Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-raporto, 5-a parto
24a februaro 2009

De : "mihaelo"

(socia-forumo-esperanto@yahoogroups.com)

Dato : 2009-02-16 08:10

En la 8-a MSF partoprenis 5.808 organizoj el 142 landoj. La plejmulto estis el Sudameriko:4.193. 491 el Europo, 489 el Afriko, 334 el Azio, 155 el Nordameriko, 119 el Centrameriko kaj nur 27 el Oceanio. 135.000 personoj aliĝis al MSF. En la junulara kampadejo aliĝis 15.000 personoj. 4.830 homoj laboris kiel voluntuloj aŭ kiel organizantoj de la MSF. 5.200 personoj luis budon por vendi aŭ por ekspozicii pri sia organizo. Krom tio, estis ankaŭ multaj miloj da vendistoj el la popola kvartalo Terra Firme vendantaj en kaj ekster la universitatoj. Okazis 200 kulturaj eventoj (filmoj,teatraĵoj,muzikaj koncertoj) kaj 1.000 artistoj sin prezentis ĉe la MSF. 2.500 ĵurnalistoj laboris surloke kaj aliaj 2.000 pere de interreto.

Rilate al vendado, tia MSF estis sen nenia dubo la plej komerca el la MSF-j. La MSF fariĝis la plej granda strata butikuma centro en la mondo. En la lasta tago mi eĉ aŭdis Terra Firme loĝantojn plendi pri la fakto ke la MSF ne plu okazos en Belemo. Tia kurioza fakto rememorigis min la urugvajan filmon "El baño del Papa"(La necesejo de la Papo) kie la personoj revis pri granda vendado kun la vizito de la Papo al Melo, sed ĉar la Papo restis nur kelkajn horojn en la urbo, la loĝantoj preskaŭ nenion vendis, ĉar venis preskaŭ neniaj vizitantoj el Montevideo aŭ el Brazilo. La organizo de tia MSF estis tre malbona kaj la urbo ne havas strukturon por akcepti tro grandan amason da homoj.

En la mondo ekzistas la nordo riĉa (la 1-a mondo) kaj la sudo malriĉa (3-a mondo). En la landoj okazas la samo. En Brazilo ekzistas la sudo riĉa kaj la nordo malriĉa. Mi prikomentos tion en la sekvanta raporto.

Miĥaelo