Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-11-11
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
14a novembro 2008

Bulteno de la Monda Socia Forumo, la 11-an de novembro 2008

Lastaj jagoj por enskribi memmastrumatajn agadojn por la MSF 2009

La limdato por enskribi organizaĵojn, retojn kaj movadojn, kiuj volas propono memmastrumatajn agadojn por la Monda Socia Forumo 2009 estas tiu ĉi vendredo (14-a de novembro, noktomezo, horo de Braziljo)

La organizaĵoj kiuj volas sendi partoprenantojn al la MSF, sed ne proponas agadojn, povas enskribi sin ĝis decembro.

Konforme al la Ĉarto de Principoj, ne estas permesate enskribi politikajn partiojn kaj registarajn organismojn.

La MSF okazos de la 27-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2009, en la urbo Belemo (ĉefurbo de la ŝtato Paranao en Brazilo). Ĝis nun (2008-11-11), pli ol 750 agadoj estas jam enskribitaj.

Por enskribi sin, aliru la retpaĝon : inscricoes.fsm2009amazonia.org.br

Vidu la unuopajn paŝojn por fari la enskribon jene : http://www.fsm2009amazonia.org.br/f...

Ne faru la enskribon en la lasta horo. La enskribsistemo povas havi problemojn pro la granda nombro da aliroj

Por ekscii pli pri la MSF 2009 : www.fsm2009amazonia.org.br

a) Kiel fari la enskribon de organizaĵoj

1. Vizitu la interret-paĝon http://inscricoes.fsm2009amazonia.o...

2. Alklaku „Nova registriĝo” [ekz-e en la franca : « Nouveau enregistrement »]

3. Plenigu la enskribo-slipon per la datumoj de via organizaĵo (la kampoj kun steleto [*] estas devigaj)

4. Entajpu la sekurec-kodon kiu aperas en la bildo ĉe la fino de la formularo kaj klaku por „Konservi” [france : « Sauver »]

5. En la sekva paĝo konfirmu viajn donitaĵojn. Vi estos kondukita al la paĝo kun la donitaĵoj de via organizaĵo kaj havos aliron al la registrado de memmastrumataj agadoj, povos enmeti la nomojn de partoprenantoj kaj vidi la resumon kun la sumo de via registriĝo.

6. Vi ricevos retpoŝte vian enskribo-numeron kaj pasvorton por aliri la retejon. Memoru tiujn numerojn. Per ili vi povos reveni al via enskribo, modifi la donitaĵojn de via organizaĵoj, partoprenantojn kiuj estos en Belemo, aldoni aŭ modifi agadojn kaj ankaŭ aliri al la sistemo de enskribopagoj (kiu disponeblos baldaŭ).

RIMARKO : Pri la partoprenontoj - dum vi plenigas la slipon per la donitaĵoj de via organizaĵo, vi respondos kiom da partoprenantojn vi volas sendi al la evento de Belemo. Tiu nombro decidos la sumon de via enskribo. Nur post konfirmo de la pago vi povos, en la retpaĝo de la Partoprenantoj de la sistemo, enskribi la nomojn de la personoj kiuj partoprenos en la evento de Belemo.

b) Kiel fari la enskribon de agadoj

Post enskribi vian organismon (punkto a), vi povas enskribi la memmastrumatajn agadojn proponatajn por la MSF 2009 en Belemo (post registrado de via organizaĵo vi estos aŭtomate kondukata al tiu paĝo).

1. Aliru al la punkto „Memmastrumataj agadoj” [france : « Activités autogérées »] kaj alklaku „Proponi agadon” [france : « Proposer Activité »].

2. Legu atente la instrukciojn kaj plenigu la formularon de inskribo de agadoj.

3. Klaku sur „Konservi” [france : « Sauver »].

Se vi deziras ŝanĝi la informojn pri via agado aŭ preferas enskribi ĝin pli malfrue, vi devas uzi la enskribnumeron kaj la pasvorton senditajn al vi retpoŝte (punkto a-6).

Oni povas modifi/redakti la enskribitajn agadojn ĝis la 30-a de novembro.

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retpoŝto : escritorio@forumsocialmundial.org.br

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo 2009 (Belemo, Brazilo)

Adreso : Rua Presidente Pernambuco S/N - Belem (Pará), Poŝtkodo : 66823-010

Retpoŝto : escritorio@fsm2009amazonia.org.br

Telefono : +55-91-3222-8530

Retejo : www.fsm2009amazonia.org.br

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)