Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-11-17
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
20a novembro 2008

Prokrastita ĝis la 21-a de novembro la registrado de agadoj por la Monda Socia Forumo 2009

La 17-an de novembro 2008

Enhavo

1. Prokrastita ĝis la 21-a de novembro la registrado de agadoj por la Monda Socia Forumo 2009

2. La MSF 2009 malfermas la enskribadon por la individuaj partoprenontoj

3. Familia kaj alternativa gastigado por la MSF 2009

1. Prokrastita ĝis la 21-a de novembro la registrado de agadoj por la Monda Socia Forumo 2009

La MSF 2009, kiu okzos de la 27-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2009 en Belemo, ŝtato Parao, Brazilo), havos certajn memmastruatajn agadojn, proponitajn kaj realigotajn de la civila socio de la tuta mondo.

La limdato de enskribado de organizaĵoj kiuj deziras partopreni en la MSF 2009 en Belemo estis prokrastita ĝis la 21-a de novembro. En tiu unua fazo, nur la organizaĵoj, retoj kaj movadoj de la civila socio estas invititaj registriĝi. Baldaŭ malfermiĝos ankaŭ la enskribado de individuaj partoprenontoj, de gazetaraj veturiloj, de kulturaj agadoj kaj ankaŭ de malcentraj agadoj de Vasta Belemo.

La enskribo de la organizaĵoj devas fariĝi en la interret-paĝo http://inscricoes.fsm2009amazonia.org.br. La registro de organizaĵoj ebligas ankaŭ la enskribon de unu aŭ pluraj memmastrumataj agadoj sur la teritorio de la MSF. La organizaĵoj registritaj ĝis la 21-a de novembro povas fari ŝanĝojn aŭ registri agadojn ĝis la 30-a de novembro.

La organizaĵoj povas submeti ĝis kvar agadperiodojn da agado por la MSF 2009. Ĉiu periodo daŭras tri horojn (8:30 h - 11:30, 12h - 15h00 kaj 15h30 - 18h30). Tiel, la organismo povas submeti ĝis kvar diversajn agadojn, ĉiu kun po unu periodo, aŭ distribui la tempon inter pli malgranda nombro da agadoj kun pli ol unu periodo.

2. La MSF 2009 malfermas la enskribadon por la individuaj partoprenontoj

La enskriboj por la individuaj partoprenontoj en la Monda Socia Forumo 2009 estas jam malfermitaj. La brazilaj partoprenontoj, aŭ tiuj kiuj enskribas sin en Brazilo, povas fari la pagon per banka transkontigo tuj post la enskribo. La kosto de individua enskribo estas R$ 30,00 por Brazilo, 60 € (eŭroj) por la geopolitika Nordo kaj 15 € (eŭroj) por la aliaj landoj.

La partoprenontoj kiuj enskribiĝos eksterlande (ne en Brazilo) devas atendi por fari sian pagon poste - en tiu okazo ili devas uzi la registrad-numeron kaj la pasvorton senditajn retpoŝte, reveni sur sia slipo sen la retpaĝo http://inscricoes.fsm2009amazonia.org kaj fari la pagon.

Baldaŭ disponeblos ankaŭ la pagado por eksterlandaj organizaĵoj kaj individuoj.

Por enskribiĝi kiel individua partoprenonto

- aliru la enskribopaĝon de la MSF 2009 : http://inscricoes.fsm2009amazonia.org.br

- alklaku la ligilon „Individuaj Partoprenontoj” [ekz-e en la franca : „Participant(e)s Particuliers/ères”]

- Plenigu la enskrib-formularon kaj alklaku „Konservi” [france : „Sauvegarder”]

Rimarko : en la kampo „retpoŝto” [france aŭ angle : „e-mail”] metu nur unu (01) retpoŝtadreson

- Post konservi la formularon, vi povas krei kaj presi la banktranskontigon (por la pagoj el Brazilo).

Rimarko : Ne forgesu konservi la pagopruvilon kaj alporti ĝin kun via registradnumero kaj identigilo (identec-dokumento), por efektivigi la aliĝon al la evento.

Familia kaj alternativa gastigado por la MSF 2009

La kunordigado de la Monda Socia Forumo 2009 sukcesis disponigi proksimume 30 mil lokojn por la partoprenantoj de la evento per la familiaj kaj alternativaj gastigadoj.

Nur en la kategorio de familia gastigado estas pli ol 6 mil lokoj. La aliaj troviĝas en la establoj de kolektiva gastigado en katolikaj kaj publikaj (ŝtataj kaj urbaj) lernejoj, de sindikatoj, de kluboj kaj eĉ de ŝipoj kiuj servos kiel hoteloj dum la MSF.

La kostoj por ĉiu tipo de loko varias inter R$ 5 kaj R$ 10 por la establoj de kolektiva gastigado, de R$ 27,50 ĝis R$ 38,50 por familia gastigado kaj kombinendaj prezoj por la aliaj formoj de gastigado, kiel la luado de domo kaj ŝipo / hotelo. Oni povas mendi lokojn en la retejo.

Familia gastigado :

Oni povas mendi lokojn en la sekcio Familia Gastigado per telefono, tra la Rezervad-Centro : +55 (91) 3236-0751 / +55 (91) 3228-4734

au en la retejo : http://www.fsm2009amazonia.org.br/f... [en la franca]

Alternativa gastigado :

En la sekcio „Alternativa Gastigado” [france : „Hébergement Alternatif”] : http://www.fsm2009amazonia.org.br/f... oni povas peti lokojn en tiu kategorio kaj ankaŭ aliri la kontaktliston de la agentejoj kiuj proponas lokojn sur ŝipoj kaj tendaroj.

Por ekscii pli pri tio : acomodacao@fsm2009amazonia.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, poŝtkodo : 01223-010 Retpoŝto : escritorio@forumsocialmundial.org.br

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo 2009 (Belemo - Brazilo)

Adreso : Rua Presidente Pernambuco S/N - Belemo (Parao), Poŝtkodo : 66823-010

Retpoŝto : escritorio@fsm2009amazonia.org.br

Telefono : +55-91-3222-8530

Retejo : www.fsm2009amazonia.org.br

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)