Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
UN : La kazo Palaŭo
de Jean-Guy ALLARD  
29a novembro 2008

LA SOLA LANDO kiu aliĝis al la duopo Usono-Israelo kontraŭ la grandega plimulto de landoj kiuj ĵus kondamnis en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la usonan blokadon kontraŭ Kubo, havas kiel ambasadoron en tiu institucio Stuart Beck, kiu estas usonano, juda advokato de Long Island, amiko de John „Armagedon” Bolton kaj kiu voĉdonas sisteme favore al Israelo.

La konstato ke la Respubliko Palaŭo, insularo de proksimume 200 insuletoj en la Okcidenta Pacifiko montras videblan malamikecon kontraŭ la kuba revolucio, ne estas facile komprenebla : la sola rilato trovebla inter ambaŭ nacioj okazis en 1899, kiam, kiel sekvo de la Hispana-Kuba-Usona Milito, la perturbita Hispanio devis senigi sin de tiu insularo kiun ĝi okupis ekde 1886, vendante ĝin al Germanio.

Suvereneco kun asociado

IOMETE DA HISTORIO. Post la Dua Mondmilito, la UN transformis Palaŭon kaj kromajn ĉirkaŭajn insulojn en teritoriojn sub kuratelo de Usono, kies malbonfamo ne estis tiu de hodiaŭ. Palaŭo restis oficiale sub kuratelo ĝis 1994, kiam ĝi transformiĝis al ŝtato, supoze suverena submetita al tiel nomata Traktato de Libera Asociciado.

La leganto divenis : jen la kaptilo. La traktato donas por 50 jaroj al la usona armeo liberan uzadon de la nacia teritorio interŝanĝe kun garantioj de milita protekto kaj de ekonomia helpado.

La relativa sendependeco de tiu eta nacio de la Pacifiko ne okazis sen perturboj : la unua prezidanto de Palaŭo estis murdita, la dua memmortigis sin.

Palaŭo estas nacio sufiĉe malstabila : ĝia loĝantaro atingas apenaŭ 20.000 homojn, dividitajn en diversaj indiĝenaj grupoj. Aldoniĝas flua nombro da malajaj, filipinaj, polineziaj, papuaj, japanaj, francaj, germanaj kaj usonaj loĝantoj.

Deko da lingvoj estas parolataj, dominataj de la angla. La lando havas entute apenaŭ 500 kvadratkilometrojn, kun nur 36 kilometroj da asfaltitaj ŝoseoj. Cirkulas nur la dolaro.

Toribiong parolas klare

NE EKZISTAS POLITIKAJ partioj, sed kelkaj politikaj tendencoj kiuj distingiĝas per la volo malproksimiĝi aŭ ne de la Imperio.

Kiam en la UN 185 landoj voĉdonis kontraŭ la usona blokado de Kubo, en Palaŭo - kvazaŭ samtempe - okazis prezidant-elekto kiu finiĝis per la venko de la porusona kandidato.

Gajnis Johnson Toribiong per 4.770 voĉoj kontraŭ Elias Camsek Chin kun 4.554. Sufiĉe malgranda diferenco.

Toribiong - li estis ambasadoro en Tajpeo - estas la plej taŭga homo por kunlaborado kun Usono.

En intervjuo al la Pacific Magazine (ŝajne la sola publikigaĵo kiu interesiĝis pri lia elekto), la nova prezidanto parolas pri sia ekstera politiko defendante la insulon de Ĉiang Kaj-Ŝek.

Kontraŭflue li deklaras : „Mi apogas la aspiron de Tajvano esti rekonata kiel suverena nacio, alpreni sian plenan lokon en la internacia komunumo kaj sidi kiel plena membro de la Unuiĝintaj Nacioj”.

Kaj li daŭrigas :

„Mi apogos la politikon de Usono pri Irako, Afganio kaj Nord-Koreio kaj tiel plu [tiel !], ni devas atendi la politikon de la usona registaro post kiam la elektita prezidanto enoficiĝos. Sed finfine kaj ĉefe, la internacia politiko de Palaŭo devas esti la spegulo de la internacia politiko de Usono pri la internacia sekureco, la justeco, la demokratio kaj la libereco. Usono estas nia plej proksima aliancano kaj nia bonfaranto.”

Ambasadoro por po unu dolaro jare

CERTAS KE CIVITANO de Palaŭo mortis en Irako en septembro, kie li batalis apud 100 siaj samlandanoj. Kaj ke en la UN la insulo estas reprezentata de fiagento se ne de la CIA, tiam de la MOSSAD.

Ne estas dubo ke teni reprezentiĝon en la internacia institucio de Novjorko kostas multe. Kaj pro tio, la propono de Stuart Beck, advokato de Long Island, Novjorko - edziĝinta kun palaŭanino kun kiu li havas kvar infanojn - labori por la insularo kontraŭ unu dolaro jare, ŝajnis esti la oferto de la jarcento.

