Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-raporto, 7-a parto
28a februaro 2009

MSF 7-a raporto

De : "mihaelo"

Dato : 2009-02-19 12:45

Unu el oftaj demandoj rilate al la MSF-oj estas ke ĝia formulo estas jam ne funkcianta, ĝi ne prezentas proponojn por solvi la problemojn de la mondo. Ĝi fariĝis politika turismado, kiel tre bone ni rimarkis en Belemo.

Rilate al malriĉeco, estas kelkaj manieroj mildigi ĝin tute senpage. Brazilo estas la plej riĉa lando de la mondo je naturaj rimedoj kaj kondiĉoj. Ĉi tie ne okazas fortaj tertremoj, ne estas vulkanoj, preskaŭ neniam okazas uraganoj (la 1-a okazis en 2004 en la sudo) kaj neniam la grundo restas kovrata de neĝo (nek dum la vintro en la sudo).

Kial en la lando de la MSF la registaro ne kreas planon por permesi uzi la senpagan elektran energion kiun la suno povas oferi en tropika lando ? Kial ne ekhavi mikroventelektrejon en la domoj ? La popolo ĵetas tro da rubaĵoj en la plaĝoj. Kial ne kolekti tiajn rubaĵojn por garantii renton al malriĉuloj ? Kial ne havi programon pri domaj legomĝardenoj ? Kial ne provizi al la malriĉaj familioj la sunan fornon ?

Mi kredas ke tiaj ideoj ne bezonas prunteprenon el la IMF (Internacia Mon-Fonduso). Ĝin eblas fari per mikrofinancado kaj per la laborfortoj de la senlaboruloj. Tia estas la grava demando kiun la konsilio de la MSF devas alfronti por la venonta forumo okazonta en Afriko en 2011.

Miĥaelo.