Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
msf-bulteno 2009-01-
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
22a januaro 2009

MSF-Bulteno 2009-01-17 (franclingve : 2009-01-20)

Enhavo

1. Akredito de partoprenantoj, delegitoj, organizaĵoj kaj junulartendaro

2. Enskribo surloke de la MSF, pago kaj gazetaro

3. Kontribuo al la solidar-fonduso

4. La indiĝena mobilziĝo en 2009 estos la plej granda de la historio de la Forumo

5. Programo de Etendita Belemo

6. Kroma spaco por la Internacia Junular-Tendaro (IJT)

1. Akredito de partoprenantoj, delegitoj, organizaĵoj kaj junulartendaro

Ĉiuj enskribitaj partopranantoj en la MSF 2009 devas fari sian akreditadon por aliri la teritorion de la MSF.

La akreditado por la MSF 2009 komenciĝas la 25-an de januaro je la 12-a horo, en la sportejo de la Kampara Federacia Universitato de la Ŝtato Parao (UFRA, laŭ la sigloj en la portugala). La partoprenantoj devas prezenti sian identigilon kaj sian pagopruvon.

La 26-an kaj la 27-an de januaro, la akreditadoj fareblas de la 08-a horo ĝis la 20-a horo.

Inter la 28-a kaj la 31-a de januaro la oficaj horoj estos inter la 18-a kaj la 20-a horo.

Akreditoj por delegitoj kaj organizaĵoj

Por la akreditadoj de grandaj grupoj, nur la kunordigantoj aŭ respondeculoj de la enskribo evos aliri la internon de la sportejo por konfirmi aŭ realigi la akreditadon de sia delegitaro. La enskrib-numero, identigilo kaj la nomo de la delegitoj estas necesaj.

2. Enskribo surloke de la MSF, pago kaj gazetaro

La gazetaraj organizaĵoj, individuoj kaj profesiuloj povas registriĝi por la MSF 2009 ekde la 25-a de januaro ĝis la 28-a en la oficejo de akreditado.

Por la individuoj kaj la organizaĵoj, la pago farendas en la loka mono (brazila real).

Gazetaro : la listoj de la profesiuloj kaj de la profesiaj komunikiloj registritaj por la MSF 2009 disponeblas sur http://www.fsm2009amazonia.org.br/i... laŭ alfabeta ordo. La lasta versio estis realigita la 12-an de januaro je la 15-a horo (horo de Belemo). Vizitu la adreson kaj kontrolu la liston por vidi ĉu vi estas jam registrita. Se vi ne trovas vian nomon kaj/aŭ tiun de via komunikila kompanio/grupo, vi povos registriĝi de la 25-a de januaro ĝis la 28-a en la akredita oficejo.

Pago : la personoj aŭ organizaĵoj kiuj ankoraŭ ne realigis sian pagon sed havas jam la bankan dokumenton, povas pagi la kotizon ĝis la dato presita sur la dokumento. La individuoj kaj organizaĵoj kiuj ne havas la bankan dokumenton povas pagi en la oficejo de registradoj per brazila mono (realo).

3. Kontribuo al la solidar-fonduso

Por ebligi la partoprenon de organizaĵoj el ĉiuj partoj de la mondo, ni starigis solidar-fonduson. Ĉiu partoprenanto estas petata kontribui al tiu solidar-fonduso kaj tiel kontribui al maksimuma ampleksiĝo de la tutmondeco de la MSF 2009.

Vizitu la adreson. https://vpos.bancaetica.com/wsf2009... por kontribui.

4. La indiĝena mobilziĝo en 2009 estos la plej granda de la historio de la Forumo

La indiĝena mobiliziĝo en 2009 estos la plej granda en la historio de la Monda Socia Forumo. Belemo estas la celo de proksimume 3.000 indiĝenoj el la tuta mondo kiuj diskutos pri la realaĵoj de la indiĝenoj en la tuta mondo kaj petos la apogon de la tuta homaro por lanĉi kampanjon por defendo de la planedo.