En intervjuo al International Herald Tribune mallonge post sia nomumado, Beck rakontis kiel okazis ke Palaŭo donis al li la postenon per tiu kontrakto.

„Mi diris al ili : vidu, vi produktas nenion, fabrikas nenion, viaj laboristoj interesas neniun, vi havas nenion kion iu deziras, Usono jam havas rajtojn pri defendo kaj pri militbazo, tiel la sola afero kiun vi havas kaj kiu valoras iom estas via voĉo en la UN.”

Nu, tiu klera judo kun cionistaj konvinkoj kiu reprezentas Palaŭon en la UN kun tri aŭ kvar oficistoj ankaŭ novjorkaj, ja ne estas paradiza anĝelo.

Bolton, okupata, alirebla, diligenta

En 1994, Beck estis tiu kiu intertraktis nome de Palaŭo la Traktaton pri Libera Asociado kiu ligis definitive, sub ŝajno de sendependeco, la insularon al Usono.

Tiu diplomato de Yale - la universitato en kiu Bush lernis multajn aferojn - loĝas nun en Bronxville, Novjorko, kun sia familio kaj Cleo, la hundo.

Kiu havas dubojn pri liaj politikaj orientiĝoj devas legi la leteron kiun li publikigis la 4-an de aŭgusto 2006 en The New York Times por protesti kontraŭ ĉefartikolo de tiu gazeto kiu postulis la rezignon de John Bolton, la tiama superfaŝista usona ambasadoro ĉe la UN. Ĝuste tiu kiu revis pri la malapero de tiu institucio kaj pri dia interveno kiu diserigos ĉiujn maldekstrulojn de la planedo.

Interalie, Beck kvalifikis sian amikon kiel [„alte okupata, alirebla kaj diligenta”, kio konfirmis la nivelon de ilia interkonsento. Sed estas io plia.

En la citita intervjuo kun la International Herald Tribune, Beck substrekis la strategian gravecon de Palaŭo por Vaŝingtono kiel ebla bazo en siaj „klopodoj por kontraŭagi ribelojn en Indonezio kaj Filipinoj.”

Restas la alia parto de la historio.

Krom siaj funkcioj en la UN, Beck estas nun ankaŭ ambasadoro de Palaŭo ĉe la israela registaro.

Kaj en la UN, Palaŭo estas unu el la kvar aŭ kvin landoj kiuj apogas kvazaŭ religie Israelon, kiam tiu lando troviĝos kontraŭ la vando, kio okazas regule.

Kiam temas pri subpremi la palestinanojn, per siaj tipaj metodoj, Tel-Avivo povas ĉiam kalkuli kun la solidara apogo de Stuart Beck.

La 26-an de julio 2006, la Jerusalem Post titolis per laŭdinda sincereco : „Palaŭo, la plej bona amiko de Israelo en la UN”.

Vizitante Israelon en tiu sama momento, akompanate de Beck, la tiama prezidanto de Palaŭo, Tommy Esang Rememgesau Jr., deklaris al siaj gastigantoj : „Vi havas du ambasadorojn en la UN, la vian kaj la nian”.

Beck fanfaronis tiam teni la plej alten rekordon de voĉoj favore al la cionista ŝtato.

Estas certe ke la ambasadoro de Palaŭo povas kalkuli kun la bonaĵoj de siaj aliancanoj israelaj kiel usonaj. Tiom bona estas lia negoco ke li forlasis sian postenon de manaĝero ĉe la loka televidkompanio Granite Broadcasting, kiun li estis fondinta, kaj malfermis oficejon de Palaŭo ekster la propra sidejo de la UN.

Oni ne scias klare kion oni pensas en Palaŭo pri tiom da servileco. En tiu virtuala protektorato de la nacio kiu plej parolas pri esprimlibereco, la lokaj komunikiloj preskaŭ ne ekzistas. Ankaŭ ne ekzistas nacia televido ; nur eksterlandaj televidstacioj, plej multe usonaj, per kablo.

Tamen ekzistas temo pri kiu Stuart Beck devas malproksimiĝi de la tezo de siaj mastroj : la klimatŝanĝiĝo. Li ne povas alie.

„Estas devo de la Konsilantaro pri Sekureco malhelpi ke la situacio pligraviĝas”, esprimis Beck en ĵusa kunveno de la UN kiu priskribis la katastrofan efikon de la fenomeno en la insuletoj de la Pacifika Oceano.

Palaŭo, kiel multaj ceteraj malgrandaj insulaj nacioj de la regiono, estas minacata de malapero. Nenio malpli. Kaj ĉio pro kulpo de la krimaj neglektoj en mediprotektado de la imperia potenco kiun la sama Beck apogas kontraŭ Kubo, ankaŭ viktimo de tiuj samaj ŝanĝiĝoj kaj fervora luktanto por kontraŭagi tiun katastrofan situacion.

La mondo malgrandas. Ĉu ne ?

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)