Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Fiaskinta ŝtatrenverso - La okazintaĵoj sur la Placo de la Ĉiela Paco 20 jarojn poste
de Domenico LOSURDO  
4a junio 2009

Kvankam tiu ĉi teksto ne donas kontentigan bildon pri la okazintaĵoj - kaj verŝajne ankaŭ ne celas tion - mi tradukis ĝin, ĉar ĝi donas ja kompletigan kaj iel korektan (ne nepre ĝustan) aldonaĵon al la ĉie en Okcidento gurdataj akuzoj de masakro. - (la tradukonto).

En tiuj ĉi tagoj la granda „informgazetaro” okupiĝas memori la 20-an datrevenon de la „masakro” sur la Tiananmenplaco en Pekino. La intervjuoj kun „disidentoj” kaj la „indignitaj” komentoj, la multaj artikoloj celas kovri la popolrespublikon Ĉinio per eterna honto kaj omaĝi la pli altan kulturon de la liberala okcidento. Sed kio okazis reale antaŭ dudek jaroj ?

En la jaro 2001 estis publikigitaj la tiel nomataj Tiananmen-Paperoj kaj poste tradukita al la plej gravaj mondlingvoj. Temas pri tekstoj kiuj - laŭ la klarigoj de la eldoninto - redonas sekretajn raportojn kaj konfidencajn protokolojn de la decidprocezo kiu kondukis al la subpremo de la protestmovado. Ĝi estas libro kiu laŭ la intencoj de siaj eldonintoj devas pruvi la ekstreman brutalecon de (komunista) gvidantaro, kiu ne ektimas transformi „pacan” proteston en sangelverŝon. Sed post atenta legado de tiu libro rezultas finfine tute alia bildo pri la tragedio kiu okazis en Pekino inter majo kaj junio 1989. Ni legu ie kaj tie kelkajn teksterojn : „Pli ol 500 armeaj kamionoj estis fajrigitaj ĉe dekoj da vojkruciĝoj. (...) Sur la Ĉang-an-bulvardo la motoro de armekamiono estis haltigita kaj ducent ribeluloj sturmis la ŝoforan kupeon kaj mortbatis la stiriston. (...) Ĉe la Kuvej-kruciĝo kamiono kun ses soldatoj en si bremsis por ne veturi en amason. Grupo de ribeluloj tiam ĵetis ŝtonojn, benzingrenadojn kaj brulantajn torĉojn al la kamiono, kiu klinis sin maldekstren kiam najloj, kiujn la ribeluloj estis dissemintaj, traboris pneŭmatikon. Tiam la ribeluloj ĵetis brulantajn objektojn en la kamionon, per kio la benzinujo eksplodis. Ĉiuj ses soldatoj estis mortbruligitaj.” (p. 607)

Plurfoje oni ne nur uzis perforton, kelkfoje aperas ankaŭ surprizaj armiloj : „Al la kirasveturiloj kaj tankoj, kiuj estis venintaj forigi la stratbarikadojn, restis nenio alia ol pozicii ĉe la pontkapo. Subite junulo alkuris, ĵetis ion en kirasveturilon kaj forrapidis. Kelkajn sekundojn poste oni vidis, kiel la sama flavverda fumo altiĝis, dum soldatoj elgrimpis, ekkaŭris sur la strato kaj pro doloro premis sian gorĝon. Iu diris ke ili enspiris venenan gason. Sed la koleraj oficiroj kaj soldatoj sukcesis konservi la sinregadon.” (p. 594)

Tiuj militagoj, eĉ per armiloj malpermesataj de internaciaj konvencioj, ligiĝas kun iniciatoj kiuj pensigas eĉ pli : „Sub falsita aranĝo de la popolgazeto oni disdonis ekstran eldonaĵon” (p. 444) Ĉe la kontraŭa flanko ni legas pri ordonoj, kiujn donis la gvidantaro de la Komunista Partio kaj la ĉina registaro al la armeaj fortoj taskitaj pri la subpremo : „Eĉ se do la trupoj eble estus batataj, bruligataj aŭ mortigataj de la malbone informitaj amasoj, aŭ se ili estas atakataj de la anarĥiaj elementoj per bastonoj, ŝtonoj aŭ benzingrenadoj, ili devas pro tio konservi la kontrolon kaj defendi sin per nemortigaj rimedoj. Bastonoj estu la ĉefa armilo por memdefendo ; ili ne rajtas ekpafi al la amasoj. Kontraŭagoj estos punitaj.” (p. 402)

Se la bildo estas kredinda, kiun skizas libro publikigita kaj propagandita de la Okcidento, tiam ne estis la manifestaciantoj, sed ĝuste la popolliberiga armeo, kiu montris prudenton kaj reteniĝon ! Poste la armita karaktero de la ribelo fariĝas ankoraŭ pli evidenta : „Ĉe la Liubukou ribeluloj en la luma tago kaj rekte sub nia nazo forkaperis kirasveturilojn kaj elmontras sur ties tegmentoj maŝinpafilojn.” Tamen la instrukcioj al la armeo ne estas esence ŝanĝitaj. „La krizstata komando devas nemiskompreneble klarigi al ĉiuj unuoj ke ili rajtas ekpafi nur en la plej ekstrema danĝero.” (p. 585)

Eĉ la epizodo, en kiu juna manifestacianto blokis tankon per sia korpo - li estas pro tio honorata en la Okcidento kiel simbolo de senperforta heroismo en batalo kontraŭ blinda kaj senelekta perforto -, estas alie kaj kontraŭe interpretata de la ĉinaj gvidantoj, laŭ la ĉi tie citita libro : „Ni ĉiuj vidis la filmeton pri la junulo kiu starigis sin en la vojon de la tanko. Nia tanko ĉiam denove evitis lin, sed li simple restis stara, starigis sin rekte en la vojon kaj eĉ grimpis sur la tankon, kaj daŭre niaj soldatoj ne pafis. Tio ja diras ĉion ! Se niaj soldatoj pafintus, tiam tio efikintus tute alie. Niaj soldatoj tenis sin strikte laŭ la ordonoj de nia particentralo. Estas ja mirige, kiom senemocie kaj pacience ili povis esti en tia loko !” (p. 655s)

La uzo de venengasoj kaj ĉefe la pirata eldono de la Popolgazeto pruvas senambigue, ke la okazaĵoj sur la Tiananmenplaco ne estis ekskluzive interna afero de Ĉinio. Aliaj signifaj detaloj evidentiĝas en la libro glorata en la Okcidento : „La « Voĉo de Usono » ludis ekstreme malgloran rolon kaj verŝis nur oleon en la fajron.” Kaj krome : „Homoj el Usono, Anglio kaj Honkongo donacis pli ol milionon da usonaj dolaroj kaj dekojn da milionoj da honkongaj dolaroj. Kelkaj de tiuj rimedoj estis uzitaj por aĉeti tendojn, nutraĵon, komputilojn, altrapidajn presilojn kaj modernajn komunikad-aparatojn.” (p. 534)

Kion celis la Okcidento kaj aparte Usono, tion ni povas elpreni el alia libro, verkita de du sovaĝe kontraŭkomunistaj usonaj aŭtoroj : Richard Bernstein kaj Ross H. Munro : „The Coming Conflict with China” (1997). Ili memorigas, kiel siatempe Winston Lord, eksa ambasadoro en Pekino kaj grava konsilanto de la en 1993 ekoficanta prezidanto William Clinton, senlace ripetis, ke la faligo de la komunista reĝimo en Ĉinio estis „demando de semajnoj aŭ de monatoj”. Tiu antaŭdiro ŝajnis aparte fundita, ĉar ĉe la pinto de la registaro kaj de la partio distingiĝis la figuro de Zhao Ziyang, kiu - tiel emfazas la du aŭtoroj - konsidereblas „verŝajne kiel la plej usonamika ĉian gvidanto en la plej juna historio”.

Pasintan vendredon la iama sekretario de Zhao Ziyang, la en Pekino loĝanta kaj hejmarestita Bao Tong, en interparlado kun la Financial Times, ŝajnis sopire pensi pri la fiaskinta ŝtatrenverso, kiu en 1989, kiam la „reale ekzistanta socialismo” disfalis en pecojn, estis alstrebita de gravaj eminentuloj en Ĉinio kaj en Usono : Bedaŭrinde „eĉ ne unu sola soldato sekvis la konsilojn de Zhao” ; la solatoj „sekvis siajn oficirojn, la oficiroj siajn generalojn kaj la generaloj Deng Xiaoping.”

Retrorigarde la okazaĵoj sur la Tiananmenplaco de antaŭ 20 jaroj pruviĝas kiel la fiaskinta provo de ŝtatrenverso kaj kiel la fiaskinta provo de starigo de monda regno preta defii la jarcentojn ...

Baldaŭ okazos kroma dudeka datreveno. En decembro 1989 usonaj bombaviadiloj atakis sen antaŭa militdeklaro Panamon kaj ties ĉefurbon. Kiel evidentiĝas el la rekonstruaĵo de la same usona aŭtoro Kevin Buckley en sia libro „Panama. The Whole Story” (1991), dense loĝataj kvartaloj en la estis surprizitaj en la nokto de bomboj kaj de fajro, plejgrandparte „civiluloj, malriĉuloj kaj malhelhaŭtuloj” perdis sian vivon, almenaŭ dek-kvin mil senhejmiĝis ; ĉiukaze temis pri la „plej sanga epizodo” en la historio de tiu malgranda lando. Estas facile antaŭdireble, ke gazetoj, kiuj nun verŝas larmojn pri la Tiananmenplaco, preterlasos la datrevenon de Panamo - kiel cetere okazis en ĉiuj ĉi jaroj. La granda „inform”-gazetaro estas la granda gazetaro de selektado de informoj kaj de orientado kaj regado de la memoro.

La paĝindikoj referencas la libron de Andrew J. Nathan ; Perry Link : Die Tiananmen-Akte. Die Geheimdokumente der chinesischen Führung zum Massaker am Platz des Himmlischen Friedens [La Tienanmen-akto. La sekretaj dokumentoj de la ĉina gvidantaro pri la masakro sur la Placo de la Ĉiela Paco]. Propyläen Verlag, Munkeno/Berlino 2001, 765 paĝoj.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el : Junge Welt, retpaĝo www.jungewelt.de/2009/06/04/017.php.