Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-11-02
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
4a novembro 2008

Bulteno de la Monda Socia Forumo (MSF) 2008-11-02

Enhavo

- 1. Prokrasto de la limdato por enskribo de organizaĵoj kaj agadoj por la MSF 2009

1.1 Kiel fari la enskribon de organizaĵoj

1.2 Kiel fari la enskribon de agadoj

1.3 Faciligo kaj kunligo inter la agadoj

- 2. Problemoj kun la ricevo de la pasvorto kaj de la enskrib-numero

- 3. Prokrasto de la limdato por la mendo de standoj ĉe la institucia foiro

1. Prokrasto de la limdato por enskribo de organizaĵoj kaj agadoj por la MSF 2009

La MSF 2009, kiu okazos de la 27-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2009 en Belemo (ŝtato Para, Brazilo), havos centojn da memmastrumataj agadoj, proponitaj kaj realigataj de la civila socio de la tuta mondo.

La limdato por enskriboj de la organizaĵoj kiuj deziras partopreni en la MSF 2009 en Belemo estis prokrastita ĝis la 14-a de novemro. En tiu ĉi unua fazo, nur organizaĵoj, retoj kaj movadoj de la civila socio estas invititaj registriĝi. Baldaŭ malfermiĝos ankaŭ la enskriboj de individuaj partoprenontoj, de gatetaraj veturiloj, de kulturaj agadoj kaj ankaŭ de malcentraj agadoj de Etendita Belemo.

La enskribo de la organizaĵoj devas fariĝi en la retpaĝo de Interreto http://inscricoes.fsm2009amazonia.org.br. La registro de la organizaĵoj ebligas ankaŭ la enskribon de unu aŭ pluraj memmastrumataj agadoj sur la teritorio de la MSF. La organizaĵoj registritaj ĝis la 14-a de novembro povas fari ŝanĝojn aŭ registri agadojn ĝis la 30-a de novembro.

La organizaĵoj povas submeti ĝis kvar agad-periodojn por la MSF 2009. Ĉiu periodo daŭros tri horojn (08:30 - 11h30, 12h-15h00 kaj 1530-18h30). Tiel, la organismo povas submeti ĝis kvar diversajn agadojn, ĉiun kun periodo, aŭ distribui la tempon inter pli malgranda nombro da agadoj kun pli ol unu periodo.

1.1 Kiel fari la enskribon de organizaĵoj (ĝis la 14-a de novembro)

1. Vizitu la retejon http://inscricoes.fsm2009amazonia.o...

2. Alklaku „Nova registriĝo” (ekz-e en la franca : „Nouveau enregistrement”)

3. Plenigu la enskribo-slipon per la donitaĵoj de via organizaĵo (la kampoj kun steleto [*] estas devigaj)

4. Entajpu la sekurec-kodon kiu aperas en la bildo ĉe la fino de la formularo kaj alklaku „Konservi” (ekz-e en la franca : „Sauver”)

5. En la sekva paĝo, konfirmu viajn donitaĵojn. Vi estos kondukita al la paĝo kun la donitaĵoj de via organizaĵo kaj havos aliron al la registrado de memmastrumataj agadoj, povos enmeti la nomojn de partoprenontoj kaj vidi la resumon de via registrado.

6. Vi ricevos per retpoŝto vian enskribo-numeron kaj pasvorton por aliri al la retejo. Memorigu tiujn numerojn. Per ili vi povos reveni al via enskribo, modifi la donitaĵojn de via organizaĵo, de la partoprenontoj kiuj estos en Belemo, aldoni aŭ modifi agadojn kaj ankaŭ aliri al la sistemo de pagoj de la enskriboj (kiu disponeblos baldaŭI.

RIMARKO : Pri la partoprenontoj - dum plenigo de la slipo per la donitaĵoj de via organizaĵo -, vi devos respondi kiom da partoprenantoj vi volas venigi al la evento de Belemo. Tiu nomero determinos la totalan sumon de via enskribo. Nur post konfirmo de la pago vi povos, en la kampo de la Partoprenontoj de la sistemo, enskribi la nomojn de la personoj kiuj partoprenos en la evento de Belemo.

1.2 Kiel fari la enskribon de agadoj (ĝis la 14-a de novembro)

Enskribinte vian organizaĵon (punkto 1.1), vi povos enskribi la memmastrumatajn agadojn proponitajn por la MSF 2009 en Belemo (post registrado de via organizaĵo, vi estos aŭtomate kondukata al tiu paĝo).

1. Aliru la punkton „Memmastrumataj agadoj” (ekz-e en la franca : „Activités autogérées”) kaj klaku sur „Proponi agadon” (ekz-e en la franca : „Proposer Activité”).

