Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pri kiu domo vi parolas, Obama ?
de Vilhelmo Lutermano  
24a januaro 2009

Malfermita letero, subskribita de PrNIC

Mi ŝatus konigi al vi la suban malfermitan leteron al la usona prezidanto pri la israela milito kontrau Gazao.

Vilhelmo Lutermano.

Kara Prezidanto Obama,

Vi deklaris pri la konflikto inter Israelo kaj la palestinanoj :

„Se iu pafus raketojn sur mian domon kie dormas ĉiuvespere miaj du filinoj, mi farus ĉion por mi eblan por ĉesigi tion.”

Ĉu protekti viajn infanojn ? Kiom bone mi komprenas vin ! Sed, por konduti tute ĝuste al viaj filinoj, ĉu vi ne devus rakonti al ili la historion de tiu domo ? Diri ke vi ŝtelis ĝin de ĝiaj proprietuloj ? Kaj ankaŭ la ĝardenon kaj ĉiujn kampojn ĉirkaŭe ! Kaj ke vi devigis la proprietulon vivi en la hundoniĉo ? Ĉar tio estas ĝuste kion Israelo faras ŝtelante la domojn kaj la terojn de la palestinanoj kaj devigante ilin vivi en rifuĝint-tendaroj (vidu la librojn de israelaj historiistoj kiel Benny Morris [aŭ la resuman libron de Dominique Vidal, en Esperanto : http://vlutermano.free.fr/vidal2008... -vl])

Do, ĉu vi povas pretendi vivi trankvile en tiu domo, kvazaŭ ĉio estus normala ? Nur demandon : ĉu via ŝanĝo konsistas el ripetado de tiuj malnovaj mensogoj pri la domo, gurditaj de ĉiuj viaj antaŭuloj ?

Mi petas vin akcepti miajn afablajn salutojn. Kaj diru al viaj amikoj ke, sur tiu tero de Palestino, estas spaco por ĉiuj. Aŭ ĉu diferenco de religio aŭ de haŭtkoloro estas problemo por iu ?

Malfermita letero, subskribita de PrNIC ... kiu ŝatus aldoni la demandon de la israela kinartisto Eyal Sivan : „Kiel akceptigi al palestinano naskita en Jafo ke li ne havas la rajton reveni tien, dum judo naskita en Parizo siavice povas instali sin en Jafo ?” (Afiŝita kiel slogano dum la manifestacio ĉe la pont Mistral en FR-26400 CREST, sabaton, la 24-an de januaro 2009)

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org