Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
RSF : vide al la inspektado de la GAO, Ménard preferas fuĝi
de Jean-Guy ALLARD  
5a oktobro 2008

Dum lia organizaĵo, Reporters sans Frontières [„Raportistoj sen limoj”], troviĝas sub la lupeo de la usona Registara Oficejo pri Librotenado (Government Accountability Office, GAO), en Vaŝingtono, ĉar ĝi estas unu el la ĉefaj profitantoj de la Center for a Free Cuba implikita en giganta fraŭdo, Robert Ménard anoncas en Parizo ke li forlasas sian postenon de ĝenerala sekretario, ĉar li „ŝatus fari ion alian”.

„Mi trovos alian manieron kontribui al la batalo kiun mi faras por la homrajtoj”, deklaras Ménard en servema komunikaĵo de la franca informagentejo AFP.

La diligenta kunlaboranto de la usona informservo aldonas ke li preferas foriri „post iam la kampanjo pri Ĉinio estas finita” - referenco al la kampanjoj kiujn li faris dum la lastaj monatoj por la registaro de Tajvano.

Ménard forlasas sian postenon apenaŭ kelkajn semajnojn post kiam la usona Kongreso ordonis al la Agentejo pri Internacia Disvolvado (USAID) bloki la fondusojn de la Center for a Free Cuba, kreaĵo de Freedom House, mastrumata de la CIA-agento Frank Calzón. Tiu situacio daŭros ĝis la fino de la kontrolado de la operacioj de ĝia Programo Kubo.

USAID disponas tiun ĉi jaron pri buĝeto de 45 milionoj da dolaroj por fari sian laboron de propagando kaj de spionado, pere de reto de pretendataj NRO-j, ĉiuj ligitaj iel aŭ alie kun la kontraŭkuba maŝinaro de la usonaj specialaj servoj.

Ekde la publikiĝo en 2004 de la Plano Bush de aneksado de Kubo, RSF (identigita en la dokumento) ne havis alian elekton ol rekoni sian kunlaboradon kun la usona Ŝtatdepartemento, forte pagata ne nur pere de Calzón, sed ankaŭ de la National Endowment for Democracy (NED) kaj de unu el ties kromaj organizaĵoj, International Republican Institute (IRI).

La konsiderinda ekonomia ligo inter RSF kaj la usona registaro estis temo de grava esplorlaboraĵo de la kalifornia ĵurnalistino Diana Barahona, kiu ricevis de la institucioj, danke al la leĝo pri aliro al informo (FOIA), nerefuteblajn pruvojn de tiu „interkonsentiĝo”, ĝis kiam la cititaj federaciaj organismoj kontraŭleĝe rifuzas kunlabori kun ŝi.

Estas interese observi ke dum la lastaj jaroj, la nova ĉefo de RSF nomumita de Ménard, Jean-François Julliard, kiu dediĉis sin nome de la organizaĵo (per malfermitaj leteroj kaj ofenditaj deklaroj) kategorie nei tiajn ligojn inter tiu pariza grupo kaj la usonaj registaraj fondusoj disponigitaj al operacioj de la CIA.

Pri tio, la franca gazetaro diras eĉ ne vorton

La fraŭdo ĉe la USAID kaŭzis la demision de la ĉefo de tiu organismo pri Latinameriko, la mafia oficisto Adolfo Franco, kaj de Felipe Sixto, la ĉefa kunlaboranto de la ĉefo de la Center for a Free Cuba, kiu konfesis esti deturninta duonmilionon da dolaroj.

Kurioze, Ménard perdis antaŭ kelkaj monatoj sian dekstran brakon, Régis Bourgeat, kiu mastrumis en tre aparta maniero la operaciojn de RSF kontraŭ Kubo, tiel ke li akompanis sian mastron al Miamo dum vizito al la cabecillas de la kub-usona mafio. Vojaĝo pri kiu neniam parolis la franca gazetaro tre kompromitita kun la ĉefaj parizaj protektantoj de Ménard, el kiuj pluraj troviĝas en la mondo de eldonado kaj reklamo.

En la kazo de Calzón, la aŭskultado ne nur de la GAO, sed ankaŭ de la inspektistoj asignitaj de la leĝo al la USAID povus kaŭzi gravan skandalon en kiu RSE povus esti devigata malkaŝi sian sekretan librotenadon, por kiu Ménard disponas pri librotena oficejo kaj bankkonton en Virĝinio, je kelkaj kilometroj de la ĉefstabo de la CIA.

Kvankam Julliard kaj lia ĉefo devis fine konfesi en 2006 la kontraŭleĝajn enspezojn kiujn ili ricevis de Usono pere de la Center for a Free Cuba kaj de la International Republican Institute, ili ĝis nun ne parolis pri sia ligo kun Freedom House, alia sekreta meĥanismo de ekonomia helpo por la kunlaborantoj de la imperio.

Freedom House ne submetiĝas al la leĝo FOIA ĉar ĝi estas teĥnike privata organizaĵo, kvankam ĝi ricevas 75 % de sia buĝeto de la Ŝtatdepartemento kaj nur 25 % el privataj kontribuaĵoj.

Tiu organizaĵo ripetas en siaj raportoj ke ĝi disdonas siajn fondaĵojn al „ĵurnalistoj, aktivuloj de homrajtoj kaj aliaj asocioj”. RSF dediĉas sin komplete al tiuj pretendoj.

Sed la USAID kaj la NED estas ŝtataj organizaĵoj kaj havas, iel aŭ alie, la leĝan devon raporti pri la mono de la impostpaganto, kion ili faras nur trudite.

La homo de la ora Mercedeso

Estas certe ke la lasta kampanjo de Ménard kontraŭ Ĉinio ne kaŭzis deficiton por li : antaŭ kelkaj monatoj, la registaro de Tajvano, sovaĝe kontraŭkomunista, anoncis ke ĝi donis al li 100.000 dolarojn. La 28-an de januaro 2007, Ménard vojaĝis al la lando de Ĉiang-kaj-ŝek por ricevi sian premion el la manoj de la tajvana prezidanto Ĉen Ŝui-bian.

La 8-an de septembro 2008, la informservoj de Tajvano anoncis ĉi-foje ke Ménard subskribis alvokon por la UN por ke oni akreditu tajvanajn ĵurnalistojn ĉe la internacia organizaĵo.

La lastaj novaĵoj pri Ménard, kiu pretendas voli dediĉi sian nun „al io alia”, malkaŝas ke li akceptis postenon de ĉefo de la „Doha Centre for Media Freedom” en la arabaj emirlandoj. Komence de la monato li vizitis Barejnon, kie li havis korajn konversaciojn kun la ministro pri informado Jehad Bu Kamal.

La modesta aktivulo por homrajtoj, laŭdata de la monda dekstra gazetaro, neniam kaŝis sian emon por mono.

Antaŭ kelkaj jaroj li faris aŭkcian vendon kun multe da publiko en la granda orsalono de unu el la parizaj hoteloj rezervitaj al la privilegiuloj de la planedo, kie oni lotumis pri lastmodela Mercedeso kovrita per orfolioj.

Oni supozas ke la aktiva kunlaborado de Ménard kun la imperio lasis al li la esencan parton por ĝui vivnivelon kongruan kun lia ambicio, kia ajn estas la sorto de la organizaĵo kiun li gvidis, kies vera celo, pli aŭ malpli frue, estos konata de la publiko kiun li trompis.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)