Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Obama : Pacpolitike bedaŭrinde malmulta kialo por optimismo
de Tobias PFLÜGER  
14a novembro 2008

Gazetara komuniko       Bruselo, la 5-an de novembro 2008

Obama : Pacpolitike bedaŭrinde malmulta kialo por optimismo

Pri la elekto de la nova US-prezidonto Barack Obama, Tobias Pflüger (partio Die Linke, membro de la Ekstera Komitato (AFET) kaj kunordiganto de la Maldekstra Frakcio (GUE/NGL) en la subkomitato Sekureco kaj Defendo (SEDE) de la Eŭropa Parlamento, deklaras :

Eĉ se - ĝuste en Eŭropo - multaj esperoj estas ligitaj kun la elekto de Barack Hussein Obama al nova prezidonto de Usono, iom pli detala rigardo montras tamen, ke ĝuste el pacpolitika vidpunkto ĝi estas kialo por zorgo.

Rigardo al la skipo de konsilantoj de la elektita usona prezidonto montras la eblan direkton : Ekzemplo Wesley Clark : Li estis tiu, kiu kiel ĉefkomandanto de la NATO gvidis la agresmiliton kontraŭ Jugoslavio, kontraŭan al la popoljuro. Samantha Power engaĝiĝas por tio, ke por la perforta disvastigo de „demokratio”, „homrajtoj” kaj liberaj merkatoj eblas uzi ĉiajn militajn rimedojn.

La ĵus elektita usona prezidonto volas kune kun sia vicprezidonto ankaŭ post 2010 restigi kernan trupon por certaj taskoj en Irako : por persekutado de la restaĵoj de Al-Kaido, por la protekto de „niaj servoprestantoj kaj diplomatoj” kaj por formado kaj subteno de la irakaj sekurecfortoj. Ankaŭ la amplekson Obama jam indikis : 30.000 soldatoj ! Ĉu tio estas la retiriĝo el Irako, tiom sopirata de multaj geelektintoj ?

Ĝuste pri la rilatoj inter Usono kaj Rusio, change estus urghe bezonata por malhelpi ke la akriĝantaj konfliktoj ne deglitu al „nova malvarma milito”. Sed ankaŭ tie, la elekto de la konsilistoj de Obama, speciale de Zbigniew Brzezinski, povas veki ĉion alian ol esperon. Pri la milito de Georgio, Brzezinski komparis la agadon de Putin kun tiu de Hitlero kaj postulis, ke tio povu konduki nur al „izolado kaj ekonomiaj kaj financaj sankcioj. Se Ruslando daŭrigas tiun kurson, ĝi estas finfine izolenda ene de la komunumo de ŝtatoj.”

Fine atendeblas, ke Obama - nelaste pro la grandaj ekonomiaj malfacilaĵoj de Usono - postulos de la landoj de la Eŭropa Unio ( EU) signife pli grandan militan kontribuaĵon por konservado de la nuntempa mondordo. Tiel Obama volas ne nur larĝigi la militon en Afganio ankaŭ al Pakistano kaj sendi tien proksimume 10.000 pliajn soldatojn, sed li postulas ankaŭ de la aliancanoj nete pli grandan partoprenon - speciale en Afganio.

Anonciĝas „Nova Transatlanktika Partnereco”, kiu trovus sian institucian parton en revigligita NATO ; por tio la en la EU ekstreme ŝatata Obama estus ĝuste la ideala kandidato. Sed la sekvo estus nur deŝovo de la militaj kontribuaĵoj kaj pli militeca ekstera politiko de la EU. Al la ĝojo pro la elekto de Obama en la EU kaj en Germanio povus do sekvi la granda elreviĝo.

Peter PFLÜGER.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)