Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Uzu la grandan hakilon
de Andreas WEHR  
21a oktobro 2008

Garantideklaroj akrigas la konkurencon : Nur transpreno de la tuta banksektoro per unu frapo en la publikan potencon ĉesigas la mortigan konkurencon.

„Revolucio desupra”, tiel priskribis, la 13-an de oktobro, la gazeto Frankfurter Allgemeine (FAZ) la anonco de gigantaj savpaketoj por la financindustrio en tuta aro da eŭropaj landoj. Kaj efektive, kio prezentiĝis komence de la semajno en Romo, Madrido, Hago kaj Vieno por savi la respektivajn naciajn bankojn, estas nenio alia ol tia „desupra revolucio”. Ĝi estas la reago al la evidentiĝinta fakto ke senbrida konkurenco, en akra krizosituacio, kondukas al rekta vojo suben. La ŝtataj intervenoj havas la taskon malhelpi ke la bankoj per sia rifuzo doni al si reciproke krediton, sufokas unu la alian kaj per tio kuntiras la tutan ekonomion kun si en la abismon.

Neoficialaj instancoj

Sed la impulso al tiu senprecedencan demarŝon ne venis el Bruselo. La institucioj de la Eŭropa Unio ludis nenian rolon ĉe tio. La savplanoj estiĝis nek ĉe la skribtabloj de la Eŭropa Komisiono nek ĉe tiuj de la Eŭropa Konsilantaro kaj ja tute ne en la Eŭropa Parlamento. Kiel paŭsaĵo servis plano, kiun la brita ĉefministro Gordon Brown prezentis la 8-an de oktobro al la brita parlamento. La renkontiĝo de la registaraj ĉefoj de la eŭro-zono, pasintan dimanĉon, servis do nur por la komuna aserto imiti la britojn per savplanoj adaptitaj al la respektivaj naciaj situacioj. Ne hazarde tiu dimanĉa rondo estis neformala instanco ekster la eŭropuniaj institucioj. La sengraveco de la Eŭropa Unio (EU) ĉe la krizmastrumado sekvas el la fakto ke ĝi ja asertas esti ankaŭ ekonomia kaj mona unio, sed fakte disponas nur pri komuna mono. En la financa kaj ekonomia politiko ĝi havas praktike neniajn kompetentojn.

La EU ne uzis siajn malmultajn rajtojn por fortigi la kontroladon de la bankoj. Anstataŭe la Konsilantaro kaj la Komisiono, kune kun la Eŭropa Parlamento, eĉ verŝis sian tute propran parton da oleo en la krizan fajron. La konstruo de la eŭropaj financservaj merkatoj, fare de la EU, kondukis al tutampleksa malregulado, tiel ke la putraj kreditoj multe pli facile transdoneblis ene de Eŭropo.

Ĉiuj belaj kaj poluritaj teorioj, kiuj konstante rakontas pri la „adiaŭo de la ŝtato” favore al eŭropaj decid-meĥanismoj, ĝisoste ridindiĝis, kaj same iliaj aŭtoroj. Ankaŭ la averto kontraŭ „refalo en nacian ŝtaton”, ofte aŭdebla en pluraj maldekstraj rondoj, montriĝas ridinda. Kiam, kiel nun okazis, la situacio fariĝas akra, montriĝas ke la reala potenco en neniu momento forlasis la naciŝtatan kadron. Nun observeblas kiel kelkaj EU-membroŝtatoj utiligas la „savdisponojn” por fortigi „siajn” bankegojn koste de aliaj landoj. Tio estas preciza malo de la multe citita eŭropa solidareco ! La socia maldekstro havas nun okazon profunde repripensi sian rilaton al la EU kaj al la ŝtato. Jen okazas bone ke baldaŭ estos elektoj por la Eŭropa Parlamento kaj ke necesas verki programojn por tio.

Pelata Merkel

La germana federacia registaro estis en la lastaj semajnoj ne pelanto sed pelato. La takton donis Britio kaj Francio. Ankoraŭ ĉe la renkontiĝo de la kvar grandaj EU-ŝtatoj la 4-an de oktobro en Parizo, la ĉefministrino Angela Merkel obstine rifuzis sekvi ilin. Videble ŝi vanigis la proponon de la franca prezidanto Nicolas Sarkozy. Lia plano starigi eŭropan savpakaĵon en la alteco de 300 miliardoj da eŭroj estis krude rifuzita ĉefe de la germana flanko sen prezento de alternativo. De tiu momento, en la EU ĉiu batalis kontraŭ ĉiu. La irlanda registaro komencis la fatalan ludon „beggar your neighbor” [almozpetu vian najbaron], garantiante la monhavaĵojn en nelimigita alteco, tamen nur tiujn ĉe irlandaj bankoj. La germana federacia registaro imitis tion, je granda kolero de la ceteraj EU-ŝtatoj, per simila garantideklaro. Tion sekvis Aŭstrio, Danlando, Svedio kaj Grekio.

