Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSFulteno 2008-12-02
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
5a decembro 2008

La enskribo de agadoj estas finita : estas nun la tempo por konstrui kunligojn !

La 1-an de decembro 2008

Enhavo

1. La enskribo de agadoj estas finita : Estas nun tempo por konstrui kunligojn !

2. La enskriboj por gazetaro kaj kulturaj agadoj estas malfermitaj

3. Novaĵoj el Etendita Belemo - 60 tagoj por la forumo

1. La enskribo de agadoj estas finita : Estas nun tempo por konstrui kunligojn !

La periodo de enskribo de agadoj por la MSF 2009 finiĝis la 21-an de novembro. Pli ol 2.400 agadoj estas enskribitaj de organizaĵoj kaj movadoj de 60 landoj.

La enskribitaj organizaĵoj havas novan daton por konfirmi sian partoprenon, fari la pagon, redakti la agadojn kaj la nombron de delegitoj ĉeestontaj en Belemo. (Atentu : post la pago jem ne eblos ŝanĝi la nombron de enskribitaj delegitoj !)

La momento venis por komenci la konverĝojn kaj kuniĝojn de la partoprenontoj. La MSF estas spaco de interŝanĝo kaj de solidigo de la alternativoj konstruataj de la retoj kaj movadoj de la tuta planedo. La konferĝoj inter la iniciatoj kaj la partoprenantoj estas do fundamente gravaj.

(GRAVA :) la organizaĵoj registritaj ekster Brazilo povos ricevi alian daton por fari la pagon, sed devos redakti siajn agadojn plej malfrue la 18-an de decembro)

Antaŭ ol konfirmi vian agadon (ĝis la 18-a de decembri), estas rekomandite ke ĉiuj enskribitaj organizaĝoj kontrolu la liston de agadoj proponitaj de aliaj retoj, movadoj kaj organizaĵoj, por provi la starigon de kontaktoj cele al unuigi agadojn aŭ konstrui programadon kiu kunigu similajn agadojn.

La Grupo de Ligo de la Internacia Konsilantaro publikigis por tio karton kaj invitas ĉiujn kiuj proponis agadojn fari konverĝojn :

http://openfsm.net/projects/fsm2009... [franclingve ; por la aliaj lingvoj simple ŝanĝu la finan linvokodon]

Krome, grupo de Faciligantoj laboras jam por indiki al la enskribitaj organizaĵoj la eblecojn de kunigo. Por scii pli pri tio, aliru la spacon de la faciliganoj en la retejo OpenFSM : http://openfsm.net/projects/fsm2009...

Tamen, ne necesas atendi la kontakton de la faciligantoj. Ĉiuj enskribitaj organizaĵoj povas aliri la retejon de la enskriboj kaj vidi la enskribitajn agadojn, rekte kontakti la aliajn partoprenantojn kaj proponi komunan programadon de la agadoj (unuigante du agadojn aŭ pli, aŭ ligante laŭ blokoj la diversajn agadojn).

1. Por konsulti la liston den la enskribitaj agadoj :

http://inscricoes.fsm2009amazonia.o...

(Ekzistas pluraj reĝimoj de serĉado, laŭ nomo de organizaĵo, laŭ agado, laŭ celo aŭ laŭ ŝlosilvorto). Vi povas tie elŝuti tabelojn laŭ agoceloj - http://openfsm.net/projects/fsm2009... - aŭ tabelon kun ĉiuj agadoj - http://www.fsm2009amazonia.org.br/f....

2. Se certaj agadoj interesas vin, sufiĉas alklaki la titolon de unu el ili por povi aliri la informojn kaj la kontaktojn de la organizaĵoj.

3. Vi povos poste kontakti kaj diskuti pri la plej taŭga maniero kunigi agadojn (vi povos decidi unuigi du agadojn aŭ pli kaj /aŭ krei blokon de ligitaj agadoj).

4. Post decidi la plej taŭgan formon unuigi la programadojn, vi devas redakti la informojn pri la enskribitaj agadoj kaj indiki la konverĝojn. Por fari tion, aliru la retejon de la enskriboj : http://inscricoes.fsm2009amazonia.org.br kaj alklaku la ligon „Mia organizaĵo estas jam preta - mi volas enskribi aŭ modifi la proponon de agadoj ; kaj/aŭ por la pago de la enskribo” -. Vi estos demandata pri la enskrib-numero kaj pri la pasvorto por povi aliri la ĉefan menuon, de kie vi povos poste redakti la nombron de delegitoj, la informojn pri la agadoj, sed ankaŭ aliri la pagsistemon.

5. La organizaĵoj kiuj decidas kunigi siajn iniciatojn povas ekzemple decidi komunan titolon por ĉiuj enskribitaj agadoj aŭ modifi la komence enskribitajn datumojn por ke la agadoj okazu en bona sinsekvo.

