Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alvoko al solidareco
de Skota Socialista Partio (SSP)  
17a aŭgusto 2005

Alvoko al solidareco

Karaj amikoj kaj kamaradoj,

La Skota Socialista Partio estas atakata. Kvar deputitoj de la SSP en la Skota Parlamento kaj ilia parlamenta grupo estas suspenditaj por la daŭro de unu monato, sen salajroj nek kompensaĵoj, pro esti defendintaj la rajton manifestacii kontraŭ la kunveno de la estroj de la G8 (vd ĉi-sube).

Ni provas organizi la plej larĝan respondon kontraŭ tiu senprecedenca atako.

Pro tio ni alvokas vian solidarecon, laŭ la sekvaj manieroj :

- per disvastigado de tiu ĉi alvoko inter viaj membroj kaj simpatiantoj

- per interreta subskribo de la peticio :

http://www.thepetitionsite.com/take...

- per skribado al George Reid, « Presiding Officer » du Parlement Ecossais al la sekva adreso :

Presiding Officer

Queensberry House, the Scottish Parliament,

Holyrood, Edinburgh EH99 1SP

retpoŝto : presiding.officer@scottish.parliament.uk

- per kontribuo al la luktofonduso de la SSP por financi la jurajn demarŝojn por nuligi la suspendojn de niaj deputitoj kaj salajri iliajn asistantojn.

Skota Socialista Partio (Scottish Socialist Party), 70 Stanley Street, Glasgow, G41 1JB, Skotlando

TEl : +44 870 752 2505

retpoŝto : scottishsocialistparty@btconnect.com

Deklaro de la SSP

La 30-an de junio, kvar deputitoj de la SSP estis eksterleĝe suspenditaj kaj senigitaj je sia salajro kaj siaj monkompensoj dum septembro. Tiuj financaj sankcioj ankaŭ signifas ke 28 membroj de la parlamenta skipo, kiuj ne partoprenis la agadon, ne povos esti pagataj.

Ilia krimo ? Esti organizinta silentan kaj pacan proteston, kiu daŭris 5 minutojn, okaze de la kunsido por demandoj al la ĉefministro. La deputitoj de la SSP, Colin Fox, Frances Curran, Rosie Kane kaj Caroline Leckie svingis afiŝtabuletojn petantajn la ĉefministron, Jack McConnell, respektigi la rajton pace manifestacii kontraŭ la estraro de G8, la 6-an de julio en Gleneagles.

Kvin monatojn antaŭe, la Skota Parlamento voĉdonis rezolucion por subteni la rajton de la homoj protesti kontraŭ la regantaro de G8. Tamen, malpli ol 6 tagojn antaŭ la planita manifestacio, la permeso por manifestacii ne ankoraŭ estis donita. Ni pensas ke temis pri decidita elekto de la aŭtoritatoj por okazigi konfuzon kaj fuŝi la projektitan manifestacion.

Tiu severega kaj neniam antaŭe okazinta sankcio trudiĝis fine de procezo kiu ridindigas la plej elementan justecon. La deputitoj de la SSP estis juĝitaj dum sia foresto, sen alia leĝa formo, sen apelacia rajto nek iu elementa homrajto enskribita en la leĝo.

Tiu atako ne nur celas la elektitajn mandatitojn de la SSP. Ilia eksigo el la parlamento dum septembro ankaŭ signifas ke 130.000 voĉdonintoj ne povos esti aŭdataj en la Skota Parlamento.

Dum la 6 pasintaj jaroj, la SSP trudis sin kiel senlaca defendanto de la interesoj de la laboristaro, tie ĉi kaj en cetero de la mondo. Ĝi estas fiera pri sia bilanco, ĉu temas pri subteno al laboristaj bataloj, ĉu estas unuavice por mobilizado kontraŭ la imperiisma agreso en Afganujo kaj Irako. En 2003, 130.000 voĉonantoj esprimis sin por la SSP, kaj 6 deputitoj de la SSP estis elektitaj en la Skotan Parlamenton. Ĉar ĝi estas la nura partio en Skotlando kiu grave batalas kontraŭ la novliberalan atakon, la SSP akiris kontraŭ si la koleron de la majoritataj partioj kaj de la politikistaro.

Pro tio, ni ne povas venki tiujn atakojn kontraŭ la demokratio, la parollibereco kaj la manifestacirajto. Ni kampanjas internacie por organizi premon sur la Skotan Parlamenton por nuligigi la eksigon kaj la financajn punojn kies viktimo estas la SSP. Ni jam ricevis multajn solidarec-mesaĝojn el Eŭropo kaj la mondo, de eŭropaj parlamentanoj, de sindikatoj kaj de bazaj laboristoj.

Ni petas vin aldoni vian voĉon al la kampanjo kiu disvolviĝas kaj helpi nin per la rimedoj ĉi supre indikitaj.

Solidarajn salutojn

Nome de la Skota Socialista Partio

Colin Fox MSP, proparolanto de la SSP

(Tradukita de Daniel Houguet kaj Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS) 2005-08-17)

Akceptopaĝen