Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-raporto, 1-a parto
24a februaro 2009

De : "mihaelo"

Dato : 2009-02-05 09:33

Karaj gesamideanoj :

Mi sendos dum la tuta monato kaj ĝis la komenco de la monato la raportojn pri la ĵus finita MSF,preskaŭ ĉiuj tagoj.Tio dependos de mia ebleco retumi ĉar mi ne estas hejme.Unue mi prezentos tekston de Terra Viva, la oficiala gazeto de la MSF.Tio donos al vi bonan ideon pri la realeco de la lokoj de la MSF.

Terra Viva vizitas Terra Firme - La gastiganta kvartalo- Mario Osava

La kanalizita akvo kiu venadis nur kelkajn horojn dum la mateno, nun venas dum la tuta tago kaj la polico triobligis la nombron de soldatoj en la kvartalo, reduktante la perforton, sed la loĝantoj de Terra Firme - unu el la popolaj vilaĝoj cirkaŭantaj la du universitatojn de Belemo - ne havas esperon ke tiaj plibonigoj daŭros post la MSF.

La 100.000 loĝantoj de la kvartalo ricevis ankaŭ la asfaltadon de la mallarĝaj stratetoj kaj la leĝo pri malfermo de drinkejoj ekde la 22-a horo, leĝo kun kiu la loka registaro klopodis plibonigi la kondiĉojn de la MSF en la ĉefurbo de Parao.

"Mi sukcesis uzi unuafoje la duŝejon kiun mi aĉetis antaŭ 10 jaroj" parolas Maria Pilar Pantoja, laboristino de lernejo por surduloj.. Sed ŝi havas la certecon ke post la semajno de la MSF, ŝi devos refoje sin bani per skatoletoj.

Perforto estas la plej grava problemo de la kvartalo, ekparolas la loĝantoj. "Mi estis priŝtelita 11 fojojn en mia panvendejo", diras Pedro Veras, kiu laboras tie de antaŭ 5 jaroj kaj intencas instali metalajn ŝirmilojn en la pordoj, kion faris ĉiuj aliaj komercistoj de la kvartalo.

"Iu sinjorino estis ĵus ŝtelita tie ĉi", 100 metrojn for de la pordego de UFRA(Kampara Universitato Federacia de Amazonio), informis Antonio Marinho, mekanikisto kiu diris ke li perdis 70% de sia klientaro ekde kiam li transloĝiĝis al tia kvartalo Terra Firme, kie li vivas antaŭ 30 jaroj. La klientaro timas veni ĉi tien pro la malbona famo de la kvartalo.

Tia famo faras ankaŭ ke la taksiistoj ne akceptos veturigi pasaĝerojn tra la mallarĝaj stratoj de la kvartalo, veturigante ilin nur ĝis la placo kie estas la polico, priparolas Nilo Almeida, kiu laboras per ilia taksio jam 16 jarojn.

La Armea Polico (ŝtata) prenis plurajn soldatojn el la landinterno de la ŝtato Parao por triobligi la taĉmentojn en la najbaraj kvartaloj de la du universitatoj, ekde aŭgusto 2008, kun novaj veturiloj.

La taĉmento estas tiu kiu plejmulte ekprenas armilojn en Parao, 298 en la pasinta jaro kaj ĉirkaŭ cent en tiu ĉi januara monato.La falo de perforto estas agnoskata de la kvartalaj loĝantoj.La polico obeigas la leĝon pri fermo de drinkejoj je la 22-a horo, adoptita kelkajn tagojn antaŭ la MSF, kaj la loĝantoj deziras ke tia leĝo daŭros post la MSF, ĉar ĝi helpas malpliigi perforton. Sed tio estos la morto de la drinkejo de Nei Vera Cruz, kui fermis sian drinkejon je la 2-a matene. Lia taga gajno estis 200 realoj (97 dolaroj) kaj nun estas nur 50 realoj(19 dolaroj), plendis li. Ĝi estas tre danĝera komerco, mi jam estis priŝtelita du fojojn, sed ĝi estos neebla kun la leĝo de fermo je la 22-a horo. Li ne havas alternativon al tia aktiveco kiun li praktikas jam du jarojn en la garaĝo de sia domo, ekde kiam li devis forlasi la oficon de pentristo pro malsano en la vertebraro.

La plej granda kvanto da policistoj reduktis la problemojn en la kvartalo, kie okazis 10 murdoj ekde pasinta decembro laŭ Vera Cruz.Sed li tute ne kredas ke la polico daŭros tie post la MSF. Antonio Valdecir, pordisto de la UFRA, kredas ke perforto rekreskos post la foriro de la ekstraj policistoj, pro tio ke la krimuloj revenos kun tro da soifo, post la devigaj ferioj.

Rigardon plej optimisman havas la junulinoj Larissa Pantoja kaj Estefani Silva, ambaŭ finanante mezlernejon. La FSM plibonigis turisman fakon en Belemo, plibonigis la ekologian konscion de la loka popolo kaj pritraktis Amazonian protektado, diris Pantoja. Ŝiaj vizitoj al la MSF ebligis al ŝi partopreni en nur unu debato, kaj ŝi diras ke ŝi komprenis tre malmulte de la debatado. Sed estas bone ke estos altkvalitaj debatoj pri la Amazoniaj problemoj kaj tiuj de la mondo, rimarkis Silva.

Miĥaelo