Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Fama ĵurnalistino denuncas la aliancon de McCain kun teroristoj
de Jean-Guy ALLARD  
28a oktobro 2008

ANN LOUISE Bardach, la usona raportistino, fama pro sia intervjuo kun Luis Posada Carriles kaj siaj esploradoj pri la kub-usona terorismo, montras en grava artikolo redaktita por la retejo www.slate.com la profundajn ligojn inter la respublikana prezidant-kandidato John McCain kaj konataj teroristoj de Miamo.

Bardach emfazas ke la kampanjo de McCAin posedas „siajn proprajn pridiskutindajn konektojn kun teroristoj”.

„McCain asociis sian kampanjon kun la Cuban Liberty Council, grupo senkompromise kontraŭ Fidel Castro kiu diktis sian politikon al George W. Bush”, skribas la raportistino. „Du el la plej eminentaj membroj de tiu organizaĵo, la komunikila persono Ninoska Perez-Castellón kaj ŝia edzo, Roberto Martín Perez, troviĝas inter la plej ĝisostaj propagandistoj kaj defendantoj de McCain en Miamo”.

Tiel la prezidantkampanjo de McCain kaj liaj propraj konsilistoj troviĝas aliancitaj kun individuoj „kiuj faris agojn kiujn ĉia racia observanto difinus kiel terorismon”, diras la fama enketĵurnalistino.

Bardach memorigas ke en ŝia libro Los caminos del Guerrero, la internacia teroristo Luis Posada Carriles dankas du nunajn gvidantojn de la Cuban Liberty Council pro ilia helpo.

Ŝi konfirmas poste ke „centoj da paĝoj” da malsekretigitaj dokumentoj de la FBI, de la CIA kaj de la Ŝtatdepartemento „lasas nenian dubon” pri la fakto ke la usonaj instancoj samopinias „kun la informservoj de Venezuelo, de Trinidado kaj de Kubo” laŭ kiuj Posada kaj Bosch planis la detruon de fluganta kuba civila aviadilo okazintan en 1976.

„Nerefuteblaj pruvoj” liveritaj en 2007

Bardach, kiun la publika ministrejo vane provis devigi atesti pri Posada antaŭ Grand Jury de Novjorko malkaŝis ankaŭ ke advokato de la komplicoj de la teroristo diris al ŝi ke tiu enketo troviĝas nun paralizita por ne malutili la respublikanan kampanjon.

Tiuj individuoj estis informitaj de la FBI ke ili estos alvokitaj aperi antaŭ tribunalo en 2007. „Li diras nun ke li certas ke okazos nenio pro la elektoj kaj la malutiloj kiuj povus esti kaŭzataj al la „ticket” de McCain, al Díaz-Balart kaj al (Ileana) Ros-Lehtinen”.

Laŭ la ĵurnalistino, Posada ricevis garantiojn antaŭ ol sia alveno en usona teritorio.

„Subtenantoj de Posada diris al mi ke ili estis certigitaj de pluraj gvidantoj de la Miama ekzilantaro ke oni permesis al li vivi libere en Usono kiel (Orlando) Bosch”, skribas Bardach.

„Post la internacia skandalo pri lia liberigo, iu Grand Jury estis kunvokita en Newark (Novĝersio) en januaro 2006 por aŭskulti la akuzojn kontraŭ Posada en rilato kun la atencoj de Havano”, precizigas ŝi rakontante kiel enketistoj de la FBI atestis asertante ke Posada estis enkondukinta eksplodaĵojn „en ŝampoboteloj kaj en ŝuoj” al Kubo.

„Dekduoj da astestantoj deponis deklarojn antaŭ la Grand Jury en du jaroj kaj duono. La 19-an kaj 20-an de septembro 2007, du atestantoj estis devigataj liberi nerefuteblajn pruvojn kiuj implikigas Posada-n kaj ties komplicojn”.

La dosiero de Posada estas mastrumata „en la plej alta nivelo” de la Departemento pri Juso, konfirmis al ŝi defendanto de la maljuna CIA-agento.

Lieberman babilas kun la edzino de Arocena

Bardach rivelas kiel, la 20-an de julio 2008, dum li troviĝis en Miamo apoge al la kampanjo de McCain, la senatoro Joe Lieberman (tiam aspiranta la kandidatiĝon por vicprezidanteco) kunvenis kun la edzino de la malliberigita teroristo Eduardo Arocena, eksĉefo de la organizaĵo Omega 7, kaj certigis ŝin ke li provos atingi la prezidantan pardonon por ŝia edzo.

Arocena estas teroristo kiu semis la morton en usona teritorio de 1975 ĝis 1983. Lia grupo estis tiam de la FBI kvalifikita la plej danĝera terorista organizaĵo de la kontinento.

La raportistino klarigas ke elektante la kongresanon Lincoln Díaz-Balart kiel ĉefan konsiliston pri Latinameriko, McCain konfidas al homo kiu, kun sia kolegino Ileana Ros-Lehtinen, atingis la liberigon de du aliaj teroristoj, Jose Dionisio „Sangmakulo” Suarez Esquivel kaj Virgilio Paz romero, ambaŭ kondamnitaj pro murdo en 1976 de la ĉilia eksministro Orlando Letelier kaj de lia kolegino Ronni Moffitt, farita en Vaŝingtono.

Bardach malkaŝas poste ke Valentín Hernández, kondamnita je vivolonga malliberejo pro esti murdinta Luciano Nieves, kuban elmigrinton kiu pledis por normaligo de la rilatoj kun Kubo, estas nun libera en Miamo, danke al premo fare de Díaz-Balart.

Nieves estis surprizita de Hernández kaj komplico, la 21-an de februaro 1975, elirante el la infanhospitalo Variety Children’s de Miamo, kie li vizitis sian malsanan dekunujaran filon. En sia ĉambro, la infano aŭdis la pafojn.

La 2-an de majo 2005, en la Big Five Club, okazis festaĵo por kolekti monon favore al Luis Posada. „Lincoln Diaz-Balart kaj Ros-Lehtinen estis invititaj”, kribas la raportistino.

Kelkajn monatojn antaŭe, Posada „malstreĉita kaj babilema” ĉeestis alian eventon favore al konata kontraŭrevoluciulo. „Je malmulta distanco de li, meze de la tintado de la glasoj, troviĝis la kongresanoj Lincold Diaz-Balart kaj Ros-Lehtinen”. Estas plej verŝajne ke, se triumfas la „ticket” McCain en novembro, la procesoj kontraŭ Posada estos forigitaj, komentas la longsperta ĵurnalistino.

Ann Louise Bardach estas aŭtoro de Cuba Confidential (Vintage). Ŝi gvidas la Media Project de la universitato de Kalifornio en Santa Barbara. Ŝi kunlaboras rgule kun famaj usonaj publikaĵoj.

Ŝi faris por la New York Times la faman intervjuon kun Luis Posada Carriles en kiu la murdisto konfesas la financadon de liaj agadoj fare de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo.

En 2006 ŝi malkaŝis kiel la dosiero de Posada, konservita de la FBI de Miamo, estis subite ĵetita en la rubujon en 2003.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)