Ne atendu la lastan minuton, iru jam nun en la enskribo-paĝo kaj eksciu pri la agadoj proponitaj por la MSF 2009, trovu partnerojn por viaj agadoj, interŝanĝu informojn, ampleksigu viajn batalojn kaj partoprenu en la kolektiva konstruado de alia mondo ebla.

2. La enskriboj por gazetaro kaj kulturaj agadoj estas malfermitaj

La enskriboj por la gazetaro kaj por la propono de kulturaj agadoj por la Monda Socia Forumo 2009 estas malfermitaj. La enskriboj estas senpagaj.

Por enskribi artan-kulturan agadon, kiel teatran, kinartan, literaturan, vidartajn, dancan, rakontadon de historioj, necesas konformi kun la Ĉart de principoj kaj kun la teksto de Kultura Referenco de la MSF. Tiuj dokumentoj kaj la enskribmanieroj troviĝas en jena ligilo :

http://www.fsm2009amazonia.org.br/f... [en la franca]

La periodo de enskriboj por kulturaj aranĝoj finiĝos la 12-an de decembro.

Gazetaro : Povas enskribiĝi kiel gazetaro, la entreprenoj de tradicia komunikado, la universitatoj pri ĵurnalismo, la sendependaj profesiuloj, la komunikistoj de la liberaj kaj alternativaj komunikiloj kaj la strukturoj de la organizita civila socio. La enskriboj por la gazetaro troviĝas sub la jena ligilo : http://inscricoes.fsm2009amazonia.org.br.

Tiuj fareblas ĝis la 10-a de januaro. La enskribo donas liberan aliron al la strukturoj de apogo al la gazetaro kaj al la gazetaraj konferencoj.

Jen pli da informoj : imprensa@fsm2009amazonia.org.br

3. Novaĵoj el Etendita Belemo - 60 tagoj por la forumo

Belemo Etendita ebligas partopreni en la MSF 2009 sen esti korpe en Belemo. La Internacia Konsilantaro de la MSF lanĉis alvokon fine de septembro (vidu la ligilon http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la franca ; por aliaj lingvoj ŝanĝu la lastan ciferon]

Ekde tiam okazis multaj kontaktiĝoj, stariĝis grupo de faciligantoj, kaj la reĝimo „Belemo Etendita” videblas en la OpenFSM.

Kiel progresas la mobilizado de Belemo Etendita ?

- 50 personoj troviĝas en la listo de retpoŝtadresoj kaj la spaco de Belemo Etendita : http://openfsm.net/projects/club-be...

- 20 spacoj fsm2009expanded estis lanĉitaj en Ameriko, Eŭropo, Afriko, Mez-Oriento (kaj aliaj estas lanĉataj) - http://openfsm.net/projects/club-be... [en la angla ; por aliaj lingvoj ŝanĝu la finan lingvokodon]

- 400 agadoj estas registritoj en Belemo indikantaj intencojn kunligiĝi. Ili kontakteblas por partnereco en la retejo : http://openfsm.net/projects/club-be...

Kiel realigiĝos la interkomunikado inter la partoprenantoj de Belemo Etendita ?

En Belemo, en la socia teritorio, oni laboras aktive por atribui al certaj ĉambroj telefon- kaj interret-aliroj, por ke oni povu kontaktiĝi kun la grupo de faciligantoj de Belemo Etendita, kun helpo por konektoj de simpla konversacio (chat), kaj aŭd-vida komunikado. Laŭ alirebleco, oni uzos teĥnike pli altnivelajn rimedojn. Informoj pri la eblecoj en la venontaj semajnoj. (Informoj : http://openfsm.net/projects/tecnoin...)

Kiel komenci la partoprenon en Belemo Etendita ?

Por partopreni en ĝi ne necesas antaŭe enskribiĝi, necesas nur anonci ke via organizaĵo interesiĝas pri partoprenado.

Por tion fari, bonvolu kompletigi tekston en kiu vi priskribas viajn intencojn kaj sendi ĝin al la listo de retadresoj de Belemo Etendita.

Sekvu la instrukciojn sur : http://openfsm.net/projects/club-be... (en la franca ; por aliaj lingvoj skribu la finan vorton en la koncerna lingvo]

Kiam ni ricevas vian anoncon, ni kontaktos vin per la grupo de faciligantoj de Belemo Etendita.

Traduko [al la franca] kaj kunlaboro : Benoît Guichard

Oficejo de la Monda Socia Foromo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retpoŝtadreso : escritorio@forumsocialmundial.org.br

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo 2009 (Belemo - Brazilo)

Adreso : Rua Presidente Pernambuco S/N - Belem (Pará), Poŝtkodo : 66823-010

Retpoŝtadreso : escritorio@fsm2009amazonia.org.br

Telefono : +55-91-3230-2326

Retejo : www.fsm2009amazonia.org.br

Elfrancigis Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)