Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-10-07
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
10a oktobro 2008

Enhavo

1. Amazonio, protagonisma teritorio de la MSF 2009

a) enskriboj

b) gastigado

c) junular-tendaro

ĉ) programo

2. Grand-Belemo etendas la partoprenon en la Monda Socia Forumo 2009

3) OpenFSM : reta spaco por la konstanta konstruado de alia ebla mondo ebla

4) Filmetoj pri la MSF 2009 en WSFTV

5) 3-a Socia Forumo Ameriko en Gvatemalo

1. Amazonio, protagonisma teritorio de la MSF 2009

De la 27-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2009, la urbo Belemo akceptos la Mondan Socian Forumon.

Dum tiuj 6 tagoj la urbo transprenas la rolon de centro de la planedvasta civitanaro kaj de monda referenco por diskutoj pri la malegaleco, maljusteco, maltoleremo, la mediaj detruoj kaj la antaŭjuĝoj.

La centoj da memmastrumataj agadoj - tendaroj, laborgrupoj, seminarioj, konferencoj, atestoj, marŝoj, kulturaj kaj artaj aktivecoj ktp - okazos dum tiuj tagoj. Tiuj agadoj estos spacoj por interŝanĝi, pripensi kaj ellabori proponojn por la konstruado de alia mondo ebla.

Tiuj agadoj dum la Monda Socia Forumo okazos sur la terenoj de la Federacia Universitato de Parao (Pará) (UFPA) kaj de la Kampara Universitato de Amazonio (UFRA), en verda zono laŭlonge de la rivero Guamá kaj vid-al-vide de la tropika arbaro aliflanke de la rivero.

1.1 Enskriboj

La enskriboj por partopreni en la MSF 2009 fareblas per la retejo www.fsm2009amazonia.org.br.

Nur organizaĵoj povas enskribi agadojn kiuj estos parto de la programo de la Forumo. Ĉiuj enskribitaj agadoj estos memmastrumataj, do, la proponanta(j) organizaĵo(j) havas la plenan respondecon pri la formo, la nomoj de eventualaj prelegantoj kaj pri aliaj bezonoj kiel registrado de la agado post la evento. La organizantoj de la MSF certigos la lokon por la realigo de la agado kaj respondecas pri la diskonigo de la programo en la retejo de FSM2009 kaj en la presita programo.

La Organiza Grupo respondeca pri la organizado de la MSF 2009, konscia pri la diversaj pagokondiĉoj de la partoprenantoj, starigis diversajn prezojn por la enskriboj :

Organizaĵoj* :

- Geopolitika Nordo** : USD 216,00 (kosto de unu delegito) + po USD 50,00 por ĉiu kroma delegito

- Brazilo : R 150,00 (kosto de unu delegito) + po R 20,00 por ĉiu kroma delegito

Individuoj :

- Geopolitika Nordo** : po USD 83,00

- Brazilo : po R 30,00

- aliaj landoj : po USD 17,00

(1*) Kun la rajto proponi ĝis kvar agadojn de po unu bloko (3 horoj).

(2*) Konsistantaj el la landoj de la OEKD (Organizo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado) : Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Portugalio, Svedio, Svislando (kun la escepto de Sud-Koreio, Meksiko kaj la landoj de orienta Eŭropo).

1.2 Gastigado

Estas jam starigita serio da agoj por respondi al la diversaj bezonoj de la partoprenantoj de la Monda Socia Forumo 2009 koncerne gastigadon. La precipa estas tiu de la kampanjo de solidara gastigado (familia aŭ alternativa) :

Alternativa gastigado : gastigado en organizaĵoj, lernejoj, sportejoj kaj religiaj entoj kiuj povas esti senpagaj aŭ postuli malmulte por la mastrumado de tiu spaco.

Familia gastigado : gastigado en domoj de lokaj familioj. Ekde septembro disponeblas formularon pri peto de solidara gastigado (familia aŭ alternativa) en la retejo www.fsm2009amazonia.org.br. Ankaŭ, en la sama retejo, eblas por la loĝantoj de Belemo kaj de ties regiono kiuj volas malfermi la pordon de sia domo al la mondo, proponi senpagan gastigadon, sen elspezoj, aŭ per po R 27,50 kaj po R 38,50 por ĉiu persono kaj tago.

Pliaj informoj haveblas ĉe la Oficejo de la MSF 2009, ĉe la Komitato de la Registaro de la Ŝtato por Apogo al la MSF aŭ retpoŝte :

acomodacao@fsm2009amazonia.org.br

Aliĝu al tiu iniciato ! Jen la momento por renkonti novajn homojn, novajn kulturojn kaj, precipe, praktiki solidarecon, en la serĉado de pli bona mondo kaj pli justa socio.

