Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Semajnon antaŭ la elektoj en Usono - Denunco de masiva elektofraŭdo
de Jean-Guy ALLARD  
28a oktobro 2008

La voĉdona tendenco, laŭ la sondaĵoj, estas tiom favora al la demokrata kandidato Barack Obama, ke nur fraŭdo povas savi la respublikanon John McCain en la tago de voĉdono, laŭ pluraj observantoj, inter kiuj troviĝas du specialistoj kiuj bone konas la temon, Robert F. Kennedy plijuna kaj Greg Palast.

En la lasta eldono de Rolling Stone Magazine Kennedy (juristo kaj filo de Robert Kennedy) kaj Palast (fama ĵurnalisto de la BBC) malkaŝas en la novjorka gazeto kiel la Respublikana Partio funkciigis programen de sistema voĉŝanĝo.

Inter la plej skandalaj informoj kiujn ili trovis dum siaj esplorado de indicoj pri tiu procezo je nacia nivelo, ili informas ke la respondeculoj pri la elektosistemo en Koloradio eliminis unu nomon el ses el la registro de elektontoj.

Kennedy, advokato pri elektojuro, pruvas krome ke 2,7 milionoj da novaj voĉdonontoj estis ekskluditaj el la elektolistoj pro novaj proceduroj transformitaj en leĝon fare de la nuna prezidanto George W. Bush.

La enketo, analizante la donitaĵojn de la voĉdono de 2004, taksas je 1,1 miliono la nombron da elektantoj tiam eliminitaj per la teĥniko de caging, elekta kaptilo disvolvita de la respublikanoj kiu ebligas elimini elektonton se li ne respondas al demando farita per letero al lia adreso.

Inter la viktimoj troviĝas plimulto da latinos [civitanoj devenaj el Latinameriko], da nigruloj kaj eĉ soldatoj en eksterlando.

Kennedy kaj Palast antaŭdiras ke ĉi-jare la efiko de caging estos ankoraŭ pli granda.

Novaj reguloj pri la mastrumado de la elektonto-listoj jam malaperigis el la registroj proksimume dek milionojn da nomoj, asertas la aŭtoroj de la raportaĵo de Rolling Stones („Block the Vote”, de Robert F. Kennedy plijuna kaj Greg Palast).

En Nov-Meksiko, unu demokrato el naŭ estis tiel elpuŝita el la listoj pere de tiu fraŭda teĥniko (strange, en Usono la elektontoj estas petataj deklari sian politikan preferon en la momento de sia registriĝo, kio ebligas ilian postan eliminon).

Por Kennedy kaj Palast, la respondeculoj de tiu filaboro en la Respublikana Partio uzas kiel pretekston de siaj sistemaj reviziadoj de la registroj, la neceson „batali kontraŭ fraŭdo”.

McCain kontraŭatakas akuzante Acorn

En alia analizo pri la ĝeneraliĝinta uzado de fraŭdo, Ronald J. Hansen, de la taggazeto The Arizona Republic, indikas ke la voĉdonado de 2008 okazos tute same antaŭ la tribunaloj kiel en la voĉdonejoj.

En Ohio, ekz-e, decido de la Plejsupera Kortumo de Usono ŝparis antaŭ kelkaj tagoj al la elektaj respondeculoj la malagrablan taskon reekzameni la kazon de 200.000 elektontoj kiuj havas supozitajn kontrol-problemojn laŭ la advokatoj de McCain.

En Miĉigano, advokatoj de la Demokrata Partio provas konservi la voĉdonrajton de miloj da civitanoj kiuj perdis siajn domojn en la nemoveblaĵ-krizo. Same okazas kun elektontoj eliminitaj laŭ federacia listo konata kiel erara.

Kiel rebato al la denuncoj, John McCain akuzas nun je fraŭdo la Asocion de Komunumaj Organizaĵoj Reformo Nun (ACORN) kiu dediĉas sin al registrado de civitanoj el la plej malriĉaj tavoloj de la usona socio.

ACORN, kiu difinas sin kiel sentendenca grupo, helpis pli ol 1,5 milionojn da junuloj kaj da malriĉulojn enskribiĝi, rekorda nombro inter la komunumaj organizaĵoj kiuj faras tiun taskon.

La kodrompistoj pretas

Alia publikigaĵo, Prisonplanet.org, aperigas konsternegan tezon laŭ kiu kodrompuloj (hackers) pretas por ŝteli la prezidantelekton 2008 favore al John McCain, per manipulado de la funkciado de la elektronikaj voĉdonmaŝinoj.

Stephen Spoonamore, respublikano kiu laboris por la elektokampanjoj de Rudy Giuliani kaj Michael Bloomberg kaj kiu estas specialisto pri komuniksistemoj, asertas ke McCain havos „mirindegan revigliĝon” kiu donos al li 51,2 % de la voĉoj.

Resumo de la sondaĵoj de la retejo donas klaran avantaĝon al la kandidato Obama super la respublikano John McCain.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)