Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-bulteno 2009-01-27
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
28a januaro 2009

MSF-bulteno 27-a de januaro 2009

Enhavo

1. Bonvenon en Belemo

2. Restu informita

3. Enreta programo, la plej bona maniero serĉi tiujn agadojn

4. Uzu publikajn transportilojn aû daûrigeblan transporton ; biciklo-taksion sur la teritorio de la MSF

5. Enskriboj por la Open MSF en Belemo

6. Konverĝejo - novaĵo

Bonvenon en Belemo

Belemo, la ĉefurbo de la ŝtato Parao, estas privilegiita pro sia strategia pozicio en la ekstrema nordo de Brazilo. Ĝi estas konsiderata la ĉefa enirpordo en la nordan regionon de la lando kaj en Amazonion kaj unu el la precipaj centroj de la brazila Amazonio, kun proksimume 1,5 milionoj da loĝantoj.

Gvidilo pri Belemo : http://www.fsm2009amazonia.org.br/n... [en la franca]

Mapoj pri Belemo :

- http://www.belem.pa.gov.br/new/inde... ;

- http://www.belem.pa.gov.br/new/inde....

Restu informita

La MSF estas spaco por komunikado kaj interŝanĝo. Miloj da ĵurnalistoj el la tuta mondo kovros la MSF kaj produktas filmetojn, fotojn kaj artikolojn pri aliaj mondoj eblaj.

5 projektoj de kundividita komunikado estos disvolvataj en la FACOM (Fakultato pri Komunikado) ĉe la UFPA : Forumo radio, forumo TV kaj filmeto, laboratorio de libera kono, Ciranda kaj Etendita Belemo ; ĉiuj ĵurnalistoj aû membroj de liberaj komunikiloj povas tie partopreni.

La komunikado kaj la gazetara salono proponos plurajn infrastrukturojn por ĵurnalistoj aû membroj de liberaj komunikiloj. Rendevuo en la sportejo de la UFPA :

Kelkaj komunikiloj faros specialan kovraĵon MSF :

- Adital notícias —

http://www.adital.com.br/site/tema....

http://www.adital.com.br/site/tema....

- novaĵoj en la portugala

- Networked Journalists

— http://belem.bearstech.com/

- novaĵoj, fotoj kaj informetoj

- Ciranda - www.ciranda.net <http://www.cira...

— novaĵoj artikoloj kaj fotoj

- Flamme D’Afrique — http://flamme.panos-ao.org/

- Novaĵoj en la franca

- FSM info blog - http://openfsm.net/projects/fsm2009...

- clipping of blogs and other digital sources

- Foro de Radios - www.foroderadios.org http://www.foroderadios.org

- radio news

- IPS terraviva - http://ipsterraviva.net/tv/wsfbrazi...

- news, photos and videos in English, Spanish and Portuguese

- WSF TV — www.wsftv.net — video website for the World Social Forum

3. Enreta programo, la plej bona maniero serĉi tiujn agadojn

Pro la multaj ŝanĝoj de salonoj por la memmastrumataj agadoj, la presita programo enhavas multajn erarojn.

La plej bona maniero vidi la presitan programon restas ankoraû la programo elŝutebla el la retejo http://tinyurl.com/fsm2009fr.

La tabelo legeblas per OpenOffice aû per Excel.

Uzante la filtrilojn de la tabelprogramoj vi povas serĉi per dato, nomo, organizaĵo, salono, lando aû agospeco.

Pensu pri uzo de CTRL+F aû CTRL+L, laû la lingvo de via komputilo, por aliri la serĉ-reĝimon.

4. Uzu publikajn transportilojn aû daûrigeblan transporton ; biciklo-taksion sur la teritorio de la MSF

Ni forte rekomendas al la partoprenantoj de la MSF ne uzi privatajn aûtomobilojn por atingi la MSF.

Neniu aûtomobilo estos tolerata sur la teritorio krom ŝarĝaj kaj gazetaraj veturiloj antaûe registritaj kaj kiuj devas transporti materialon.

Cele redukti la atendovicojn, poluadon kaj streson por aliri la terenon de la MSF, ni konsilas uzi komunajn transportilojn (1,70 realoj). Kontribuu al reduktado de la trafiko - tri aûtomobiloj ekvivalentas buson de 50 lokoj.

Bicikloj estas bonvenaj sur la teritorio, ili estas la plej bona maniero moviĝi tie. Disponeblos speciala servo de biciklaj taksioj.

Busoj ligas ankaû la du universitatojn.

Ekzistas busaro de 310 busoj kiuj ligos la teritorion de la MSF 2009 (UFRA kaj UFPA) kun la precipaj punktoj de la urbo. Uzu la busojn kaj tiel kontribuu al luktado kontraû trafiko kaj poluado.

Jen la specialaj buslinioj starigitaj por la MSF :

1. linio : MOSQUEIRO / HANGAR / UFRA / UFPA

Itinero :

Direkto Mosqueiro - UFPA : Av. Pedro Álvares Cabral, Av. Júlio César, Av. Almirante Barroso, Av. Dr. Freitas, Av. Duque de Caxias, Tv. Alferes Costa, Av. Visconde de Inhaúma, Tv. Lomas Valentinas, Av. João Paulo II, Av. Dr. Freitas, Av. Perimetral.