Konvencia gastigado : pro la malalta nombro da disponeblaj litoj en la urbo, la konvenciaj negocadoj pri gastigadoj farendas rekte inter la organizaĵoj kaj la lokaj hotelretoj aŭ pere de vojaĝagentejoj kun kiuj la organizaĵoj kutime laboras. Ekzistas nenia oficiala vojaĝagentejo por la MSF. La listo de disponeblaj hoteloj kaj la praktikataj prezoj disponeblas en la retejo de la MSF.

1.3 Junular-tendaro

Kiel dum la antaŭaj okazoj de la MSF, la Internacia Junular-Tendaro (IJT) akceptos milojn da partoprenantoj en la evento, kaj funkcios ankaŭ kiel spaco kun sia propra dinamiko, kun agadoj, kulturaj kaj politikaj programoj.

La IJT troviĝos en la tereno de la Forumo, ĉe la Kampara Universitato de Amazonio (UFRA). Miloj da junuloj de la tuta mondo renkontiĝos tie por periodo de diversaj praktikoj kiel loĝado, komunikado, reciklado, mastrumado, interalie.

Informoj ĉe : acampamento@fsm2009amazonia.org.br

1.4 Baza programo

01-27 : Malferma marŝo (posttagmeze)

01-28 : Tago de Tut-Amazonio : 500 jaroj da afrikaj-indiĝenaj rezistado, realigado, perspektivoj.

Tiu tago estos destinita por aŭdigi al la mondo la voĉon de Amazonio kaj entenos diversajn agadojn, kiel atestojn, prelegojn, konferencojn kaj kulturajn aktivecojn kaj manifestaciojn.

01-29 ĝis 01-31 : Aliaj memmastrumataj agadoj.

02-01 : Fermo de la MSF 2009, kun malcentraj kaj memmastrumataj agadoj dum kiuj oni deklaras la interkonsentojn kaj aliancojn konstruitajn dum la MSF. Ĝenerala ferma solenaĵo.

Grand-Belemo etendas la partoprenon en la Monda Socia Forumo 2009

La Monda Socia Forumo 2009, kiu okazos de la 27-a de januaro ĝis la 1-a de februaro en Belemo (ŝtato Pará, Brazilo) malfermas novan partopren-manieron por entoj, movadoj kaj organizaĵoj de la civila socio kiuj ne povos veni al la centra evento kaj volas esprimi sian aktivan partoprenon en la evento. Dum sia lasta kunveno en Kopenhago, la Internacia Konsilantaro http://www.agenciapulsar.org/cobert... de la MSF skribis invitleteron por la agadoj de la MSF 2009 en la varianto „Etendita Belemo” - http://www.forumsocialmundial.org.b... (por la franca). Por la angla : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Por la hispana : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Ĉiu organizaĵo, movado, grupo aŭ ento povas enskribi kaj organizi malcentran agadon en sia propra urbo aŭ lando, starigante ligojn kun la aliaj agadoj kaj organizaĵoj en la reĝimo Etendita Belemo aŭ kun tiuj kiuj okazos en Belemo mem.

Retspaco por tio estas konstruata por konekti la malcentrajn iniciatojn ekster Belemo kaj la MSF en la amazonia teritorio. En la komuna retspaco la organizaĵoj pors serĉi partnerojn kiuj interesiĝas pri starigo de konektoj aŭ pri konstruado de komunaj celoj kaj agadoj.   La interkonektoj de la agadoj dum la MSF Belemo fareblas pere de interretaj iloj (tekstaj, aŭdaj babiladoj aŭ videokonferenco), aŭ per uzo de aliaj formoj de komunikado (radioelsendoj, leteroj kaj aliaj).

La partoprenantoj en la agadoj de Etendita Belemo estas petataj uzi la retejon OpenFSM por serĉi partnerojn por siaj konektoj, videbligi siajn agadojn, labori kolektive kaj trovi organizaĵojn por konstrui komunajn celojn kaj agadojn, dum kaj post la MSF 2009 (por scii pli pri tio, vidu la punkton 3 de tiu ĉi bulteno).

 

  Laborgrupo FSM 2009- Interconexões - http://openfsm.net/projects/fsm2009... - faciligos la preparadon de la agadoj, liveros teĥnikan apogon, organizos kaj diskonigos la agendon de la interkonektoj.

Ni rekomendas viziti la spacon „Club Belem Expanded” en la OpenFSM - http://openfsm.net/projects/club-be... - kiu celas kunvenigi la organizantojn de la malcentraj agadoj kaj faciligi la momentojn de interkonekto.

La enskriboj por Etendita Belemo fareblas en la retejo www.fsm2009amazonia.org.br. La agadoj de Etendita Belemo kiuj okazos ekster la rekta tereno de la MSF 2009 ne bezonas pagi la ensprib-kotizon.

