Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Enketi pri Israelo
10a marto 2009

La prokuroro de la Internacia Pun-Kortumo (IPK), la argentinano Luis Moreno Ocampo, asertas ke li analizas la eblecon enketi pri la registaro de Tel-Avivo pro militkrimoj vide al la morto de 1.300 palestinanoj en la Gaza-strio.

BONAERO, Argentino, la 8-an de marto (EFE). La prokuroro de la Internacia Pun-Kortumo (IPK), la argentinano Luis Moreno Ocampo, asertis ke li analizas la eblecon enketi pri Israelo pro militkrimoj vide al la ĵusa morto de 1.300 palestinanoj en la Gaza-strio.

En interparolado kiun hodiaŭ publikigas la argentina gazeto Perfil, Moreno Ocampo diris ke li ĝis nun ankoraŭ ne faris la decidon komenci enketon, sed substrekis ke „ekzistas ebleco” ke tio okazos.

„Ni pritaksas la temon. Ni troviĝas en etapo de analizo”, asertis tiu kiu estis unu el la prokuroroj en la historia juĝado en 1985 kontraŭ la militistaj juntoj kiuj regis en Argentino inter 1976 kaj 1983.

La argentinano estis la aŭtoro de la enketo kiu lastan ĵaŭdon kondukis al tio ke la IPK donis internacian arest-ordonon kontraŭ la prezidanto de Sudano, Omar Hasan al-Bachir, pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro en la regiono de Darfuro.

El siaj oficejoj en Hago, Moreno Ocampo asertis ke en tiuj ĉi tagoj li pritaksas la denuncojn transdonitajn al la IPK de Ali Khasan, ministro pri justeco de la Palestina Nacia Instanco, kiu akuzas Israelon esti uzinta blankan fosforon en zonoj dense priloĝataj de civiluloj dum la milita operacio kiun ĝi lanĉis ĉi-jare en Gazao.

„Mi bezonas multan tempon por tio, sed mi trastudos la tutan dokumentaron kaj faros decidon konforman al la leĝo”, indikis la argentina prokuroro kaj emfazis ke li atentas ankaŭ informojn pri la temo de la Araba Ligo kaj de Amnestio Internacia.

De decembro 2008, kiam Israelo invadis la Gaza-strion, la IPK ricevis pli ol 200 petojn pri interveno de la tribunalo.

Ĉar la IPK ne povus interveni, ĉar ĝi ne havas juran kompetenton super Israelo, kiu ne subskribis la traktaton kiu starigis la tribunalon, Moreno Ocampo analizas la manieron procedi en la kazo tra la palestinaj leĝoj.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) de "Por Esto !", 2009-03-09