Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Senvolupteco, perverso kaj paradoksoj de la amo...
de Volkmar Sigusch   Ulrike Baureithel  
18a aŭgusto 2005

Interparolado de la semajngazeto Freitag, Berlino, kun la germana seksikisto Volkmar Sigusch pri nova senvolupteco, malnova perverso kaj la paradoksoj de la amo en kapitalismo

FREITAG : En ĵus aperinta sondaĵo, 20 % de la prisonditoj konfesis ke en amrilato ili povas vivi sen sekso, kaj ja 12 % deklaris ke sekso estas por ili ne aŭ ne tiel grava. En psiĥologiaj revuoj oni ĉiam denove plendas, ke kreskas, ankaŭ ĉe paroj, sendepende de la seksa orientiĝo, la seksa senintereso. Ĉu ekfuroras la nova senvoluptemo, kaj ĉu vi konsideras tion alarma signo ?

Volkmar SIGUSCH : [...]

Karaj legantoj,

ĉar MAS NE ricevis la tradukpermeson de la gazeto FREITAG, mi publikigas ĉi tie, kun ties konsento, nur la lastajn alineojn de la teksto (vd sube).

Por trovi la kompletan tekston, vi devas unue iri al tiu ĉi perilo >>>>>

Jen la lastaj alineoj de la teksto :

Via nova libro « Novseksecoj » temas ne nur pri amo, sed ankaŭ pri seksaj perversoj, kiujn oni kutime ne atribuas al ama atento. La perverso, ĉu malluma ombro de la amo aŭ brilanta stelo en la mallumo de partnereca enuo ?

Ambaŭ. La perverso en rilato povas esti malbeno, sed ja ankaŭ incitilo kiu konservas rilaton dum jardekoj.

Mi estas surprizita ke vi insistas pri la nocio « perverso », ĉar per tio estas celata kaj stigmatizata ja senambigue deflankiĝa, patologia sinteno.

Tio rilatas kun la fakto ke mi estas klinikisto, kiu dum jardekoj observis la katastrofajn evoluojn de perversa konduto. Tio estas por la koncernatoj mem sufiĉe ofte absoluta katastrofo, kiu povas konduki ĝis la morto. Nomi tion « parafilio » aŭ « em-perturbo », kiel faras intertempe preskaŭ ĉiuj miaj kolegoj, mi opinias vorta sendanĝerigo de la malsano kaj primoko de la pacientoj – kaj cetere ankaŭ de la viktimoj.

Do, ekzistas en tiu « deflankiĝa » tereno ankaŭ « restaĵoj », kiuj ne estas integreblaj de la socio aŭ de la merkato, ĉu ?

Jes, tio estas preskaŭ universalaĵoj. Tio trairas la jarcentojn kaj evidente ankaŭ tra ĉiuj kulturoj. Tio estas ankaŭ ne entenata en la procezoj de la novseksa revolucio, kiun mi priskribas.

Sed ĉe la pedofilio, kontraŭ kiu la socio dislimas sin ekstreme, ŝajnas ankaŭ ekzisti ŝanceliĝoj. Oni havas hodiaŭ la impreson ke temas malpli pri protekto de la infanoj ol pri protekto de si mem, en la senco bridi siajn proprajn emojn.

Rigardo al la historio instruas, ke la kondiĉoj tie ege ŝanĝiĝis. En la tempo de Goeto ne estis rare ke famaj viroj kiel Lichtenberg prenis dekdujaran knabinon de la strato al si kaj fine eĉ edzinigis. Almenaŭ la aĝlimoj disŝoviĝis. Sed mi pensas, ke la danĝero de miskonduto kaj ankaŭ la reala miskonduto en la familioj kaj en la pli granda familia kadro estas ĉe ni tiom granda ke ni ĉiuj timas ekscii la veron, ĉar tiu skuus jam sen tio disfalantan fundamenton, la familion. Pro tio, la koncentriĝo al la malgranda kaj en si tre diversa grupo de pedofiloj deturna, fornea projekcio.

Kio okazos, se la malnova dio Sekso estos forpuŝita de sia Olimpo kaj la homoj perdas la intereson pri ĝi ? Vi donas maltrankviligan respondon.

Se la sekseco perdas je simbola kaj reala graveco, io alia anstataŭas ĝin. Homoj, kiuj dum la tuta semajno bone funkcias, spertas semajnfine subite ke ili ricevas sian « ekscito-puŝon » se ili foje povas rekte kaj draste surdraŝi. En tio mi vidas grandan danĝeron.

La kapitalismo misformas la homojn kaj ilian seksecon ĝis nerekoneblo ; aliflanke ĝi disponigas kiel neniu alia sociformo liberajn spacojn por novaj seksaj vivmanieroj. Vi nomas tion paradoksa. En paradoksaj sistemoj eblas intelekte bonfarti, ĉar ili ne estas dissolveblaj. Sed kiel vivi en ili ?

Oni ĉiam riproĉis al mi ke mi estas kulturpesimisto kaj nerebonigebla Adorn-ano. Pro tio mi antaŭmetis al tiu libro, ke la kreskinta amo – transe de blinda enamiĝo – estas la plej valora kion ni havas. Nun oni skribas ke mi fariĝis aĝosaĝa kaj malkovris la amon. Kiam oni parolas pri amo kaj sekseco, ankaŭ kiel esploristo, oni ne povas forlasi sian haŭton, la temo estas tro persona. Samtempe mi estas ankaŭ adepto de la Kritiko de la Politika Ekonomio kaj ne ŝajnigas ne plu vivi en kapitalismo. Pro tio gravas al mi diri, ke la amo estas tio sola kion oni ne povas fabriki kaj aĉeti. La fetiĉeco, kiun la amo kompreneble ankaŭ havas en nia socio, estas per tio bridata – kondiĉe ke la amo sukcesas.

La interparoladon gvidis s-rino Ulrike Baureithel ; ĝi aperis en la semajngazeto FREITAG, n-ro 27/28 de la 8-a de julio 2005, p. 22.

Piednotoj

1.Frusto : pli konvena formo de frustracio. -vl

2.Viagro : originale Viagra. -vl

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS) ; 2005-08-18

Akceptopaĝen