Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-raporto, 2-a parto
28a februaro 2009

De : "mihaelo"

Dato : 2009-02-06 12:25

La MSF 2009 startis kiel kutime kun la marŝo je la 15-a horo de la 25-a januaro de la centro ĝis la kvartalo São Brás antaŭ la stacidomo. Pro la forta pluvo kiu falis ĝuste en la komenco de la marŝo, mi kaj la lokaj gesamideanoj nur partoprenis de la komenco de la marŝo. Ili rimarkis la grandan kvanton de partiaj flagoj kaj min demandis ĉu partioj povas partopreni en la MSF. Jes, mi diris, ĉiuj partioj rajtas partopreni MSF-on kvankam nur la maldekstraj ĝin partoprenas. La registaroj ne povas partopreni, sed la regantoj povas ĉeesti MSF-ojn se unu el la organizoj partoprenantaj MSF invitas ilin. Estas tio kio okazis en Belém. MST(movado de senteraj kamparanoj) kaj Via Campesina (kunordigo de kamparanaj movadoj) invitis la prezidantojn Evo Morales de Bolivio, Hugo Chaves de Venezuelo, Rafael Correa de Ekvadoro kaj Fernando Lugo de Paragvajo partopreni en la aktiveco de la du kamparanaj asocioj. La tri unuaj prezidantoj estas konataj por ilia klopodo konstrui la socialismon de la 21-a jarcento pere de trankvila revolucio.

Religioj, ekologiistoj, feminismaj movadoj, kontraŭrasismaj movadoj, indiĝenaj movadoj, maldekstraj partioj, studentaj organizoj kaj pluraj sociaj kaj politikaj NRO-j partoprenis en ĉi lasta MSF, la plejmulto el Sudameriko. Precipe la indiĝenaj popoloj, pro tio ke la MSF okazis en Amazonio. Oni povis ekkoni plurajn konfliktojn inter la indiĝenaj popoloj kaj la blankaj latifundistoj, kiel ekzemple tiun de Raposa Serra do Sol (Vulpo Montaro de la Suno) en la brazila ŝtato Roraima (horajma).

Miĥaelo.