Kio okazas nun antaŭ niaj okuloj, vere kompreneblas teorie nur per la Marksa teorio. Aliron donas analizoj de la nuntempa ŝtatmonopolisma kapitalismo. Ĉar kio estas tiuj savpakaĵoj aliaj ol gigantaj apogoj al kapitalisma malordo, kiu jam ne kapablas liberigi sin mem el la kontraŭdiroj produktitaj de ĝi mem ? Kaj ĉu ne estas precize tiel ke la tuta ŝtato kun ĝiaj rimedoj estas uzata por savi la interesojn de la bankburĝaro ? Refoje estos antaŭ ĉio la salajruloj kiuj finfine pagos la ŝuldojn de aliaj.

Per la ŝtataj helpoj samtempe pli akriĝas la konkurenco inter la bankoj por gajnoj en internaciaj merkatoj. La respektivaj helpoj servas fine ja al revigligo kaj konkurkapabligo de la propra, nacia, banksektoro. Tiel la ŝtatigo de la nederlanda parto de la dividita belga bankkonzerno Fortis servis tute la proprajn interesojn de Hago. Temis pri la per tio ebligita eligo de la nederlanda banko ABN Amro, kiu jaron antaŭe estis transprenita de Fortis. Kaj la franca financministrino Christine Lagarde firme kredas, ke la bankoj tie uzas la ŝtatoferton, por „samniveliĝi per tiu helpo kun la britoj” (FAZ, 15-a de oktobro 2008). Jam anoncas Deutsche Bank, BNP Paribas kaj la banko Santander kromajn transprenojn de partoj antaŭe erigitaj bankoj. La mortiga konkurenco inter ili do daŭras, kaj danke al la ŝtataj helpoj tiu ankoraŭ pli akriĝas. Nur per transpreno de la tuta banksektoro unufrape en la publikan manon eblas ĉesigi tiun konkurencon kiu estas fine mortiga por ĉiuj.

Sed tia alproprigo de la politiko entenas ankaŭ elementojn de malsekureco, ĉar la koncernatoj ja iel kundecidas pere de elektoj kaj partioj, eĉ se nur malforte. Tiel povas, almenaŭ potenciale, trudiĝi ankaŭ aliaj pozicioj. Ankaŭ tio studeblas dum tiuj ĉi tagoj. Oni iom pli detale rigardu la kondiĉojn starigitajn en Britio por la dekretita kapitalaltigo de la bankoj. Oni postulas apud la provizora haltigo de dividendo-pagoj la malaltigon de la manaĝersalajroj kaj ŝanĝitan kreditpolitikon kiu konsideru la interesojn de la meza klaso. La akciuloj de tiuj bankoj perdis nun la emon konservi siajn kunposedaĵojn vide al tiuj mallogaj perspektivoj. Ili redonas amase la akciojn kaj per tio malaltigas la enirkostojn de la ŝtato. Similajn postulojn al la bankoj oni faras en Parizo kaj eĉ en Berlino.

Pli radikalaj postuloj

Por la sindikatoj kaj la politika maldekstrularo gravas nun alproprigi al si tiujn postulojn kaj radikaligi ilin. La postuloj, kiujn ili faras anstataŭe, de konjunkturprogramo, de pliaj malaltigoj de la gvida interezokvoto aŭ de imposto por milionuloj estas certe ĝustaj, sed nesufiĉaj. Oni ne rajtas postresti la poziciojn de la Federacia Unuiĝo de la Mezklasa Industrio. Ties prezidanto, Mario Obhoven, deklaris, ke la „intervenrajtoj, kiujn la ŝtato certigis al si kiel kontraŭparton de la miliarda savpakaĵo, estas tute nesufiĉaj”.

Hodiaŭ temas pri formulado de tute alia bankpolitiko, kiu metas en la centron sociajn kaj ekologiajn konsiderojn. Kaj kompreneble ne devas okazi, post farita ordigolaboro, redono de la ŝtataj posedpartoj en la manojn de tiuj kiuj kaŭzis la krizon. Anstataŭ tio necesas, per la helpo de la ŝtataj partoprenoj, estigi invest-gvidadon, kian diskutis la socialdemokratio jam en la 1970-aj jaroj kaj kiu eniris la Orientiĝkadron 1985 de la SPD.

La postulo de ŝtatigo de la banksektoro evidentas vide al la katastrofo kaj estas komprenata de la publiko. La sekcio de la lando Heso de la partio Die Linke jam antaŭiris kun tiu postulo. La tuta partio sekvu ĝin. Kaj kial oni ne kolektu ankaŭ subskribojn por tio ? Fine helpas nun nur la tute granda hakilo, kiel formulis tiom trafe la prezidanto de la Federacia Unuiĝo de la Mezklasa Ekonomio.

Andreas WEHR.

Andreas Wehr estas scienca kunlaboranto en la maldekstra frakcio GUE/NGL de la Eŭropa Parlamento kaj tie kunordiganto en la komisiono pri ekonomio kaj mono.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)

El : Junge Welt, 2008-10-16