Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-raporto, 6-a parto
28a februaro 2009

De : "mihaelo"

Dato : 2009-02-18 13:20

Brazilo havas 5 regionojn. La sudo kaj la sudoriento reprezentas nur 17% de la teritorio, sed tiuj 2 regionoj produktas 80 % de la IMP (Interna Malneta Produkto). Vivas tie 55 % de la loĝantaro. La nordo, la nordoriento kaj la centro-okcidento reprezentas 83 % de la nacia teritorio kaj nur 20 % de la IMP. En tiuj 3 regionoj loĝas 45 % de la loĝantaro.

En la dua duono de la 20-a jarcento okazis tre granda migrado de la nordoriento al la sudoriento, precipe sed ankaŭ al aliaj regionoj. Multaj brazilaj verkistoj verkis pri tio.

Tiu ĉi estis la unua fojo ke mi vojaĝis al la nordo. Por mi estis surprizo alveni al la stacidomoj vespere kaj rimarki ĉiujn butikojn kaj buskompaniajn giĉetojn fermitaj. Por mi ankaŭ estis granda ŝoko viziti ĉefurban kvartalon kun stratoj ne pavimitaj kaj kun grandaj truoj plenaj je pluvakvo. Estas tio kion mi rigardis en Palmas, la ĉefurbo de la federacia ŝtato Tocantins. En Portalegro (Porto Alegre) ne ekzistas urbaj stratoj ne pavimitaj, nek en la popolaj vilaĝoj (faveloj).

Nur en Portalegro estas pli da kinejojcambroj ol en la tuta 7 ŝtatoj de la Brazila Amazonio (la norda regiono). La brazilaj turismaj revuoj ofte raportas pri kiel demandi en la portugala. Ni ne povas demandi : "Ĝi estas lagareiro moruo ?", sed demandi :"Mi volas lagareiro moruo" en la restoracioj kaj en aliaj publikaj lokoj. Se vi petos pere de la unua maniero vi restos atendante dumvive ĉe la restoracio.

En la nordo kaj nordoriento de Brazilo nun mi scias ke oni ne devas demandi al laboristoj, ĉar ili neniam respondas aŭ ne scias doni informojn. Ankaŭ ne eblas trovi informojn pri buslinioj kaj horaroj (urbaj aŭ interurbaj) ĉar la entreprenoj ne havas interretan paĝon kiel okazas en la sudo. Eĉ la turismaj oficejo, kiam ili ekzistas, ne scias informi pri la stratoj de sia urbo. Tio okazis al mi en 2002 kiam mi haltis en Salvadoro antaŭ la alveno al la UK de Fortalezo. Mi bezonis scii en kiu kvartalo estas la strato de la provinca banko de Rio Grande do Sul. En la junulargastejo neniu sciis, do ili sugestis al mi iri al la turisma oficejo, kaj tie ili ankaŭ ne sciis. Mi telefonis al la banko por solvi la problemon. Por mi estis ege malfacila tasko trovi lavejon en la centro de Belemo. Hazarde mi trovis mastrinon de oficejo, do ŝi serĉis en la telefona listo. La lavejo estis en alia kvartalo.

Mi rimarkis la tro grandan premon por vendi al la turistoj en la plaĝoj kaj en la turismaj lokoj, eĉ knabinoj sin vendas je malaltaj prezoj. La socia apartismo estas ege tro granda en la nordaj ŝtatoj. Kvankam socia apartismo estas komuna trajto de la triamondaj landoj, ĝi koncentriĝas en granda parto de la lando, kaj malpli koncentrita en la sudaj federaciaj ŝtatoj.