2. Legu atente la instrukciojn kaj plenigu la formularon por enskribo de agadoj.

3. Alklaku „Konservi” (ekz-e en la franca : „Sauver”).

Se vi devas ŝanĝi la informojn pri via agado aŭ preferas enskribi ĝin pli poste, vi devas uzi la enskrib-numeron kaj la pasvorton senditan al vi retpoŝte (punkto 1.1.6)

Oni povas modifi / redakti la enskribitajn agadojn ĝis la 30-a de novembro.

1.3 Faciligo kaj kunligo inter la agadoj

La Monda Socia Forumo estas spaco de renkontiĝo, de artikulado kaj de interligiĝo de la sociaj movadoj kaj organizaĵoj de la civila socio. Temas do pri kolektiva spaco de konstruado de alternativoj kaj de fortigo de partnerecoj kaj de retoj.

La partoprenantaj organizaĵoj estas petataj kaj kuraĝigataj serĉi partnerojn por interligiĝo (konverĝoj), kompletiĝo, interŝanĝoj de spertoj kaj de enhavo, inter la multaj agadoj kiuj okazos en Belemo kaj la malcentraj agadoj de Etendita Belemo.

Grupo de faciligantoj laboros por alparoli la registritajn entojn, proponante integriĝon inter similaj aŭ kompletigaj agadoj kaj subtenante la komunikadon inter la diversaj partoprenantoj de la MSF. Tamen, la procezo de kompletiĝo devas fariĝi ankaŭ per la iniciato de la organizaĵoj mem.

Ĉe la adreso http://inscricoes.fsm2009amazonia.o... vi povas konsulti liston de la registritaj agadoj kaj organizaĵoj kaj ties donitaĵojn. Baldaŭ vi povos ankaŭ konsulti la malcentrajn agadojn de Etendita Belemo.

Vizitu la ĉi-suban adreson kaj kontrolu ĉu vi povas proponi ian kunligon, konverĝon, de esprimiĝo kun la registritaj agadoj. Se vi bezonas redakti vian agadon, aliru la sistemon de registrado, tiel kiel klarigite en la punkto 1.2.

2. Problemoj kun la ricevo de pasvorto kaj enskrib-numero

Iuj organizaĵoj havis problemojn por ricevi la pasvorton por aliri la sistemon de registrado, senditan retpoŝte (kun la enskrib-numero) post la registriĝo de la organizaĵo. Tiu problemo estis sciigita al la administrantoj de la registrad-sistemo kaj estas jam solvita.

La Grupo de Faciligantoj de la MSF 2009 petas ke la organizaĵoj kiuj ne ricevis la pasvorton kaj la enskrib-numeron skribu mesaĝon en kiu ili indikas la problemon, al inscricao@fsm2009amazonia.org.br.

Ne forgesu mencii, en la mesaĝo, la nomon de la organizaĵo kaj la retpoŝtadreson de la kontaktpersono (entajpita dum la registrado de la organizaĵo). Laŭeble, bonvole, informu ankaŭ la numeron de registriĝo (kiu aperas fine de la registriĝo de la organizaĵo).

Antaŭ ol kontaktiĝi, certiĝu ke la retmesaĝo kun la pasvorto ne estis blokita per filtrilo de nedezirata retpoŝto (anti-spam) kaj ne forgesu ĝuste plenigi la retpoŝtadreson en la formularo de registriĝo.

3. Prokrasto de la limdato por peti standojn en la institucia foiro

La Grupo de Faciligo de la MSF 2009 prokrastis la periodon de petado de standoj ĉe la institucia foiro ĝis la 30-a de novembro.

La organizaĵoj kaj retoj de organizaĵoj, kiuj deziras havi korpan spacon por punktoj de renkontiĝo, de ekspozicio kaj kampanjoj dum la MSF 2009 devas aliri la petslipon en la retejo de la evento (www.fsm2009amazonia.org.br) aŭ rekte sur la retpaĝo http://www.fsm2009amazonia.org.br/i... (tiu adreso estas franclingva).

La plenigita slipo estas sendota al la retpoŝtadreso :

estande@fsm2009amazonia.org.br

Ĉiuj petoj pri standoj estos analizataj de la Grupo de Faciligo de la MSF 2009. Respondo al la petoj estos sendita ĝis la 15-a de decembro. Ĉiu organizaĵo povos peti maksimume tri (3) bazajn unuojn. Ĉiu baza unuo mezuras 4 kvadratmetrojn (4m2) kaj kostas R$ 720,00.

Pli da informoj troviĝas sur la petslipo.

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paulo - SP- Brazilo,

Poŝtkodo : 01223-010

Retpoŝto : escritorio@forumsocialmundial.org.br

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo 2009 en Belemo, Brazilo

Adreso : Rua Presidente Pernambuco S/N - Belem (Pará),

Poŝtkodo : 66823-010

Retpoŝto : escritorio@fsm2009amazonia.org.br

Telefono : +55-91-3222-8530

Retejo : www.fsm2009amazonia.org.br


Elfrancigita (de teksto rivevita 2009-11-03) : Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)