Direkto UFPA - Mosqueiro : Av. Perimetral, Av. Dr. Freitas, Av. Almirante Barroso, retorno na Praça São Cristóvão, Av. Almirante Barroso, Av. Dr. Freitas, Av. Brigadeiro Protásio, Av. Júlio César, Av. Pedro Álvares Cabral, a destino.

Linio : AEROPORTO/HANGAR / UFRA / UFPA *

Itinero :

Direkto flughaveno (Aeroporto) - UFPA : Av. Júlio César, Av. Almte. Barroso, Av. Dr. Freitas, Av. Duque de Caxias, retorno após a Tv. Lomas Valentinas, Av. Duque de Caxias, Tv. Lomas Valentinas, Av. João Paulo II, Av. Dr. Freitas, Av. Perimetral.

Direkto UFPaA - Aeroporto : Av. Perimetral, Av. Dr. Freitas, Av. Almirante Barroso, retorno na Praça São Cristóvão, Av. Almte. Barroso, Av. Dr. Freitas, Av. Brigadeiro Protásio, Av. Júlio César, retorno próximo ao Aeroporto.

*. Linio : HANGAR / COMPLEXO DO VER-O-PESO *

Itinero :

Direkto Hangar - Ver-o-Peso : Av. Dr. Freitas, Av. Duque de Caxias, Rua Antônio Barreto, Av. Visconde de Souza Franco, Av. Marechal Hermes, Av. Boulevard Castilhos França.

Direkto Ver-o-Peso - Hangar : Av. Portugal, Rua Desembargador Ignácio Guilhon, Av. 16 de Novembro, Av. Almirante Tamandaré, Rua Gama Abreu, Av. Nazaré, Av. Magalhães Barata, Av. José Bonifácio, Av. Duque de Caxias, Av. Dr. Freitas.

* La horaroj funkcias laû la programoj de la Forumo

*. Linio : AEROPORTO / CENTRO HOTELEIRO* :*

Itinero :

Direkto Aeroporto-Centro : Av. Júlio César, Av. Almirante Barroso, Av. Gov. José Malcher, Av. Assis de Vasconcelos, Av. Marechal Hermes, Av. Boulevard Castilhos França.

Direkto Centro-Aeroporto : Av. Pte. Vargas, Av. Nazaré, Av. Generalíssimo Deodoro, Av. Brás de Aguiar, Av. Rui Barbosa, Av. Gentil Bittencourt, Av. José Bonifácio, Av. Duque de Caxias, Av. Brigadeiro Protásio, Av. Júlio César.

*La horaroj de la servoj okazas laû la flugoj al la internacia flughaveno de Belemo.

5. Enskriboj por la Open MSF en Belemo

*5) Inscriptions pour l’Open FSM à Belém

*OpenFSM — www.openfsm.net estas instrumento disvolvita por la komunikado de la MSF, ĝi estas socia reto konstruita per libera programaro por faciligi la retan laboron kaj disvolvi retajn agadojn.

La MSF estas konceptita kiel malfermita spaco kun multaj memmastrumataj agadoj. OpenFSM estas interreta teritorio, kun aûtonomaj spacoj (kie ĉiu membro havas la eblecon mastrumi spacon, havi diskutliston, blogon, kolektivan publikigadon) - 800 homoj kreis 200 spacojn de OpenFSM por la MSF 2009, kun la celo disvolvi la agadojn kaj videbligi la ekzistantajn retojn.

Se vi deziras lerni uzi Openfsm, vi povas enskribiĝi por unu horo da komputila prezentado kaj trejnado dum la forumo. Tio okazos en la ejo de Etendita Belemo aû Laboratorio de libera kono ĉe la enirejo de la UFPA.

Tiu trejnado ebligos al vi enskribiĝi en la OpenFSM, krei vian spacon kaj kompreni la ĝeneralan spiriton de la OpenFSM.

Por registriĝi : http://openfsm.net/projects/belemac...

6. Konverĝejo - novaĵo

Novaĵo de la Monda Socia Forumo en 2009 estas la Konverĝejo (loko de konverĝoj) : spaco en kiu la partoprenantoj en la laborgrupoj kaj de la seminarioj povas proponi al la aliaj, de la 29-a de januaro ĝis la fino de la MSF, konkludojn de siaj diskutoj kaj siajn proponojn de kampanjoj kaj de alispecaj agadoj kiujn ili intencas disvolvi post la Forumo.

Tiuj kiuj decidas proponi kunvenon je la 1-a de februaro en la mateno, povas anonci ankaû tiujn asembleojn en tiu loko. Tabulo prezentos ĉiujn proponitajn asembleojn.

Tiu loko troviĝas en la UFPA, la Laborejo de artoj (sekvu la tabulojn).

La organizantoj de tiuj agadoj povas meti sur la tabulojn de tiu salonego tekstojn, desegnaĵojn, afiŝojn, kun siaj konkludoj kaj proponojn, kaj ili disponas pri tabloj kaj seĝoj por akcepti tiujn kiuj deziras pliaj informojn.

Ne preterlasu iri al la Loko de konverĝoj por konatigi viajn proponojn kaj ankaû por scii pri ĉio diskutata en la Forumo en 2009.

Kaj se vi volas ke viaj konkludoj kaj viaj proponoj estu metotaj en la retejon de la MSF, la libervoluloj ĉeestos en tiu salono por helpi vin fari tion.

Teksto ricevita la 28-an de januaro en la franca ; elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl