Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Tribestro Seatlo : „Ni estas parto de la Tero”
de Ĉefo SEATLO  
14a decembro 2008

La parolado de la tribestro Seatlo al la prezidanto de Usono en la jaro 1855.

Miaj vortoj estas kiel steloj...

La ŝtato Vaŝingtono, en la nordokcidento de Usono, estis la patrujo de la duvamiŝoj, de popolo kiu konsideris sin - kiel ĉiuj indianoj - parto de la naturo, montris al ĝi respekton kaj honoron kaj vivis dum generacioj en harmonio kun ĝi.

En la jaro 1855 la 14-a prezidanto de Usono, la demokrato Franklin Pierce, faris al la duvamiŝoj la proponon vendi sian landon al blankuloj setlantoj ; ili mem delokiĝu en rezervejon.

La indianoj ne komprenis tion.

Kiel eblas aĉeti kaj vendi teron ? Laŭ iliaj ideoj la homo ne povas posedi la teron, same kiel li ne povas posedi la ĉielon, la freŝecon de la aero aŭ la briladon de la akvo.

Ĉefo Seatlo, la tribestro de la duvamiŝoj, respondis al la „granda ĉefo de la blankuloj” al ties oferto per parolado, kies saĝeco, kritiko kaj modesta espero koncernas nin hodiaŭ, pli ol 150 jarojn poste pli ol iam, kaj konsternas nin. „Miaj vortoj estas kiel steloj, ili ne pereas”, diris Ĉefo Seatlo.

Lia popolo ne transvivis, liaj vortoj ne estis aŭskultataj.

Ĉu ni aŭskultos ilin ? Ĉu ni transvivos ?

La parolado

La granda ĉefo en Vaŝingtono sendas mesaĝon, ke li deziras aĉeti nian landon.

La granda ĉefo sendas al ni ankaŭ vortojn de amikeco kaj de bona volo. Tio estas afabla liaparte, ĉar ni scias, ke li ne bezonas nian amikecon. Sed ni konsideros lian oferton, ĉar ni scias - se ni ne vendas - eble venos la blankulo kun pafiloj kaj prenas nian landon. Kiel oni povas aĉeti aŭ vendi la ĉielon - aŭ la varmon de la tero ? Tiu ideo estas al ni fremda. Se ni ne posedas la freŝecon de la aero kaj la briladon de la akvo - kiel vi povas ilin aĉeti de ni ? Ni faros nian decidon.

Kion diras la ĉefo Seatlo, tion povas fidi la granda ĉefo en Vaŝingtono, tiom certe kiel nia blanka frato povas fidi la revenon de la sezonoj.

Miaj vortoj estas kiel steloj, ili ne subiras.

Ĉiu parto de tiu ĉi tero estas al mia popolo sankta, ĉiu brilanta pinopinglo, ĉiu sabla plaĝo, ĉiu nebulo en la mallumaj arbaroj, ĉia senarbejo, ĉiu zumanta insekto estas sankta, en la pensoj kaj la spertoj de mia popolo. La suko kiu suriras en la arboj, portas la memoron de la ruĝulo.

La mortintoj de la blankuloj forgesas la landon de sia naskiĝo, kiam ili foriras por paŝi sub la steloj.

Niaj mortintoj neniam forgesas tiun mirindan teron, ĉar ĝi estas la patrino de la ruĝulo. Ni estas parto de la tero, kaj ĝi estas parto de ni. La odorantaj floroj estas niaj fratinoj, la kaprioloj, la ĉevalo, la granda aglo - ili estas niaj fratoj. La rokaj altaĵoj, la sukaj herbejoj, la korpa varmo de la ĉevalido - kaj de la homo - ili ĉiuj apartenas al la sama familio.

Do, se la granda ĉefo en Vaŝingtono sendas al ni mesaĝon, ke li intencas aĉeti nian landon - tiam li postulas multon de ni.

La granda ĉefo komunikas al ni, ke li donos lokon al ni, kie ni povas vivi agrable kaj por ni. Li fariĝos nia patro kaj ni fariĝos liaj infanoj. Sed ĉu tio povas iam esti ? Dio amas vian popolon kaj forlasis siajn ruĝajn infanojn. Li sendas maŝinojn por helpi la blankulon ĉe ties laboro, kaj konstruas grandajn vilaĝojn por li. Li plifortigas vian popolon, tagon post tago. Baldaŭ vi inundos la landoj kiel riveroj, kiuj falas en la fundojn post neatendita pluvo.

Mia popolo estas kiel defluanta akvo - sed sen reveno. Ne, ni estas diversaj rasoj. Niaj infanoj ne ludas kune, kaj niaj maljunuloj ne rakontas la samajn rakontojn. Dio estas favora al vi, kaj ni estas orfoj. Ni pripensos vian oferton aĉeti nian landon. Tio ne estos facila, ĉar tiu ĉi lando estas al ni sankta.

Ni ĝuas tiujn ĉi arbarojn. Mi ne scias - nia maniero estas alia ol la via.

Brilanta akvo, kiu moviĝas en riveretoj kaj riveroj, estas ne nur akvo - sed la sango de niaj prauloj. Se ni vendas al vi la landon, vi devas scii, ke ĝi estas sankta, kaj instrui al viaj infanoj ke ĝi estas sankta kaj ke ĉia efemera spegulaĵo en la klara akvo de la lagoj rakontas pri okazaĵoj kaj kutimaĵoj el la vivo de mia popolo. La plaŭdado de la akvo estas la voĉo de miaj prapatroj. La riveroj estas niaj fratoj - ili sensoifigas nin. La riveroj portas niajn boatojn kaj nutras niajn infanojn.

Se ni vendas nian landon, tiam vi devas memori kaj instrui al viaj infanoj : la riveroj estas niaj fratoj - kaj viaj -, kaj vi devas ekde nun doni al la riveroj vian bonon, tiel kiel ankaŭ al ĉiu alia frato. La ruĝulo ĉiam retiriĝis antaŭ la penetranta blankulo - kiel la frunebulo en la montoj cedas antaŭ la matena suno. Sed la cindro de niaj prapatroj estas al ni sankta, iliaj tomboj estas sanktigita tero, kaj tiel tiuj ĉi montetoj, tiuj ĉi arboj, tiu ĉi parto de la tero estas al ni sanktigitaj. Ni scias, ke la blankulo ne komprenas nian manieron. Parto de la lando estas al li egala al ĉiu alia, ĉar li estas fremdulo, kiu venas en la nokto kaj prenas de la tero kion ajn li bezonas. La tero ne estas lia frato, sed malamiko, kaj kiam li konkeris ĝin, li paŝas plu antaŭen. Li postlasas la tombojn de siaj prapatroj - kaj ne bedaŭras. Li ŝtelas la teron de siaj infanoj - kaj ne bedaŭras. La tomboj de liaj prapatroj kaj la naskiĝrajto de liaj infanoj estas forgesitaj. Li traktas sian patrinon, la teron, kaj sian fraton, la ĉielon, kvazaŭ aĵojn por aĉeti kaj prirabi, por vendi kiel ŝafojn aŭ brilajn perlojn. Lia malsato forvoros la teron kaj postlasos nenion ol dezerton.

Mi ne scias - nia maniero estas alia ol la via. La vido al viaj urboj dolorigas la okulojn de la ruĝulo. Eble, ĉar la ruĝulo estas sovaĝulo kaj ne komprenas.

Ne estas silento en la urboj de la blankuloj. Nenia loko por aŭdi la disvolviĝon de la folioj printempe aŭ la zumadon de la insektoj.

Sed eble nur pro tio ĉar mi estas sovaĝulo kaj ne komprenas. La bruado ŝajnas nur ofendi niajn orelojn. Kio do ekzistas en la vivo, se oni ne povas aŭdi la solecan krion de la nokthirundo, aŭ la disputon de la ranoj ĉe la nokta lago ? Mi estas ruĝulo kaj ne komprenas tion. La indiano ŝatas la mildan susuron de la vento kiu blovetas super lagsurfaco - kaj la odoron de la vento, purigita de tagmeza pluvo aŭ peza de pinodoro. La aero estas kara al la ruĝulo - ĉar ĉiuj aĵoj dividas la saman spiron - la animalo, la arbo, la homo - ili ĉiuj dividas la saman spiron. La blankulo ŝajnas ne rimarki la aeron kiun li spiras ; kvazaŭ viro, kiu mortas de multaj tagoj, li estas sensenca pri la fetoro. Sed se ni vendas al vi nian landon, vi devas ne forgesi ke la aero estas al ni altvalora - ke la aero dividas sian spiriton kun ĉiu vivo kiun ĝi entenas. La vento donis al niaj prapatroj la unuan spiron kaj ricevas ilian lastan. Kaj la vento devas ankaŭ al niaj infanoj doni la vivspiriton. Kaj se ni vendas al vi nian landon, tiam vi devas alte taksi ĝin kiel apartan kaj sanktigitan, kiel lokon kie ankaŭ la blankulo sentas, ke la vento odoras dolĉe el la herbejaj floroj.

La strangan proponon aĉeti nian landon ni pripensos, kaj se ni decidos akcepti ĝin, tiam nur sub kondiĉo. La blankulo devas trakti la animalojn de la lando kiel siajn fratojn.

Mi estas sovaĝulo kaj ne komprenas tion alie. Mi vidis mil putrantajn bubalojn, postlasitajn de la blankulo - mortpafitajn el preterveturanta vagonaro. Mi estas sovaĝulo kaj ne povas kompreni, kiel la fumanta ferĉevalo estu pli grava ol la bubalo, kiun ni mortigas nur por resti vivaj. Kio estas la homo sen la animaloj ? Se ĉiuj animaloj forestus, tiam la homo mortus pro granda soleco de la spirito. Kio ajn okazas al la animaloj - tio okazos baldaŭ ankaŭ al la homo. Ĉiuj aferoj estas kunligitaj.

Kio okazas al la tero, tio okazas ankaŭ al la teridoj. Vi devas instrui al viaj infanoj ke la grundo sub iliaj piedoj estas la cindro de niaj prapatroj. Por ke ili estimu la landon, rakontu al ili ke la tero estas plena de la animoj de niaj prauloj. Instruu al viaj infanoj tion kion ni instruas al la niaj : La tero estas nia patrino. Kio okazas al la tero, okazas ankaŭ al la idoj de la tero. Se homoj kraĉas sur la teron, ili prikraĉas sin mem. Ĉar tion ni scias, la tero ne apartenas al la homoj, la homo apartenas al la tero - tion ni scias.

Ĉio estas interligita, kiel la sango, kiu unuigas familion. Ĉio estas ligita. Kio okazas al la tero, tio okazas ankaŭ al la teridoj. La homo ne kreis la teksaĵon de la vivo, li estis en ĝi nur fibro. Kion ajn vi faras al la teksaĵo, tion vi faras al vi mem. Ne, tago kaj nokto ne povas kunvivi. Niaj mortintoj pluvivas en la dolĉaj riveroj de la tero, revenas kun la silenta paŝo de printempo, kaj estas ilia animo en la vento kiu sulkigas la surfacon de la lagetoj.

La strangan proponon de la blankulo, aĉeti nian landon, ni prikonsideros.

Sed mia popolo demandas, kion do volas la blankulo ? Kiel oni povas aĉeti la ĉielon aŭ la varmon de la tero - aŭ la rapidon de la antilopo ? Kiel ni povas vendi al vi tiujn aĵojn - kaj kiel vi povas aĉeti ilin ? Ĉu vi povas fari kun la tero kion vi volas - nur ĉar la ruĝulo subskribas pecon da papero - kaj donas ĝin al la blankulo ? Se ni ne posedas la freŝecon de la aero kaj la briladon de la akvo - kiel vi povas aĉeti ilin de ni ?

Ĉu vi povas reaĉeti la bubalojn, se la lasta estas mortigita ?

Ni pripensos vian oferton. Ni scias, se ni ne vendas, verŝajne venos la blankulo kun armiloj kaj prenas nian landon. Sed ni estas sovaĝuloj. La blankulo, provizore en la posedo de la povo, kredas ke li estas jam Dio - al kiu apartenas la tero. Kiel homo povas posedi sian patrinon ?

Ni pripensos vian oferton aĉeti nian landon, tago kaj nokto ne povas kunvivi - ni pripensos vian oferton iri en la rezervejon. Ni vivos aparte kaj en paco. Ne gravas kie ni pasigos la reston de niaj tagoj. Niaj infanoj vidis siajn patrojn humiligitaj kaj venkitaj. Niaj militistoj estis hontigitaj. Post malvenkoj ili pasigas siajn tagojn senfare - venenigas siajn korpojn per dolĉa nutraĵo kaj forta drinkaĵo.