Proksimume 27 % de la amazonia teritorio, de naŭ landoj de Tut-Amazonio, konsistas el indiĝenaj teritorioj kie vivas 10 % de la loĝantaro de Sudameriko, do la ekvivalento de 44 milionoj da homoj. Ĝi konsistas el 522 tradiciaj popoloj de diversaj etnoj. Ili estas la infanoj kaj plenkreskuloj agantaj en batalo de rezistado kaj kiuj suferas neripareblajn perdojn kaŭzitajn de la preda novliberala kapitalismo. Tiuj perdoj estas impulsitaj de la ekspansio de aktivecoj de la multnaciaj entreprenoj - interalie mineja, petrola, hidroelektra, forsta, sojprodukta -, en la indiĝenaj rezervejoj.

Tiu realeco, kaj la monda kampanjo por defendo de la planedo, troviĝas en la agendo de la indiĝenoj dum la 9-a eldono de la Monda Socia Forumo. Ĝi realiĝos de la 27-a de januaro ĝis la 1-a de februaro, en la Federacia Universitato de Parao (UFPA) kaj la Kampara Federacia Universitato de Amazonio (UFRA), en Belemo, Parao, Brazilo.

5. Programo de Etendita Belemo

Pli ol 30 urboj tra la mondo realigas malcentrajn agadojn dum la Monda Socia Forumo 2009, la programo de la agadoj de Etendita Belemo jam disponeblas. Vizitu la ligilon : http://openfsm.net/projects/club-be....

6. Kroma spaco por la Internacia Junular-Tendaro (IJT)

La IJT proponas nun du lokojn : la UFRA - Universidade Federal Rural da Amazônia (tendaro) kaj la UEPA – Universidade Estadual do Pará (loĝado). Ĉiuj memmastruataj agadoj de la IJT okazos en la UFRA. Pli ol 26 spacoj (tendoj kaj salonegoj) estos destinitaj por la realigo de proksimume 180 politikaj kaj kulturaj agadoj jam enskribitaj.

La nova loĝebleco de la UEPA proponas spacojn malfermitajn por tendoj, sportejojn por dormsakoj, banĉambrojn, necesejojn, akvoĉerpejojn, proksimajn restoraciojn, Interret-aliron kaj busliniojn kiuj ebligas rapidan aliron al la teritorio de la MSF (inkluzive de NPL, UFPA kaj UFRA).

La lokoj en la UEPA estas limigitaj, pro tio, ĉiu interesita persono aŭ delegitaro devus rapide sekvi jenajn instrukciojn :

1. Enskribi sin en la IJT en la retejo : http://sistemas.pa.gov.br/acampamen....

2. Sendi retmesaĝon al : acomodacao@fsm2009amazonia.org.br kun jenaj informoj : en la temlinio de la retmesaĝo skribu : ALOJAMENTO UEPA, en la tekston de la mesaĝo la numeron de la enskribo en la IJT kaj la kompletan nomon.

La enskriboj en la IJT (tendaro kaj loĝado) kostas 15,00 realojn kaj permesas la partoprenon en la MSF. La pago farendas konforme al la instrukcioj donitaj en la enskrib-procezo. Konservu vian ricev-kuponon kaj prezentu ĝin ĉe via akreditado al la IJT.

Por pli da informoj, iru al la retejo : www.fsm2009amazonia.org.br

Traduko al la franca : Eve Kirfel ; Esperantigo el la franca : Vilhelmo Lutermano (MAS).

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retpoŝto : [>-escritorio@forumsocialmundial.org.br]

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo 2009 (Belemo - Brazilo)

Adreso : Rua Presidente Pernambuco S/N - Belemo (Pará/Parao), Poŝtkodo : 66823-010

Retpoŝto : escritorio@fsm2009amazonia.org.br

Telefono : +55-91-3230-2326

Retejo : www.fsm2009amazonia.org.br