Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Demokratio imperia - Oni prenas vian domon, vi perdas vian voĉon
de Jean-Guy ALLARD  
13a oktobro 2008

La lastmoda elektofraŭdo venas de la imagema prezidanto de la Respublikana Partio de la distrikto Macomb, en Miĉigano : James Carabelli kontroligas sisteme la listojn de la domoj konfiskitaj de la bankoj kaj de la societoj de hipoteka kredito, por tiel tuj forpreni el la elektolistoj tiujn kiuj apartenis al demokrataj elektantoj.

Tiu truko (la lasta de longa listo da piruetoj supoze demokratiaj) estis konfirmita en la Michigan Messenger de Carabelli mem : „Ni ricevos la listojn de la konfiskitaj domoj kaj ni certiĝos ke nenia enskribito en iu tiaj adresoj povu voĉdoni.”

La leĝoj de tiu ŝtato permesas al la partioj disponi pri oficialaj reprezentantoj taskitaj denunci ĉian laŭ ili suspektan enskribon en la elektanto-listoj de la distrikto, eĉ se nur de kelkaj tagoj, post esti kontraŭvole elpelitaj el siaj loĝejo fare de kreditoroj.

Miĉigano estas unu el la ŝtatoj kromnomataj „swing states”, tiuj kies voĉdonado ne estas komplete antaŭvidebla kaj kies pezo koncerne la Grandaj Elektantoj povas influi la finan rezulton. Kaj Macomb estas ankaŭ tia distrikto de tiu ŝtato.

Meze de la nemoveblaĵ-krizo spertata de la usonanoj, dum milionoj da homoj estas elpelataj el siaj domoj aŭ minacataj senhejmiĝi, la strategio de la miĉiganaj politikistoj estas aparte kruela. Kvazaŭ ne sufiĉus ĉion perdi per la ekonomia krizo, laboristoj alfrontitaj al senlaboreco kaj premataj de siaj ŝuldoj estas piedbatitaj de sistemo kiu donacas al neniu.

La kazo de Macomb ne estas sola. La teĥniko disvolvita de Carabelli etendiĝas sovaĝe al aliaj regionoj, dum ĉi lastaj semajnoj de alfrontiĝo inter demokratoj kaj respublikanoj, virtuale egalecaj en la opinienketoj.

En Ohio, Doug Preisse, membro de la elektokonsilantaro de la distrikto de Franklin, konfesis al la Columbus Dispatch ke lia organismo esploras la eblecon apliki en ties teritorio la teĥnikon Carabelli.

La Michigan Messenger informas ke la sistema eliminado de la elektantoj enskribitaj sub adresoj kie ili ĉesis loĝi pro sia hipoteka ŝuldo povus serioze ŝanceli plurajn voĉdon-oficejojn, kiel tiun de Wayne (Detrojto), kie 1.834 homoj perdis siajn havaĵojn dum la sola monato julio !

En la ŝtato Miĉigano, dum la sama periodo, pli ol 62.000 familioj devis forlasi sian loĝlokon.

En ŝtato „swing”, la nombro da elektantoj kun hipotekaj fiaskoj egalas la diferencon inter venko aŭ malvenko por la strategiistoj de la du partioj kiuj luktas por la Blanka Domo.

Dum tiu tempo, la teĥniko de „vote caging” kiu ebligas elimini elektanton el la registroj pro la sola kialo ke li ne ricevis inviton senditan de la poŝto daŭre semas disputojn.

La ŝtatsekretario de Ohio, Jennifer Brunner, devis konfesi ke tiu strategio havis eksterproporcian efikon en malriĉaj sektoroj aŭ ĉe etnaj malplimultoj.

La elektaj malregulecoj en la lando de Holivudo transformiĝis en modelon de demokratio. Laŭ la plendoj esprimitaj dum la elekto de 2004, multobliĝis la kazoj de intenca nuligo de voĉo en la pridisputataj zonoj, intencan nuligon de esprimitaj voĉoj, manipulitaj nombradoj de la rezultoj, fraŭda voĉo per poŝto kaj eĉ ŝtelo de voĉdoniloj.

Ĉio indikas ke la elektoj de 2008 neniel postrestos, koncerne fraŭdon, al la antaŭaj voĉdonadoj.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)