Ne gravas kie ni pasigos la reston de niaj tagoj. Jam ne estas multaj. Ankoraŭ malmultajn horojn, kelkajn vintrojn - kaj jam neniu ido de la grandaj triboj, kiuj iam vivis en tiu ĉi lando aŭ vagas nun etgrupe tra la arbaroj, restos por funebri ĉe la tomboj de popolo - kiu estis iam tiom forta kaj esperplena kiom la via. Sed kial mi funebru pri la pereo de mia popolo, popolo konsistas el homoj - el nenio alia. Homoj venas kaj foriras kiel la ondoj en la maro. Eĉ la blankulo, kies Dio paŝas kun li kaj parolas kiel amiko al amiko, ne povas eskapi la komunan destinon. Ebli ni estas tamen - fratoj.

Ni vidos.

Unu aferon ni scias, kio la blankulo eble nur iun tagon malkovros - nia Dio estas la sama Dio. Eble vi pensas ke vi posedas lin - tiel kiel vi aspiras posedi nian landon - sed tion vi ne povas. Li estas la Dio de la homoj - same de la ruĝuloj kiel de la blankuloj. Tiu ĉi lando estas al li valora - kaj vundi la teron signifas malestimi ĝian kreinton.

Ankaŭ la blankuloj pereos, eble pli frue ol ĉiuj aliaj triboj. Daŭrigu infekti vian liton, kaj iun nokton vi sufokiĝos en via propra rubo. Sed en via pereo vi brilos hele - fajrigata de la forto de la Dio, kiu venigis vin en tiun ĉi landon - kaj destinis vin regi super tiu ĉi lando kaj la ruĝulo. Tiu destino estas enigmo por ni. Kiam la bubaloj estos ĉiuj buĉitaj - la sovaĝaj ĉevaloj malsovaĝigitaj - la sekretaj anguloj de la arbaro, pezaj de la odoro de multaj homoj - kaj la aspekto de maturaj montetoj perfortigita de parolantaj dratoj - kie estas la densejo - for, kie la aglo - for, kaj kion signifas diri adiaŭ al la rapida ĉevaleto kaj al la ĉasado :

La fino de la vivo - kaj la komenco de la supervivado.

Dio donis al vi regadon super la bestoj, la arbaroj kaj la ruĝulo, el aparta kialo - sed tiu kialo estas por ni enigmo. Eble ni povus kompreni ĝin, se ni scius, pri kio la blankulo revas - kiajn esperojn li priskribas al siaj infanojn en la longaj vintraj vesperoj - kaj kiajn viziojn li bruligas en iliajn imagojn, tiel ke ili sopiras je mateno. Sed ni estas sovaĝuloj - la revoj de la blankuloj estas al ni kaŝitaj.

Kaj ĉar ili estas al ni kaŝitaj, ni iros niajn proprajn vojojn. Ĉar antaŭ ĉio ni estimas la rajton de ĉiu homo vivi tiel kiel li mem deziras - negrave kiom diversa li estas de siaj fratoj.

Tio ne estas multo kio kunligas nin.

Ni pripensos vian oferton.

Se ni konsentas, tiam nur por certigi la rezervejon kiun vi promesis. Tie ni povos eble pasigi niajn mallongajn tagojn niamaniere.

Kiam la lasta ruĝulo forcedis de tiu ĉi tero kaj lia memoro estos nur la ombro de nubo super la stepo, tiam daŭre vivos la spirito de miaj prapatroj en tiuj ĉi riverbordoj kaj tiuj ĉi arbaroj. Ĉar ili amis tiun ĉi teron, kiel la novnaskito la korbaton de sia patrino. Se ni vendas al vi nian landon, tiam amu ĝin, kiel ni amis ĝin, zorgu kiel zorgis ni, konservu la memoron pri la lando, tia kia ĝi estas, kiam vi prenas ĝin. Kaj per ĉia via forto, via spirito, via koro, konservu ĝin por viaj idoj kaj amu ĝin - tiel kiel Dio amas nin ĉiujn.

Ĉar ion ni scias - nia Dio estas la sama Dio. Tiu ĉi tero estas al li sankta. Eĉ la blankulo ne povas eskapi la komunan destinon. Eble ni estas tamen - fratoj.

Ni vidos.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el la germana traduko de

http://www.i-bahmueller.de/seattle.htm.