayo, siavice, estas prezidanto de Doral Pharmamedics, firme konektita kun la malavarecoj de Medicaid.

Ambaû estas konfesintaj partizanoj de uzado de teroro kontraû Kubo.

La Komitato de Politika Agado Demokratio Usono-Kubo naskiĝis oficiale la 22-an de decembro 2003, dum bankedo en la hotelo Biltmore de Miamo, kun la partopreno de Mel Martínez, de la frateto Jeb Bush, tiam guberniestro de Florido, de Adolfo Franco, vicadministranto por Latinameriko kaj Karibio de la Agentejo por Internacia Disvolvado de Usono (USAID) ; kaj la respublikanaj kongresanoj kun batistana pasinteco Ileana Ros-Lehtinen, Lincoln Díaz-Balart kaj Mario Díaz-Balart.

La proparolanto kaj ĉefa premgrupisto de la PAC en Vaŝingtono estas la eksadvokato de la finanzministrejo Mauricio Claver-Carone. Tiu kubdevena usonano gvidas samtempe la organizaĵon Defendantoj de la Demokratio en Kubo ( Cuba Democracy Advocates Inc.), kreitan en 2004 de la Ford-koncesiulo de Hialeah, Gus Machado, kaj la eksreĝo de Pizza de Madrid, Leopoldo Fernández Pujals Machado, estas la enskribita kasisto de la PAC ekde ties starigo.

Sinjorino Sixto kontribuis lastminute

Kvankam forte ligita al la KLK, la PAC akceptas aliajn elementojn de la mafianaro de Miamo, interalie direktorojn de fasadaj organizaĵoj de la CIA ligitaj kun la USAID. Tio estas la kazo de Sylvia Iriondo, de M.A.R. por Cuba, kaj Frank Calzón, de la Center for a Free Cuba (CFC).

S-ino Iriondo, kiu ricevas de jaroj subvenciojn de la Ŝtatdepartemento (ministrejo pri eksterlandaj aferoj) tra la USAID, kunlaboras regule, kune kun la „Ĉino” Aquit, dokumentita troristo, kun la usonaj sekretaj servoj en operacioj de propagando kiuj kondukas lin al Eûropo kaj garantias lian prosperon.

Caluzón siaflanke, eksteroristo de la grupo Abdala, estis implikita en skandalo de monŝtelo n 2007, kiam kontrolproceduro malkaŝis ke lia dekstra brako, Felipe Sixto, enpoŝigis duonan milionon da dolaroj pagitaj al la CFC fare de la USAID.

Nekredebla sed vera : la informoj publikigitaj de la FEC malkaŝas ke la edzino de Sixto, Laura, identigita kiel „dommastrino” loĝanta en 9624 Brigadoon Place, Urbana, Maryland, kontribuis al la PAC ... ĝuste semajnon antaû ol ŝia edzo, kiu estis subite demisiiĝinta de la CFC, estis nomumita nenio malpli ol speciala konsilisto de George W. Bush. Sixto estis poste kondamnita je 30 monatoj da malliberejo, 10.000 dolaroj da monpuno kaj tri jaroj da kondiĉa libereco.

Aliaj eminentuloj donacintoj

Jen alia surprizo kiun donas la listo de la FEC : sinjorino Jaime Suchlicki, loĝanta en Coconut Grove, edzino de Jaime Suchlicki, respektinda direktoro de la Instituto de Kubaj kaj Kub-usonaj Studoj, ankaû kontribuis al la fonduso dediĉita financi la malamikecon kontraû Kubo. Suchlicki, eksanalizisto de la CIA, en 2002 enpoŝigis ĉekon de 1.045.000 dolaroj, unua pago de subvencio de la USAID, elmetita de Adolfo Franco pretekste de studaĵo pri la tielnomata transigo en Kubo.

La kub-usona sukermagnato Alfonso Fanjul, proprietulo de la Florida Crystals, de West Palm Beach, montris ankaû sian malavarecon al la PAC. La Fanjul-anoj apartenas al hispandevena familio kies akcioj estis ŝtatigitaj en Kubo fare de la Revolucio. Ili estis denuncitaj pro la sklavigaj labormetodojn kiujn ili aplikas hodiaû per ekspluatado de haitiaj infanoj.

Sergio Pino, mastro de la Century Homebuilders de Miamo, kubdevena, implikita en skandalo kaj federacia enketo pri korupto, donis ankaû ĉekojn al Gus Machado. Inter la donacantoj de la PAC aperas ankaû eksmembroj de la Federacia Administracio (usona registaro) kaj eksaj altrangaj funkciuloj de la registaro de Usono, kiel Roger Noriega, eksa subsekretario de eksteraj rilatoj, de la advokatejo Tew Cardenas, Otto Reich, ankaû subsekretario de eksterlandaj aferoj pri Hemisferiaj Aferoj kaj Ana Carbonell, nostalgiulino de la terorista grupo La Rosa Blanca kaj dekstra brako de la kongresano Lincoln Díaz-Balart.

Ĉiuj patronis iel aû alie perfortaĵojn kontraû Kubo. Nome Reich, kiu estis ambasadoro en Karakaso, apogis la liberigon de Orlando Bosch kaj lian eventualan revenon al Usono, kiel li helpis akiri la pardonon por Luis Posada Carriles en Panamo, en 2004.

Komence de 2009, teroristaj elementoj de Miamo, inter kiuj Posada, okazigis en tiu urbo asembleon kiu kunigis partizanojn de teroro kontraû Kubo. La evento estis kunvokita de Angel De Fana Serrano, kiu partoprenis en 1997, sur la venezuela insulo Margarita, en komploto inspirita de Posada por murdi la kuban prezidanton Fidel Castro dum la iber-amerika pintkunveno.

Angel De Fana estas kroma nomo kiun oni trovas sur la listo de la FEC. Ekde sia estiĝo, la PAC enkasigis pli ol milionon da dolaroj destinitaj al politikaj kontribuaĵoj al centoj da kandidatoj por la Kongreso.

La kontraûkuba komitato, vera bando de deliktuloj pri teroro, kontribuis formi la usonan politikon kontraû Kubo per manovroj malantaû la kulisoj en la Kapitolo, destinitaj kontraûagi ĉian iniciaton direkte al normaligo de la rilatoj kun la Insulo, spite al la volo esprimita de vasta plimulto da civitanoj de tiu lando kaj de ĉiuj nacioj de Latinameriko.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)