3. OpenFSM : reta spaco por la konstanta konstruado de alia mondo ebla

OpenFSM estas en la aero : reta spaco malfermita kaj horizontala, kreita por faciligi la komunikadon kaj la konverĝojn inter la partoprenantoj, fortigi la konstantan konstruadon de la MSF-procezo kaj helpi en la preparado de la centraj eventoj kiel la MSF 2009.

Ĉiuj partoprenantoj de la MSF 2009 en Belemo aŭ en la reĝimo „Etendita Belemo” estas petataj uzi la retejon OpenFSM por krei spacojn kie ili povas kunlabore prepari siajn agadojn, videbligi ilin kaj serĉi partnerojn por la konekto kaj por la konverĝoj.

La OpenFSM disponas pri ilaro de socia reto, grupa komunikado, kolektiva laboro kaj disvastigo de informoj, kiu uzeblas por ĉiu persono aŭ ento kiu identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF.

Ĉiu uzanto registrita en la OpenFSM povas krei retan spacon por sia organizaĵo, agado, intereso-temo aŭ geografia regiono. Vi povas ankaŭ inviti aliajn organismojn kaj individuojn partopreni en tiu spaco, aŭ tutsimple dividi informojn, proponojn kaj interesojn kun aliaj vizitantoj.

Ĉiu spaco de OpenFSM donas al la uzantoj diskutlistojn, eldono de kunlaboraj paĝoj por laborplanado kaj krome blogon por la diskonigo de tekstoj kaj bildoj.

Vizitu la OpenFSM - http://www.openfsm.net -, lokalizu vin en la mapo, enskribu vin en la ekzistantaj spacoj aŭ kreu mem la vian. Se vi bezonas helpon, vizitu la retejon http://openfsm.net/projects/openfsm... aŭ skribu al website(at)openfsm.net .

4. Filmetoj pri la MSF 2009 en WSFTV

La retejo www.wstv.net sekvas rete, por montri la aŭdvidajn produktojn pri la temoj de la Monda Socia Forumo. La portalo de filmetoj uzeblas por gastigi filmetojn faritaj de iu ajn homo aŭ organizaĵo kiu identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF.

Inter la novaĵoj troviĝas kvar filmetoj pri la MSF 2009, registritaj dum la kunvenon de Metodo kaj Komunikado kiu okazis en Belemo lastan julion.

5. 3-a Amerika Socia Forumo en Gvatemalo

De la 7-a ĝis la 12-a de oktobro 2008 okazos la 3-a Amerika Socia Forumo, en la universitato de San Carlos de Gvatemalo. Kun la ĉeesto de okcent organizaĵoj kaj publiko taksita je 6.000 partoprenantoj, la ASF havos 356 memmastrumatajn agadojn, el kiuj 105 estas seminarioj, 53 „panel”-diskutoj, 28 debatoj, 91 laborgrupoj, 6 prelegoj, 26 ekspozicioj, 4 solenaĵoj, 50 kulturagadoj, 4 laŭtemaj tendoj kaj 15 diversspecaj aktivaĵoj.

La „Defendo de la vivkondiĉoj fronte al la preda kapitalismo” estis la temo kun plej granda nombro da aktivaĵoj, sed la partoprenantoj de la 3-a ASF estos ankaŭ mobilizataj por diskotoj de aliaj akcoj, kiel la rezistado de la popoloj kontraŭ la novliberalismo kaj imperia dominado, la defioj de la tempo post la liberalismo, la diverseco kaj egaleco, la komunikado, la kulturo, la aŭtoĥtonaj kaj afrikdevenaj popoloj kaj la junularo.

La ĝenerala programo de la Forumo disponeblas en la retejo http://www.fsaguatemala.org/

La programo de la memmastrumataj eventoj troveblas en : http://www.fsaguatemala.org/program....

Pri la rekta raportado kaj pli da informoj pri la 3-a Amerika Socia Forumo, vizitu la sekvan retejon : http://fsainfo.rits.org.br/ -, la paĝon de Vulgocratia : http://www.radiovulgocracia.org.mx/...

aŭ la retejon de Agencia Púlsar :

http://www.agenciapulsar.org/cobert....

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo,

Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo 2009 (Belemo, Brazilo)

Adreso : Rua Presidente Pernambuco S/N - Belemo (Pará),

Poŝtkodo : 66823-010

Retpoŝtadreso : escritorio@fsm2009amazonia.org.br

Telefono : +55-91-3222-8530

Retejo : www.fsm2009amazonia.org.br


De : "BOLETIM FSM" gerente@forumsocialmundial.org.br

Al franca traduko : bulletin_fsm@listas.rits.org.br

de tie sendita, en franclingva traduko, 2008-10-08

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)